Ciumani
vilaĝo en Rumanio
Ciumani [ĉumanj] (en la hungara lingvo Gyergyócsomafalva [djerdjoĉomafalva]) estas komunumo en la Baseno Djerdjo proksime de la rivero Mureș nordokcidente de Gheorgheni.
Ciumani | |||||
---|---|---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||||
komunumo en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Harghita | ||||
Alinome | Gyergyócsomafalva (hungare) | ||||
Iama hungara departemento | Csík | ||||
Situo | 46° 41′ N, 25° 31′ O (mapo)46.67833333333325.518333333333Koordinatoj: 46° 41′ N, 25° 31′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 744 m | ||||
Poŝtkodo | 537050 | ||||
Loĝantaro | |||||
– komunumo | 4,437 (2009) | ||||
– vilaĝo | 4 328 (2011) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 84086 | ||||
La komunumo Ciumani konsistas nur el la sideja vilaĝo.
Loĝantaro
redaktiGyergyócsomafalva havis en 1910 3 917 loĝantojn (hungaroj) kaj en 1992 4 817 (hungaroj).
Historio
redaktiGyergyócsomafalva datiĝas unue en 1567. Gyergyócsomafalva disiĝis de Joseni en 1750. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Gyergyócsomafalva apartenis al Hungario (Csík). En somero de la jaro 1907 Béla Bartók kolektis 27 popolmelodiojn en la komunumo.
Renomaj personoj
redakti- Ágnes Ambrus (23-a de marto 1951) instruistino, ĉefredaktorino de Székely Újság.
- Csaba Borboly (n. 8-a de aŭgusto 1974): politikisto, vicprezidanto, prezidanto de la konsilantaro de Distrikto Harghita.
- Gábor Borsos (n. 11-a de julio 1945): pentristo, grafikisto.
- Miklós Borsos: la gepatroj de la skulptisto de tie devenas.
- Ambrus Csata (n. 6-a de septembro 1937): verkisto, vortarredaktisto.
- Jenő Csata (n. 1963): pentristo[1]
- Ernő Csata (25-a de februaro 1952): poeto.
- Zsombor Csata (n. 2-a de aprilo 1978): sociologo[2].
- János Csiky (5-a de aŭgusto 1892 – Gheorgheni, 7-a de septembro 1979: kuracisto, medicinfakverkisto.
- Gergely Czirják (1913 – ?): popola aŭtobiografiisto.
- Margit Köllő (1944): tekstilartistino.
- Miklós Köllő (1861 – Budapeŝto, 1900): skulptisto.
- Miklós Köllő (28-a de junio 1928): scenarlibretisto[3].
- Miklós Köllő: arkitekto
- Antal Madarász (26-a de novembro 1933 – 21-a de oktobro 1978, Târgu Mureș): geografo.
- József Rokaly (15-a de februaro 1940) instruisto pri historio, lokhistoriisto.
- Lőrinc Szász (n. 23-a de aŭgusto 1935): lingvisto, vortarverkisto[4].
Bibliografio
redaktiNotoj
redakti- ↑ Csata Jenő - festőművész (hungare) (HTML). Arkivita el la originalo je 2015-02-27. Alirita 2013-12-30 .]
- ↑ Csata Zsombor (HTML). Arkivita el la originalo je 2012-10-24. Alirita 2013-12-30 .
- ↑ Báthory Erzsi "Jó dolog volt benne lenni"; Köllő Miklós életműdíjas (hungare) (HTML). Alirita 2013-12-30 .
- ↑ [1]
Eksteraj ligiloj
redakti- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto