Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj
La centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Kongo Kinŝasa. Ĝi konstituas kune kun la orient-kongaj marĉarbaroj, la tutmondaj 200-regionon nomatan "centra-kongaj humidaj arbaroj".
Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
Aerfoto de Lukeni-Rivero dum ĝi meandras tra la centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj. | ||||
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [ ] | ||||
Lando | Kongo Kinŝasa | |||
Koordinatoj | 1° 30′ 0″ S, 22° 36′ 0″ O (mapo)-1.522.6Koordinatoj: 1° 30′ 0″ S, 22° 36′ 0″ O (mapo) [ ] | |||
Akvokolektejo | 414 800 km² (41 480 000 ha) [ ] | |||
Areo | 414 800 km² (41 480 000 ha) [ ] | |||
Biomoj de regiono | tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |||
|
||||
Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj | ||||
Tio estas malproksima, nealirebla areo de malaltaĵa densa humida arbaro, subarbaraĵo kaj marĉo en la centra-basena regiono (france : Cuvette Centrale) de la Kongo-Baseno sude de la arko de la Kongo.
Flaŭro
redaktiLa nordokcidenta parto de la ekoregiono estas mozaiko de sezone inundita kaj daŭra marĉarbaro kun miksaj fim-grundaj ĉiamverdaj kaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbareroj laŭlonge de altaĵetoj. Ĉiamverdaj humidaj arbaroj estas dominataj de Gilbertiodendron dewevrei ( fabacoj ). Areoj de sezone inunditaj arbaroj kaj multaj sufiĉe vastaj senarbejoj troviĝas laŭlonge de la ĉefaj riveroj en la nordaj, orientaj, kaj okcidentaj partoj. Sude la arbaroj estiĝas pli sekaj kaj ekzistas transiro al periferia kvazaŭĉiamverda pluvarbaro, kaj finfine mozaiko de malsupra-gvinea humida arbaro kaj herbejoj. Kvazaŭdecidua arbaro kovras preskaŭ ĉiujn areojn inter la ĉefaj rivero-sistemoj, kaj estas karakterizita de Staudtia stipitata, Polyalthia suavaeoleus, Scorodophloeus zenkeri, Anonidium mannii kaj Parinari glaberrimum.
Faŭno
redaktiLa regiono estis nesufiĉe esplorita fare de zoologoj sed oni scias ke ĝi hejmas antilopojn, arbarelefantojn, kaj plurajn primatojn, inkluzive de la malofta bonobo (Pan paniscus), Cercopithecus neglectus, Lophocebus spp. kaj la okcidenta gorilo. Ekzistas nur unu konata strikte endemia mamulo, la drias-simio (Cercopithecus dryas). Aliaj preskaŭ-endemiaj mamuloj inkludas or-ventran cerkokebon (Cercocebus chrysogaster), okapion (Okapia johnstoni) [1], nigraverdan alenopitikon (Allenopithecus nigroviridis), okcidentan krosarĥon (Crossarchus ansorgei) [2], Procolobus tholloni kaj Volf-cerkopitekon (Cercopithecus wolfi).
Ekzistas du birdospecioj kiuj estas preskaŭ-endemiaj en la ekoregiono, konga pavo (Afropavo congensis) kaj flavkrura malimbo (Malimbus flavipes).
Minacoj kaj konservado
redaktiLa arbaro restas plejparte sendifekta ĉar homa loĝantaro estas limigita al malgrandaj komunumoj kiuj ĉasas kaj fiŝas laŭlonge de la multaj riveroj kiuj traiksas tiun malproksiman, marĉan regionon. Tamen multaj bestoj estas minacataj kaŭze de ŝtelĉasado, kaj iliaj movadoj estas restriktitaj de la reto de akvovojoj. Dume Salonga Nacia Parko estas vasta protektita areo ene de la regiono, unu el la plej grandaj naciaj parkoj en la mondo, kaj la dua plej granda tropik-arbara nacia parko en la mondo.
Urbaj areoj kaj setlejoj
redaktiLa ekoregiono estas malproksima kaj malabunde loĝata, ekzistas kelkaj riverbordaj komercejoj kaj vilaĝoj kiel ekzemple Ikela sed aliro al tiu areo estas malfacila (kun trunkoboato) kaj/aŭ multekosta (ekzistas flughavenaj kurejoj proksime de Salonga Nacia Parko).
Referencoj
redakti- ↑ angle Okapio
- ↑ angle Crossarchus ansorgei. Arkivigite je 2011-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
redakti- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Demokratia Respubliko Kongo
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono AT0104 : Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj (WWF)
- angle Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; n-ro 5 Centra-kongaj humidaj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2017-02-01 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Studaĵo de Salonga Nacia Parko (USDA-Forstagentejo).
- angle Salonga Nacia Parko (Zoological Society of Milwaukee). Arkivigite je 2008-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Salongo Nacia Parko (The Encyclopedia of Earth).
- angle La ekoregionoj de Kongo-Kinŝaso (The Encyclopedia of Earth)