Distrikto Ilfov
distrikto (rumane județ) en Rumanio
Ilfov estas distrikto (rumane județ) ĉirkaŭ Bukareŝto. Surface ĝi estas la plej malgranda distrikto en Rumanio. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 542 704 loĝantoj sur areo de 1 583 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 343 loĝantoj/km².
Distrikto Ilfov | |
---|---|
distrikto • sektoro de Bukareŝto • distrikto | |
Ĉefurbo | Bukareŝto |
Regiono | Valaĥio |
mallonge | IF |
Telefono | 40×1... |
Areo |
1 583 km² (41-a rango) |
Loĝantaro | 542 704 (stato de 2021, 37-a rango) |
Loĝdenso | 343/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Najbaroj: oriente: distriktoj Ialomița kaj Călărași; sude: distrikto Giurgiu; okcidente: distrikto Dâmbovița; norde: distrikto Prahova; ĝi entenas, kvazaŭ enklavon, la urbon Bukareŝto, kiu estas sidejo de ĝia administracio.
La distrikto ekzistas de la 10-a de aprilo 1997.
Urboj kaj grandaj setlejoj de distrikto Ilfov
redakti(La loĝantaraj nombroj estas de 2009.)
Loko | Urbeco | Loĝantaro |
---|---|---|
Voluntari | jes | 33.050 |
Buftea | jes | 21.102 |
Pantelimon | jes | 19.384 |
Popești-Leordeni | jes | 16.068 |
Chitila | jes | 12.786 |
Otopeni | jes | 11.000 |
Cernica | 9.904 | |
Bragadiru | jes | 9.377 |
Jilava | 9.253 | |
Chiajna | 8.749 | |
Brănești | 8.355 | |
Măgurele | jes | 8.343 |
Vidra | 8.067 | |
Periș | 6.994 | |
Dobroești | 6.850 | |
Afumați | 6.701 | |
(Loĝantaraj nombroj de 2009-01-01)[1] |
-
Komunumoj de Ilfov
-
Blazono de Ilfov
Notoj
redakti- ↑ Loĝantara statistiko Arkivigite je 2009-09-02 per la retarkivo Wayback Machine ĉe www.insse.ro
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la distrikta konsilio (rumane)
- http://www.prefecturailfov.ro Administra retejo