Malantaŭa Rejno (distrikto)
La distrikto Malantaŭa Rejno (en la germana lingvo Bezirk Hinterrhein kaj en la romanĉa lingvo District Rain Posteriur) estas administra unuo de Kantono Grizono. Ĝi havis 12596 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Malantaŭa Rejno.
Distrikto Malantaŭa Rejno | |
---|---|
Administra divido de Kantono Grizono | |
Kantono | Grizono |
Ĉefloko | Thusis |
Geografia situo | CH1903: 752316 / 161312 (mapo)46.5857222222229.4261666666667Koordinatoj: 46° 35′ N, 9° 26′ O; CH1903: 752316 / 161312 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 12596 (2009-12-31) |
Areo | 617,63 km² |
Loĝantardenseco | 20,4 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1813 |
Geografio
redaktiLa distrikto Malantaŭa Rejno kongruas pli malpli kun la valo de la Malantaŭa Rejno unu el la du ĉefaj fontriveroj de Rejno.
Trafiko
redaktiTra la distrikto Malantaŭa Rejno pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj la svisa aŭtovojo A13. Tra la suba parto de la distrikto pasas la Albulolinio de la Retia Fervojo, krome en la distrikto ekzistas densa reto de poŝtaŭtolinioj. Tra la distrikto kondukas la gravaj pasejvojoj al San Bernardino kaj Splugo.
Komunumoj de la distrikto Malantaŭa Rejno
redaktiLa distrikto Malantaŭa Rejno konsistas (stato en 2011) el 28 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Thusis estas la plej granda. Jen la listo laŭ komunumaroj:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Avers | 172 | 93.12 | 3681 | |
Totale | 1 | 172 | 93,12 | 0211 |
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Almens | 223 | 8.34 | 3631 | |
Fürstenau | 353 | 1.32 | 3633 | |
Paspels | 475 | 4.59 | 3634 | |
Pratval | 231 | 0.77 | 3635 | |
Rodels | 266 | 1.68 | 3636 | |
Rothenbrunnen | 307 | 3.11 | 3637 | |
Scharans | 837 | 14.29 | 3638 | |
Sils en Domleschg | 863 | 9.28 | 3640 | |
Tomils | 723 | 30.56 | 3671 | |
Totale | 9 | 4278 | 73,94 | 0211 |
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Hinterrhein | 74 | 48.30 | 3691 | |
Nufenen | 158 | 28.03 | 3693 | |
Splugo | 414 | 60.49 | 3694 | |
Sufers | 134 | 34.62 | 3695 | |
Totale | 4 | 780 | 171,44 | 0211 |
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Andeer | 876 | 46.30 | 3701 | |
Casti-Wergenstein | 58 | 25.62 | 3703 | |
Donat | 208 | 4.67 | 3705 | |
Ferrera | 88 | 75.46 | 3713 | |
Lohn | 48 | 8.17 | 3707 | |
Mathon | 51 | 15.13 | 3708 | |
Rongellen | 44 | 2.02 | 3711 | |
Zillis-Reischen | 429 | 24.48 | 3712 | |
Totale | 8 | 1802 | 201,85 | 0211 |
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Cazis | 1499 | 31.18 | 3661 | |
Flerden | 223 | 6.09 | 3662 | |
Masein | 398 | 4.20 | 3663 | |
Thusis | 2696 | 6.81 | 3668 | |
Tschappina | 142 | 24.67 | 3669 | |
Urmein | 122 | 4.33 | 3670 | |
Totale | 6 | 5080 | 77,28 | 0211 |
Historio
redaktiLa distrikto Malantaŭa Rejno estis kreita surbaze de la leĝo pri la nova administra ordo de Kantono Grizono, kiu efektiviĝis en la jaro 1851. Ĝi konsistis tiam el la tri komunumaroj Schams, Avers kaj Rheinwald kaj kongruis kun la malnova 6-a distrikto de la Malantaŭa Rejno de Kantono Retio la Helveta Respubliko, kreita en la jaro 1801. Kadre de administra revizio ekde la 12-a de marto 2000 al la distrikto Malantaŭa Rejno apartenas ankaŭ la komunumaroj Domleschg kaj Thusis kaj la ĉefloko fariĝis Thusis anstataŭ la komunumo Hinterrhein. Ekde la 1-a de januaro 2001 ankaŭ la iama distrikto Heinzenberg (sen la komunumaro Safien) apartenas al la distrikto Malantaŭa Rejno. [1]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto Malantaŭa Rejno – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)