Constantin Virgil Gheorghiu

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 16 jan. 2023.

Constantin Virgil Gheorghiu (15-a de septembro 1916 - 22-a de junio 1992) estis rumana verkisto. Lia plej fama verko estas La horo 25.

Constantin Virgil Gheorghiu
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1916 (1916-09-15)
en Războieni
Morto 22-an de junio 1992 (1992-06-22) (75-jaraĝa)
en 15-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Passy, 9 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rumanafranca
Ŝtataneco Rumanio
Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Bukareŝto Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo diplomato
ortodoksa sacerdoto
poeto
verkisto
romanisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li studis en mezlernejo en Kiŝinevo de 1928 ĝis junio 1936 kaj poste studis filozofion kaj teologion en la Universitatoj de Bukaresto kaj Hajdelbergo. Inter 1942 kaj 1943, dum la reĝimo de la diktatora generalo Ion Antonescu, li posteniĝis kiel diplomato de Rumanio. Li ekziliĝis kiam la Ruĝa Armeo eniris en Rumanion en 1944. Li estis arestita fine de la Dua Mondmilito fare de usonaj trupoj, kaj finfine li establiĝis en Francio en 1948.

En 1952 skandalis en Parizo la malkovro ke Gheorghiu estis verkinta libron (Ard malurile Nistrului, 1941), en kiu li atakis "la malicajn judojn" kaj laŭdis la trupojn de Hitler. En 1963 li pastriĝis en ortodoksismo.

En 1967, Carlo Ponti produktoris filmon same titolitan La 25a horo, bazitan sur la libro de Gheorghiu. La filmo estis reĝisorita de Henri Verneuil, kun Anthony Quinn kiel Johann (Iohann), Virna Lisi kiel Suzanna kaj Serge Reggiani kiel Traian.

En Esperanto aperis

redakti