Christoph Amberger
Christoph AMBERGER (n. pli-malpli en 1490 en Nurenbergo, m. inter la 1-a de novembro 1561 ĝis la 19-a de oktobro 1562 en Aŭgsburgo) estis germana portreta pentristo kaj disĉiplo de Hans Holbein (1460-1524), la Maljuna, Hans Burgkmair (1473-1531) kaj de Leonhard Beck (1480-1542), kies filino, Barbara, li edziĝis en 1530. Li famiĝis ĉar li pentris la vivon de Josefo en 12 bildoj. Li faris portretojn de gravaj personoj en lia epoko, same kiel Karlo la 5-a, Sebastian Münster (1488-1552), Ludoviko la Bavaro kaj de la humanisto Konrad Peutinger.
Christoph Amberger (1490-1562) | |
---|---|
Pentraĵo farita de Philipp Kilian por Joakimo el Sandrart (1675) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1490 en Nurenbergo, Sankta Romia Imperio |
Morto | 19-a de oktobro 1562 en Aŭgsburgo, Sankta Romia Imperio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Biografio
redaktiTri urboj disputas lian naskiĝon: Nurenbergo, Amberg kaj Ulm kaj lia naskojaro varias inter 1490 kaj 1510. Oni sugestas ke li mortis en Aŭgsburgo ĉar li tie vivis kaj plenumis sian artistan vivon. Inter la jaroj 1525 kaj 1527, li laboris en la nordo de Italio kaj Venecio. Certaj stilaj similaĵoj indikas fortan influon parte de Hans Holbein, la Juna (1497-1543).
Unu el liaj plej gravaj verkoj estas la retablo de la plej granda altaro de la katedralo de Aŭgsburgo.
Bibliografio
redaktiArtgalerio
redakti-
Christoph Fugger
(1520-1579) -
Sebastian Münster (1488-1552) -
Konrad Peutinger
(1465-1547) -
Georg von Frundsberg (1473-1528)