Duszniki-Zdrój
Duszniki-Zdrój (ĝis 1945 germane Bad Reinerz) estas kuracloko en la provinco Malsupra Silezio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Duszniki-Zdrój en distrikto Kłodzko (Glatz). En la urbo estas muzeo pri papero kaj okazas internaciaj Ŝopeno-festivaloj.
Duszniki-Zdrój | |||||
germane: Bad Reinerz | |||||
Flago | Blazono | ||||
urbo • urba komunumo • kuracloko • turisma celloko | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Dusznik-Zdroju | ||||
Provinco | Malsupra Silezio | ||||
Distrikto | Distrikto Kłodzko (Glatz) | ||||
Komunumo | Duszniki-Zdrój | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Urborajtoj | 1346 | ||||
Koordinatoj | 50° 23′ N, 16° 23′ O (mapo)50.38333333333316.383333333333Koordinatoj: 50° 23′ N, 16° 23′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 583 m | ||||
Areo | 22,28 km² | ||||
Loĝantaro | 4240 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 190 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 57-340 | ||||
Telefona antaŭkodo | 74 | ||||
Aŭtokodo | DKL | ||||
TERYT | 5020108011 | ||||
Estro | Grzegorz Średziński | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | Rynek 6 | ||||
Retpoŝto de estraro | [email protected] | ||||
Poŝtkodo de estraro | 57-340 | ||||
Telefono de estraro | 74 866-92-10 | ||||
Fakso de estraro | 74 866-90-25 | ||||
Poŝto de estraro | [email protected] | ||||
Ĝemelaj urboj | Audun-Le-Tiche (Francio) Bad Sulza (Germanio) Deštné v Orlických horách (Ĉeĥio) Hoya (Germanio) Nové Město nad Metují (Ĉeĥio) Olešnice v Orlických horách (Ĉeĥio) Sedloňov (Ĉeĥio) | ||||
Komunuma retejo | http://www.duszniki.pl/ | ||||
Nomo
redaktiPolan nomon Duśniki kaj la germanan Reinerz en libro Krótki rys jeografii Szląska dla nauki początkowej (Eta skizo de geografio de Silezio por komenca lernado), eldonitan en Głogówek en 1847 donis silezia verkisto Józef Lompa.
Esperanto
redaktiEn aŭgusto kaj septembro 1906 en tiama Bad Reinerz ripozis L. L. Zamenhof vojaĝante al kaj revenante de la 2-a UK en Ĝenevo. En aŭgusto 1909 en la vilao „Hubertus” denove ripozis d-ro Ludoviko Zamenhof kun familio vojaĝante al la 5-a UK en Barcelono. Dimanĉon la 22-an de aŭgusto vizitis tiun banlokon areto da gesamideanoj el Breslau, Schweidnitz kaj Gleiwitz. Tutan tagon ili kunestis en plej agrabla interparolado kun la gesinjoroj Zamenhof, kaj aŭskultis iliajn rakontojn pri la komenca periodo de nia afero.
Silezia Ligo Esperantista (SILEO) starigis en 1931 Zamenhof-memorŝtonon en Bad Reinerz kaj alkroĉis Zamenhof-memortabulon al la vilao, kiu intertempe nomiĝis Villa Métropole. Iniciatis kaj plej aktive laboris por starigo de la ŝtono la kasisto de SILEO Karl Kliem el la proksima urbo Löwenberg, kiu depost 1945 estis pole renomita Lwówek Śląski).
La memorŝtono estis inaŭgurita la unuan dimanĉon post la 23-a UK en Krakovo. Inaŭguran parolon faris prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, Arnold Behrendt el Berlino. Bernhard Zenker tradukis oficialajn paroladojn de la urbestro, faritajn ĉe la memorŝtono kaj en salono de kuracloko. Surskribo sur memorŝtono tekstas:
Al Dr. L.L. Zamenhof, kreinto de Esperanto (bildo).
Inaŭguro de memorŝtono okazis dimanĉe, la 9-an de aŭgusto 1931.
Internacia kunlaboro
redaktiPartneraj urboj kaj komunumoj
- Audun-le-Tiche, Francio
- Bad Sulza, Germanio
- Hoya,Germanio
- Nové Město nad Metují, Ĉeĥio
- Trzcianka, Pollando
- Orlické Záhoří, Ĉeĥio
Bibliografio
redakti- Waldemar Brygier, Tomasz Dudziak, Ziemia Kłodzka (La tero de Kłodzko), Oficyna Wydawnicza "Rewasz", Pruszków 2010, ISBN 978-83-89188-95-3
- Marek Staff (red.), Słownik geografii turystycznej Sudetów (Vortaro de turisma geografio de Sudetoj), volumo 13, Montaro Stołowe, Wydawnictwo PTTK „KRAJ”, Warszawa-Kraków 1992, ISBN 83-7005-301-7