Diego de Almagro
Diego de Almagro (Almagro, Hispanio, 1475 - Cuzco, Peruo, 1538) estis hispana konkistadoro. Li partoprenis en la konkero de Peruo kaj oni konsideras lin oficiale kiel la eŭropa malkovranto de Ĉilio.
Diego de Almagro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1475 en Almagro |
Morto | 8-an de julio 1538 (63-jaraĝa) en Kusko |
Mortokialo | Sufoka preno |
Tombo | Kusko |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Infano | Diego de Almagro la Juna |
Okupo | |
Okupo | esploristo konkistadoro |
Diego de Almagro naskiĝis en la samnoma urbo de la regiono Manĉo kaj estis kontraŭleĝa filo de Juan de Montenegro kaj Elvira Gutiérrez. Ambaŭ gepatroj estis promesintaj geedzigon sed tion neniam faris. Antaŭ la rompo Elvira estis graveda de Diego kaj pro tio ŝiaj familianoj kaŝis ŝin ĝis la nasko kio okazis en 1475.
Unuaj jaroj
redaktiLa deveno de Diego Almagro restas en malhelo. Li naskiĝis en 1475 en la manĉa urbo de Almagro, en Provinco de Ciudad Real, de kiel li prenis la falsan familinomon ĉar li estis kontraŭleĝa filo (de Juan de Montenegro kaj Elvira Gutiérrez). Por "savi" la honoron de la patrino, ŝiaj samfamilianoj forprenis la filon kaj translokigis lin la proksima vilaĝo de Bolaños de Calatrava kaj poste al Aldea del Rey kun Sancha López del Peral. Kiam li estis 4jaraĝa li revenis al Almagro ĉe onklo Hernán Gutiérrez ĝis kiam li estis 15jaraĝa kaj pro la onkla severeco li elhejmiĝis. Li iris ĉe la patrino kiu tiam vivis kun nova edzo por averti ŝin kaj tiu adiaŭis lin al la hazardaventuro.
Poste li estis en Sevilo (de kie eliris tiam ĉiuj ŝipoj al Ameriko) kiel servisto de don Luis de Polanco, kiu estis unu el la urbestroj de tiu urbo. Dum li plenumis tiun postenon, Almagro grave vundoponardis alian serviston, forfuĝis el Sevilo kaj vagadis tra Andaluzio ĝis kiam li decidis kaj povis forfuĝi al Ameriko.
Diego de Almagro estis malalta kaj malbela, ĉar li suferis akneon kaj variolon jam en Hispanio.
Alveno al Ameriko
redaktiAlmagro alvenis al Ameriko la 30an de junio de 1514 en la ekspedicio kiun Fernando la 2-a de Aragono sendis sub la regado de Pedrarias Dávila. La ekspedicio elŝipiĝis en la urbo de Santa María la Antigua del Darién, kie jam troviĝis multaj aliaj estontaj konkistadoroj, inter ili Francisco Pizarro.
Pri Almagro oni ne scias multe dum tiu periodo, sed oni scias, ke li akompanis kelkajn kapitanojn kiuj eliris el la urbo de Darien inter 1514 kaj meze de 1515, kvankam li restis ĉefe en la urbo kaj eĉ ĝuis la sistemon de la encomienda, konstruigis domon kaj dediĉis sin al la agrikulturo.
Li partoprenis unuafoje en konkeraĵo la 30an de novembro de 1515, kiam li eliris de Darién kun regado de 260 homoj, por fondi la urbon de Akla, situa en tiu samnoma loko, sed li devis rezigni ĉar li malsaniĝis kaj devis reveni al Darién, dum li estis anstataŭita de Gaspar de Espinosa.
Almagro laboris iam kun Vasco Núñez de Balboa, tiutempe respondeca pri Akla, kiu per la materialoj de la ekspedicio de Espinosa volis konstrui ŝipon, malmunti kaj rekonstrui ĝin en la tiam nomata Mar del Sur (Suda Maro, poste Pacifiko). Tamen ne estas certaj informoj ke li partoprenis en la ekspedicio de Balboa kaj pli probable li revenis al Darién.
La Batalo de Salinas aŭ de la Salejoj estis lukto en kiu la trupoj de Hernando kaj Gonzalo Pizarro venkis super tiuj de Diego de Almagro, en la 6-a de aprilo de 1538.