Distrikto Baden (Svislando)
Tiu ĉi artikolo temas pri la distrikto Baden en Svislando. Ekzistas samnoma distrikto Baden en Aŭstrio. |
La distrikto Baden estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 125691 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Baden.
Baden | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Argovio | |
Kantono | Argovio |
Ĉefloko | Baden |
Geografia situo | CH1903: 664942 / 257677 (mapo)47.4666666666678.3Koordinatoj: 47° 28′ N, 8° 18′ O; CH1903: 664942 / 257677 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 125691 (2007-12-31) |
Areo | 153,07 km² |
Loĝantardenseco | 821,13 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1902 |
Geografio
redaktiLa distrikto Baden situas en la suba parto de la valo de la rivero Limato kaj apartenas hodiaŭ al la aglomeraĵo de la urbo Zuriko, kun kiu ĝi estas ligita ek de 1847 per la unua svisa fervojlinio, la tiel nomita Hispanpan-Fervojo. La distrikto estas tranĉita geografie per ĉeno de la Ĵurasa montaro, kiun pasas sude de Baden tra profunda ravino la rivero Limato inter la Lägern en oriento kaj Hundsbuck en okcidento.
Historio
redaktiHistorie la distrikto Baden evoluis el la mezepoka Grafejo Baden, kiu estis en la jaro 1798 integrita al la helveta Kantono Baden. En la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj kunigita kun la helvetaj kantonoj Argovio kaj Frick-Valo al la aktuala Kantono Argovio. El la antaŭa Grafejo Baden fariĝis la distrikto Baden de Kantono Argovio.
Trafiko
redaktiTra Baden pasas la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Olten al Berno, respektive de Zuriko tra Frick al Bazelo, kies unua etapo inter Zuriko kaj Baden, kiu estis malfermita en 1847 estis la unua fervojlinio en Svislando.
Tra la distrikto pasas ankaŭ la naciaj aŭtoŝoseoj A1 de Berno al Zuriko kaj A3 de Bazelo al Zuriko, kiuj en Baden antaŭ la Baregg-Tunelo kuniĝas ĝis Zuriko.
Monaĥejo Fahr
redaktiAl la distrikto Baden apartenas ankaŭ la Priorejo Fahr, kiu ĝis 2007 ne apartenis al iu-ajn politika komunumo kaj estas eksklavo de Kantono Argovio en la zurika Limatvalo. Ek de 2008 la monaĥejo apartenas al la tereno de la argovia komunumo Würenlos. Jam en la jaro 1889 la komunumo Würenlos unuan fojon provis enteritoriigi al si la monaĥejan bienon kun areo de 0,0148 km².
Komunumoj de la distrikto Baden
redaktiLa distrikto Baden konsistas el 26 komunumoj, la plej granda el inter ili estas Vetingo. Jen la listo laŭ stato de 2009:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2007-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Baden | 17'098 | 13.17 | 4021 | |
Bellikon | 1473 | 4.94 | 4022 | |
Bergdietikon | 2228 | 5.94 | 4023 | |
Birmenstorf | 2434 | 7.80 | 4024 | |
Ehrendingen | 3884 | 7.31 | 4049 | |
Ennetbaden | 2938 | 2.11 | 4026 | |
Fislisbach | 4966 | 5.05 | 4027 | |
Freienwil | 863 | 3.99 | 4028 | |
Gebenstorf | 4474 | 5.64 | 4029 | |
Killwangen | 1792 | 2.43 | 4030 | |
Künten | 1586 | 4.89 | 4031 | |
Mägenwil | 1820 | 3.48 | 4032 | |
Mellingen | 4508 | 4.86 | 4033 | |
Neuenhof | 7989 | 5.37 | 4034 | |
Niederrohrdorf | 3035 | 3.33 | 4035 | |
Oberrohrdorf | 3617 | 4.30 | 4037 | |
Obersiggenthal | 8078 | 8.36 | 4038 | |
Remetschwil | 1942 | 3.88 | 4039 | |
Spreitenbach | 10'328 | 8.60 | 4040 | |
Stetten | 1522 | 4.41 | 4041 | |
Turgi | 2830 | 1.55 | 4042 | |
Untersiggenthal | 6393 | 8.28 | 4044 | |
Vetingo | 19'454 | 10.59 | 4045 | |
Wohlenschwil | 1346 | 4.39 | 4046 | |
Würenlingen | 3838 | 9.37 | 4047 | |
Würenlos | 5255 | 9.03 | 4048 | |
Totale (26) | 125'691 | 153.07 | 1902 |
Eksteraj ligiloj
redakti- Retpaĝo de la Distrikta oficejo Baden Arkivigite je 2009-06-21 per la retarkivo Wayback Machine
- La grafejo Baden en la Historia Leksikono de Svislando