Denaro
Denaro (simbolo: d) estis arĝenta monero, kiu estis la ĉefa monero en la Okcidento inter jarcentoj 1-a kaj 13-a. La nomo devenas de la romia monunuo, la denarius, de kiu originis ankaŭ la moderna monunuo la dinaro.
Denaro | |
---|---|
valuto • speco de monero • denomination | |
Ŝtato: | |
Subdivido: | |
Kodo laŭ ISO 4217: | |
Mallongigo: | |
Denaro ankaŭ estas unuo de mezuro por la diametro de la nilonfadenoj.
Laŭ Francisko Azorín Denaro estas roma arĝenta monero, 4'54 gr. peza, valoranta 10 asoj, poste 16. Ora denaro estas 25 arĝentaj denaroj. Kvinaro estus duondenaro.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina denarius el deni oeris (dek asoj), ĉar, ĉe la antikvaj romanoj, valoris unue tion.[2]
Aktuale
redaktiĜi ankoraŭ estas unuo de mono uzata en la enciklopedio, kies valoro estas ĉirkaŭ:
- US $1,00 de 1980
- la prezo de unu Big Mac de McDonald's
Laŭ la stato de 2001 ĝi estis 2,92 dolaroj, 3,28 eŭroj aŭ 364 jenoj.
Vidu sube por la preciza difino.
La simbolo por la denaro estas d. La denaro uzas metrajn prefiksojn:
simbolo nomo ekzemplo md milidenaro 1000 md = 1 d d denaro kd kilodenaro 1000 d = 1 kd Md megadenaro 1 milionoj d = 1
megadenaroGd gigadenaro 1000 Md = 1 gigadenaro Td teradenaro 1000 Gd = 1 teradenaro
Sed la preciza difino de la valoro en usonaj dolaroj estas:
d = m / e
kie e estas la energio konsumita de la usona ekonomio dum unu jaro, esprimita en ŭatoj (W), kaj m estas la valoro de tiu ekonomio (la MEP) dum la sama jaro, esprimita en dolaroj. Tial la denaro estas la valoro de unu ŭato de ekonomia agado dum unu jaro.
Ekzemple dum la jaro 1995 Usono konsumis 95,95 eksaĵulojn da energio -- t.e., 3042,5 gigaŭatoj -- kaj produktis 7400,5 gigadolarojn da produktoj kaj servoj. Tial la valoro de la denaro en usonaj dolaroj en 1995 estis m / e = 7400,5 / 3042,5 = $2,43. Alivorte, la valoro de la dolaro en 1995 estis 0,4111 denaroj.
Laŭ tio, la valoro de la tri ĉefaj valutoj de la mondo je januaro 2001 estis:
eŭro 0,3313 d dolaro 0,3489 d jeno 0,003049 d
Tial la eŭro estas ĉirkaŭ unu triono da denaro. Ĉar la denaro ne estas uzita de iu ajn nacio, ĝia valoro ne suferis pro inflacio. Vidu la paĝon pri valuto por sciiĝi pri ĝia nuna valoro laŭ la senĉese ŝanĝiĝantaj naciaj valutoj.
Por tempoj antaŭ 1914 la difino de la denaro estas:
d = valoro de 115,5 mg da oro
Tial la prezo de oro antaŭ 1914 estis ĉiam, laŭ difino, 8,658 d/g.
Laŭ tio, la prezo de 1 gramo da arĝento:
jaro valoro Ag/Au loko --------------------------------------------------- 2000 0,057 d 57,7 Britio 1900 0,54 d 16,0 Britio 1800 0,58 d 15,0 Usono 1700 0,58 d 15,0 Francio 1600 0,72 d 12,0 Francio 1500 0,72 d 12,0 Francio 1400 0,72 d 12,0 Francio 1300 0,87 d 10,0 Francio 1200 0,72 d 12,0 Francio 1100 0,72 d 12,0 Francio 1000 0,72 d 12,0 Francio 500 0,62 d 14,0 Konstantinopolo 1 0,72 d 12,0 Romo -500 0,64 d 13,5 Lidio -1000 0,87 d 10,0 -
Historie
redaktiLa prezo de arĝento falis post la eltrovo de arĝento en Zacatecas kaj Potosí en Ameriko de la hispanoj en la jarcento 16-a, kaj falis multe pli rapide post la eltrovoj en Nordameriko en la 19-a kaj 20-a jarcentoj.
