Ekstergalaksia planedo
Ekstergalaksia planedo (anglalingve: extragalactic planet) estas ekstersunsistema planedo kiu ne situas en la Lakta vojo (nia galaksio). Pro la tre grandaj distancoj, la malkovro de tiuj planedoj estas malfacila.
Kandidatoj
redaktiPA-99-N2 b
redaktiPA-99-N2 b estas eventuala ekstergalaksia planedo en orbito ĉirkaŭ la stelo PA-99-N2 en la Andromeda galaksio.
Ĝia malkovro estis diskonitiga en 2009.
PA-99-N2 b estas 6,34-oble pli masiva ol Jupitero.
Ĝi estis malkovrita uzante proceson nomatan gravita mikrolenso kiu detektis la eksoplanedon en la galaksio de Andromedo, la plej proksima galaksio kiu ne estas satelito de la Lakta Vojo.
Q0957 561 b
redaktiQ0957 561 b estas eventuala ekstergalaksia planedo en orbito ĉirkaŭ la Ĝemela Kvazaro Q0957 561.
La ekstersunsistema planedo situas je 4 milionoj da lumjaroj el la Tero. Oni scias malmulte pri tiu planedo.
Vidu ankaŭ
redaktiFonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Planète extragalactique en la franca Vikipedio.