Corry Brokken
nederlanda kantistino kaj TV-prezentistino
Cornelia Maria "Corry" Brokken (n. la 3-an de decembro 1932 en Breda, m. la 31-an de majo 2016 en Laren) estis nederlanda kantistino kaj TV-prezentistino. Ŝi gajnis la Eŭrovido-Kantokonkurson en 1957 per la kanto "Net als toen" (Same kiel tiam). Ŝi ankaŭ konatiĝis pro la kantoj "Snip en Snap" (Snip kaj Snap), "Voorgoed voorbij" (Definitive pasinta) kaj "Heel de wereld" (La tuta mondo).
Corry Brokken | |
---|---|
Corry Brokken en 1964
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Cornelia Maria Brokken |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1932 en Breda |
Morto | 31-an de majo 2016 (83-jaraĝa) en Laren |
Edz(in)o | Cees See • René Sleeswijk, Sr. |
Deveno | Breda, Nederlando |
Ĝenroj | ŝlagro |
Profesio | kantisto |
Persona informo | |
Naskonomo | Cornelia Maria Brokken |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Edz(in)o | Cees See (en) René Sleeswijk, Sr. (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro juĝisto advokato prezentisto radio-prezentisto kantisto televida prezentisto aŭtobiografo |
Ŝi prezentis la Eŭrovido-Kantokonkurson en 1976.
Post ŝia kantkariero ŝi studis juron je la Universitato Utrecht dum la 1970-aj jaroj. Poste ŝi estis juristo kaj pliposte juĝisto.
Vidu ankaŭ
redakti- Eŭrovido-Kantokonkurso de 1956, 1956, 1956 kaj 1959