Cher (kantistino)
Cherilyn Sarkisian La Pierre, plej konata kiel Cher [ĉer], (naskiĝis la 20-an de majo 1946 en El Centro en Kalifornio) estas uson-armena kantistino kaj aktorino.
Cher | |
---|---|
Cher en 2011
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Cherilyn Sarkisian La Pierre |
Naskiĝo | 20-an de majo 1946 (78-jaraĝa) en La Centro |
Edz(in)o | Gregg Allman • Sonny Bono |
Deveno | Los Angeles, Kalifornio, Usono |
Ĝenroj | Popmuziko Rokmuziko Dancmuziko R&B Folko Diskoteka muziko |
Profesio | kantistino, tekstistino, aktorino, producento, filma producento, muzikistino, moda proponistino, dancistino, verkistino |
Tipo de voĉo | Aldo |
Aktivaj jaroj | 1950 - nuntempo |
Eldoninto | Imperial (1965-1968), Atco (1965-1968), Atlantic (1969), MCA (1971-1974), Warner Bros. (1975-1977), Casablanca (1978-1980), Columbia (1982), Geffen (1987-1992), Warner Bros. (Unuiĝinta Reĝlando) (1995-2003), Warner Bros. (Usono) (2003-nuntempo) |
Parencaj temoj |
Sonny & Cher |
Retejo | Cher |
Persona informo | |
Naskonomo | Cherilyn Sarkisian |
Aliaj nomoj | Cher • Bonnie Joe Mason • Cheryl LaPiere • Cherilyn Sarkisan La Piere • Cher Bono • Bono Allman |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Malibu |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Montclair College Preparatory School (en) Fresno High School (en) The Center for Early Education (en) |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | John Sarkisian |
Patrino | Georgia Holt (mul) |
Frat(in)o | Georganne LaPiere (en) |
Edz(in)o | Gregg Allman (1975–1979) Sonny Bono (en) (1964–1975) |
Amkunulo | nekonata valoro (2023–) |
Infanoj | Elijah Blue Allman (en) ( Gregg Allman) Chaz Bono ( Sonny Bono (en) ) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro diskografa artisto televida aktoro kantisto ĝenra aktoro filmreĝisoro |
TTT | |
Retejo | https://www.cherfanclub.com https://cher.com/ |
Ŝi estas filino de la kantistino Georgie Holt, kies antaŭuloj devenis el Francio, Armenio kaj ankaŭ el indiana tribo de ĉerokoj. Kiel dekkvinjara ŝi forlasis la hejmon, kie en ŝian edukadon enmiksadis multe da duonpatroj, ĉar tiu ĝusta restadis tro ofte en malliberejo. En Los Angeles ŝi konatiĝis kun Sonny Bono, muzikisto de itala deveno, kun kiu ŝi kreis kantistan folk-rokan duon Sonny kaj Cher, kiu en furorparadoj realiĝis en la jaro 1965 per la kanto I Got You Babe kaj poste per pluaj furorkantoj.
Ili regule aperis en popularaj instruaj filmoj, avertantaj la junularon kontraŭ drogaĉoj. Grandan sukceson ili atingis per la regula televida programo The Sonny and Cher Comedy Hour (1971-74), por kiu Cher akiris Oran globon kaj kvar nomumojn al premio Emmy. Dum la 70-aj jaroj Cher prezentiĝis ankaŭ kiel modelino en la magazino Vogue kaj post dekjara arta kaj geedzeca kunvivo ŝi eksedzigis Bono-n en 1975 kaj ŝi dediĉis sin plu al solkantistina kariero en Las Vegas kaj en televido.
Sed ŝi kaptis la atenton de la gazetaro precipe pro siaj amaferoj kaj ekscentraj kostumoj, en kiuj ŝi prezentiĝis en la plej diversaj solenaj agadoj. Por iom da tempo ŝi kunlaboris kun sia eksedzo por la kompanio The Sonny and Cher Show (1976-77). Komence de la 80-aj jaroj ŝi studis aktoradon ĉe Lee Strasberg en Novjorko, kie ŝi ankaŭ prezentiĝis apud Karen Black kaj Sandy Dennis en brodvaja surscenigo de la satira dramo de Ed Graczyk Revenu en nian grandvendejon, Jimmy Deane, Jimmy Deane (1981), en kies samnoma filma versio ŝi rolis la saman rolon de vendistino Sissy.
Oran globon (1983) kaj nomumon por Oskar (1983) alportis al ŝi la rolo de oficistino, Dolly Peliker, partoprenanta komunan hejmon kun heroino (Meryl Streep) de averta dramo pri la medio de atomelektrejo. Efikan kreaĵon, pro kiu ŝi estis aprezita en Internacia filma festivalo en Cannes 1985, ŝi montris en la rolo de la patrino Rusty Dennis, kiu donos sin mem kaj la filon en zorgon de motorcikla gango, en melodramo laŭ vera evento Masko.
Malgraŭ tio, ke ŝi prezentiĝis kiel filma aktorino, ŝi plu daŭrigas en sia sukcesa kantistina kariero. Pri la komenco de ŝia kariero estiĝis biografia filmo And the Beat Goes On: The Sonny and Cher Story.
Post la eksedziĝo disde Bono ŝi estis ankoraŭ edziniĝinta al la roka muzikisto Gregg Allman (1975-1978) kaj pli poste al la muzikisto Les Dudek.
Albumoj
redakti- All I Really Want to Do (1965)
- The Sonny Side of Chér (1966)
- Chér (1966)
- With Love, Chér (1967)
- Backstage (1968)
- 3614 Jackson Highway (1969)
- Chér / Gypsys, Tramps & Thieves (1971)
- Foxy Lady (1972)
- Bittersweet White Light (1973)
- Half-Breed (1973)
- Dark Lady (1974)
- Stars (1975)
- I'd Rather Believe in You (1976)
- Cherished (1977)
- Take Me Home (1979)
- Prisoner (1979)
- I Paralyze (1982)
- Cher (1987)
- Heart of Stone (1989)
- Love Hurts (1991)
- It's a Man's World (1995)
- Believe (1998)
- Not.com.mercial (2000)
- Living Proof (2001)
- Closer to the Truth (2013)
- Dancing Queen (2018)
Filmoj
redakti- Tea with Mussolini, 1999