La valoro de iuj historiaj unuoj de mono:
valuto valoro lando/jc kvanto da metalo [[siklo]] 7,2 d (babilona, jc -VI) 8,37 g da arĝento siklo 12,1 d (hebrea, jc -VI) 14,1 g da arĝento siklo 4,8 d (persa, jc -V) 5,57 g da arĝento [[dariko]] 72 d (persa, jc -V) 8,3 g da oro talanto 16600 d (atena , jc -V) 25800 g da arĝento draĥmo 2,77 d (atena, jc -V) 4,325 g da arĝento obolo 0,46 d (atena, jc -V) 0,7208 g da arĝento [[statero]] 69 d (macedona, jc -III) 8 g da oro denaro 2,75 d (romana, jc -III) 3,89 g da arĝento 98,0% pura denaro 2,27 d (romana, jc I) 3,36 g da arĝento 93,5% pura denaro 0,01 d (romana, jc III) solido 38 d (bizanca, jc VII) 4,4 g da oro dinaro 38 d (araba, jc VII) 4,4 g da oro denaro 1,12 d (angla, jc IX) 1,555 g da arĝento [[floreno]] 30 d (florenca, jc XVI) 3,5 g da oro [[dukato]] 30 d (venecia, jc XVI) 3,5 g da oro guldeno 30 d (nederlanda, jc XVII) 3,5 g da oro ekuo 17,0 d (franca, jc XVIII) 29,5 g da arĝento peso 15,6 d (hispana, jc XVIII) 27,0 g da arĝento dolaro 13,03 d (usona, jc XIX) 1,50465 g da oro rupio 6,8 d (hinda, jc XIX) 11,7 g da arĝento [[franko]] 2,51 d (franca, jc XIX) 0,29032 g da oro pundo 63,39 d (brita, jc XIX) 7,322 g da oro ŝilingo 3,17 d (brita, jc XIX) 0,3661 g da oro penco 0,26 d (brita, jc XIX) 0,03051 g da oro pundo 0,51 d (brita, 2001) - dolaro 0,35 d (usona, 2001) - eŭro 0,33 d (eŭropa, 2001) - jeno 0,0030 d (japana, 2001) -
La talanto ne estis efektiva monero, sed nur unuo de mono. La talanto kaj siklo originale estis babilonaj unuoj de pezo. La babilona siklo estis 8,37 g, la hebrea 14,1 g kaj la persa 5,57 g. La draĥmo kaj denaro ankaŭ originale estis unuoj de pezo: la draĥmo estis 4,29 g, la denaro estis 3,89 g. La grekoj difinis la draĥmon kiel unu 6000-ono da talanto. La araba denaro (dinar) estis 4,2 g.
La arĝento en la romana denaro grade malaperis: en -211 ĝi enhavas 3,9 g da arĝento (2,75 d), sed je 270, ĝi enhavas preskaŭ neniom da arĝento. Je 304 la denaro valoris nur 0,01 d.
La denaro estis la monero, kiun Kristo uzis (ekzemple, en la parabolo de Mateo 20:1-16 kaj la monero kun la bildo de Cezaro en Mateo 22:15-22).
En la 8-a jarcento, Karlo la Granda restarigis la denaron kiel 1,555 g da arĝento (1,12 d). 12 tiaj denaroj = 1 solido, 24 solidoj = 1 pundo. La arĝenta denaro estis la ĉefa monero de okcidenta Eŭropo ĝis la jarcento 13-a. Fakte, la vorto por mono en la hispana (dinero) kaj la portugala (dinheiro), devenas de la denaro.
- La denaro (1,12 d) fariĝis la arĝenta penco en Britio (tiele la mallongiĝo "d"). En la dorso de la penco estis kristana kruco, uzita por dispecigi la moneron en duonoj (la duonpenco, 0,56 d) kaj kvaronoj (la farthing, 0,28 d).
- La solido (13,5 d) fariĝis la ŝilingo en Britio, la sou en Francio, la soldi en Italio kaj la grossi en Florenco.
- La pundo (269 d) fariĝis la guldeno en Nederlando, la livre en Francio, la lira Italio kaj la floreno en Florenco.
En la jarcento 13-a, Italio prosperis kaj bezonis moneron pli valoran ol la arĝenta denaro. Tial Florenco eldonis la florenon kaj Venecio la dukaton. Ambaŭ moneroj havis 3,5 g da oro (30 d). Poste Nederlando faris la oran guldenon (floris jc XVII) kaj Britio la oran pundon (63 d, floris jc XIX).
La Thaler estis granda arĝenta monero de Germanio (1450-1600), kiu enhavis 25-30 g da arĝento (14-17 d). Ĝi fariĝis la dolaro aŭ peso, la ĉefa monero de al hispana imperio (1500-1900), kiu enhavis 27 g da arĝento (15,6 d). Ĝi estis la ĉefa havebla monero en Nordameriko, tial ĝi fariĝis la valuto de Usono. En 1834 la usona dolaro enhavis 24,05 g da arĝento (13,0 d). Por facila kalkulado, la usona dolaro estis difinita kiel 100 pencoj, tial la usona penco (0,14 d) estis simila en valoro al la brita duonpenco (0,13 d).
