Émile Peltier

franca esperantisto
(Alidirektita el Emile Peltier)

Emile PELTIER (peltje), ankaŭ konata kiel Abato Peltier, (naskiĝis la 17-an de septembro 1870 en Villandry (apud Tours), Francio, mortis la 17-an de februaro 1909 en Lourdes) estis franca katolika pastro kaj pioniro de la katolika Esperanto-movado.

Émile Peltier
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1870 (1870-09-17)
en Indre-et-Loire
Morto 17-an de februaro 1909 (1909-02-17) (38-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika sacerdoto (1894–)
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantisto numero 6521
vdr

Peltier studis en la teologiaj seminarioj de Tours kaj estis presbiterigita la 1-an de junio 1894. Li estis paroĥestro de Sennevières kaj poste de Cheillé, fine instruisto ("profesoro") de angla lingvo ĉe la Supera Seminario kaj ĉe la Lernejo "Gregoire-le-Grand" en Tours[1]. Poste pro malbonfarto, malgraŭ sia spirita valoro, li restis dum preskaŭ la tuta vivo pastro de malgrava paroĥo Sainte-Radegonde (apud Tours).

Esperanta agado

redakti

Peltier estis pioniro de Esperanto ĉe la katolikoj. Li esperantiĝis en 1901. Senlace li laboris por konvinki la katolikojn, ke ili uzu tiun armilon por defendi sian religion[mankas fonto].

Jam en 1903 aperis, sub la nomo de societo „Espero Katolika“, Esperant-lingva aldono al L' Aube, franca revueto. Tiu societo ricevis aprobon de la ĉefepiskopo René François. En oktobro 1903, Espero Katolika fariĝis okpaĝa gazeto. En 1905, dum la unua Universala Kongreso en Bulonjo ĉe Maro, Peltier diris la unuan Esperantistan meson, sed ne povis prediki en Esperanto, pro malpermeso de la tiea episkopo. Tamen, ne ĉesiginte sian klopodon, li ricevis dum la dua kongreso en Ĝenevo en 1906, pere de Monsinjoro Giambene, leteron el Romo, esprimantan „Papan Plaĉon“, kaj komunikantan „Lian Apostolan Benon“. Tuj sekvis permeso por prediko, kiu okazis la 2-an de septembro 1906 en la preĝejo S. François. La granda intereso, kiun havis por Esperanto Pio la 10-a, estis plej grava kuraĝigo kaj naskis pionirojn por la Katolika Esperanta movado.

Same en 1905 Peltier estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK).[2] En artikoloj pri reformoj li dumtempe uzis la pseŭdonimon Prof. E. Lime.[3]

Abato Peltier estis prezidanto de la katolika komitato dum la 2-a esperantista kongreso en Ĝenevo (1906) kaj predikis esperante tie. Bedaŭrinde grava malsano malhelpis al li prezidi la katolikan fakon en Kembriĝo (1907) kaj en Dresdeno (1908).

Verkoj

redakti

Peltier prizorgis diversajn eldonaĵojn: „Kolekto de Espero“, nome: „Katolika preĝaron“; „Imitado de Jesuo-Kristo“ (unua libro); broŝuroj de katolika propagando. „Elementa Kurso de Esperanto“, 1907. Traduko de Gustave Boissaries: „Lando de Mirakloj“, 1908.

Fonto: Louis BASTIEN, Enciklopedio de Esperanto

Honorigoj

redakti
 
Stratŝildo en Villandry

La strato en Villandry, kie Peltier naskiĝis en domo n-ro 6, estis nomita "rue Émile Peltier" por honori lin.

Bibliografio

redakti
  • 1963: Hoen, Nicolaas G. : Emile Peltier, apostolo de katolika esperantismo - biografio. Tilburg: Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista 1963, 45 p. (IKUE-Kajero 1) (Kristana kulturo 1). Parta franca traduko de R. Boré.
 
 Dediĉita al la francaj katolikaj esperantistoj en kies lando ekfloris la

internacia katolika Esperanto-movado, ĉi tiu kajero de IKUE rakontas pri la vivo kaj penoj de la franca sacerdoto Emilio Peltier dank’al kies klopodoj, ŝtala volo kaj neelĉerpebla fido fariĝis ebla la kreiĝo de la nunnomata I. K. U. E. (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) kaj de ties organo Espero Katolika, ambaŭ ankoraŭ funkciantaj. Bona Esperanto kaj pluraj interesaj bildoj riĉigas la enhavon de ĉi tiu broŝuro kies legadon mi rekomendas eĉ al tiuj kiuj ne interesiĝas pri religiaj

aferoj. 
— N. L. ESCARTIN. Boletín n147 (jan 1965)

Referencoj

redakti
  1. Laŭ malnova esperanta gazeto, probable Espero katolika.
  2. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 22.
  3. Laŭ nekrologo en Belga Sonorilo, marto 1909, p. 131.

Eksteraj ligiloj

redakti