Dümmer (lago)
La lago Dümmer, oficiale en indikiloj ankaŭ nomata Dümmer See, troviĝas en la sudokcidento de la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio, inter la urboj Damme kaj Diepholz, kaj borde de la distriktoj Vechta kaj Diepholz. Ĝi havas surfacon de 13,5 km² kaj averaĝan profundaĵon de nur 1 metro. La maksimuma profundaĵo estas 37 metroj.
Dümmer | ||
---|---|---|
dum sunsubeniro
| ||
lago | ||
Situo | Malsupra Saksio, Germanio | |
Ĉefaj fontoj | Hunte | |
Ĉefaj elfluoj | Branĉoj de Hunte: Hunte, Lohne, Grawiede, Wätering, Ompteda-kanalo | |
Setlejoj | Lembruch, Hüde, Damme (Germanio) | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 52° 30′ 0″ N, 8° 20′ 0″ O (mapo)52.58.3333333333333Koordinatoj: 52° 30′ 0″ N, 8° 20′ 0″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 37 m | |
Surfaca areo | 13,5 km² | |
Averaĝa profundo | 1 m | |
La lago estas populara loko por akvaj sportoj, sed ĝi estas ankaŭ grava vivloko por akvaj birdoj. Ĝi situas en zono aparte frekventita de migrantaj birdoj. Granda sekcio de ĝia bordo estas protektita kiel naturrezervejo.
La bordo de la lago dividiĝas inter la urbo Damme (okcidento) kaj la komunumoj Lembruch (nordoriento) kaj Hüde (sudoriento).
Dum la silvestra semajno inter la jaroj 1978 kaj 1979 la Internacia Seminario de GEJ troviĝis en Dümmerlohausen, urboparto de Damme, rekte ĉe la lago.
Vidu ankaŭ
redakti- En nordorienta Germanio ekzistas kroma komunumo Dümmer, kiu cetere ankaŭ disponas pri samnoma lago Dümmer aŭ Dümmersee, ne konfuzinda kun la lago en nordokcidenta Germanio.
- 22-a Internacia Seminario de GEJ