En Britio en la 19-a jarcento la krono estis 5 ŝilingoj aŭ 15,9 denaroj kaj la gvineo (angle, guinea) estis 21 ŝilingoj aŭ 66,7 denaroj.
En la 20-a jarcento, pro la mondmilitoj, papera mono ne jam estis subtenita de oro kaj arĝento. Tra la jarcenton, la valoro de la pundo kaj la dolaro rapide falis. Tiele en 2000, la valoro de la papera dolaro nur estis 0,35 denaroj aŭ $0,03 laŭ la arĝenta dolaro de la 19-a jarcento. La pundo, kiu plejparte estis 60-65 denaroj inter 1650 kaj 1900, estis nur 0,54 denaroj je 2000, aŭ malpli 1% da la malnova pundo, falinte multe pli rapide ol la denaro sub la romanoj.
La usona dolaro tra la 20-a jarcento:
jaro valoro inflacio --------------------------------- 2000 0,3543 d 1990 0,4846 d 3,1 % 1980 0,9355 d 6,4 % 1970 2,1822 d 8,4 % 1973: prezo de petrolo triobliĝis 1960 2,8525 d 2,6 % 1965-73: milito en Vjet-Namo 1950 3,9341 d 3,2 % 1940 8,00 d 6,9 % 1941-45: mondmilito 1930 8,25 d 3,1 % 1920 7,21 d -1,4 % 1929: ekonomia falego
Papera mono (mono sen la subteno de metalo) ne nur rapide falis en valoro, sed la valoro por interŝanĝo senĉese kaj freneze variis, kio subpremis la interkomercon de Eŭropo, kie ĉiu nacio havis sian propran valuton. Tial nova valuto, la eŭro, estis enkondukita en la fina jaro de la jarcento, 1999.
Iuj prezoj kaj valoroj esprimitaj en denaroj:
12,6 Td monda ekonomio 3,2 Td usona ekonomio 59,1 Gd GM (enspezo, 1999) 36,9 Gd Exon (enspezo, 1999) 36,5 Gd Toyota (enspezo, 1999) 25,1 Gd la riĉo de Bill Gates (2001,02,06) 2 Gd meti unu homon sur la Luno 300 Md la riĉo de Steven SPIELBERG (1995) 140 Md la riĉo de Oprah WINFREY (1995) 20,8 Md la domo de Bill Gates (1998) 13 Md Codex Leicester, notolibro de Leonardo (ankaŭ la posedaĵo de Bill Gates) 13 Md Michael JORDAN (enspezo, 1994) 55,0 kd nova domo (1970-95, Usono) 10,6 kd meza salajro de usonano 20 kd BMW 5-15 kd nova aŭto 500-1000 d persona komputilo 330 d fridujo 250 d monata luprezo (Novjorko) 135 d televido 80 d fotilo 10 d ĉemizo, robo, libro 1-2 d magazino
Notoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 53.
- ↑ Azorín, samloke.
Bibliografio
redakti- Peter Berghaus: Denar. In: Reallexikon der Germanischen Altertumskunde (RGA). 2. Auflage. Band 5, Walter de Gruyter, Berlin / New York 1984, ISBN 3-11-009635-8, S. 309–312.
- Leo Bloch: Römische Altertumskunde, Göschen’sche Buchhandlung, Leipzig 1901
- Christopher Howgego: Ancient History from Coins, Routledge, London 1995
- Robert Göbl: Antike Numismatik, 2 Bde., Battenberg, München 1978, ISBN 3-87045-144-0.
- Maria Radnoti-Alföldi: Antike Numismatik, 2 Bde., Mainz: Philipp von Zabern (Kulturgeschichte der antiken Welt, Bd. 2/3), 1978; Bd. 2: 2. verbesserte Aufl. 1982. ISBN 3-8053-0230-4 und ISBN 3-8053-0335-1
- E. u. V. Clain-Stefanelli: Das große Buch der Münzen und Medaillen, Battenberg Verlag, Augsburg 1991, ISBN 3-89441-006-X
- Wilhelm Hankel: Caesar Weltwirtschaft des alten Rom, Ullstein, Frankfurt am Main/Berlin 1992, ISBN 3-548-34882-3
- Otto Seeck: Untergang der antiken Welt, Band II, gedruckt bei Julius Abel in Greifswald um 1900