Ege Granda Teleskopo

La Ege Granda Teleskopo (akronime EGT; angle Extremely Large Telescope; aŭ mallonge ELT), antaŭe angle European Extremely Large Telescope (E-ELT [1]), estas venontgeneracia optika teleskopo konstruata por la Eŭropa Suda Observatorio (ESO) [2]. Ĝi havos primaran spegulon kun diametro de 39.3 metroj kaj malĉefa spegulo kun diametro de 4.2 metroj, kiuj estos kunmetita de 798 sesangulaj spegulelementoj. Tio igos ĝin la plej granda optika teleskopo de la mondo en la videbla kaj infraruĝa gamo.

Ege Granda Teleskopo
Nasmyth telescope (en) Traduki
infraruĝa teleskopo
grandega teleskopo Redakti la valoron en Wikidata
Geografia situo 24° 35′ 21″ S, 70° 11′ 30″ U (mapo)-24.5893-70.1916Koordinatoj: 24° 35′ 21″ S, 70° 11′ 30″ U (mapo)
Lando(j) Ĉilio vd
Ege Granda Teleskopo (Ĉilio)
Ege Granda Teleskopo (Ĉilio)
DEC
Map
Ege Granda Teleskopo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Krome, tiu teleskopo estos ekipita per adapta optika sistemo, ok gvidaj laseraj radioj, kaj kelkaj grandaj sciencaj instrumentoj 13 el la ekzistantaj optikaj teleskopoj ekde 2017 [3][4]. La teleskopo estas atendita havigi fotojn 16 fojojn pli akrajn ol tiuj de la Kosmoteleskopo Hubble [5].

La EGT estas atendita signife antaŭenigi astrofizikan esploradon, precipe en la kampo de planedoj ekster la sunsistemo, la unuaj galaksioj en la universo, supermasivaj nigraj truoj, malluma materio kaj malluma energio, kaj la eltrovo de akvo kaj organikaj molekuloj en praplanedaj diskoj [6].

Galerio

redakti

Referencoj

redakti
  1. . Renaming the E-ELT - Statement from ESO's Director General (angle). Alirita 9 October 2023 .
  2. ELT Timeline. Alirita 8 March 2024 .
  3. Govert, "Europe Downscales Monster Telescope to Save Money", 14 June 2011.
  4. ESO's Extremely Large Telescope is now half completed. Alirita 8 March 2024 .
  5. The European Extremely Large Telescope ('ELT') Project. Alirita 8 March 2024 .
  6. ESO – Are We Alone?. Arkivita el la originalo je 17 January 2013. Alirita 15 June 2011 .

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti