Brit mila
juda cirkumcida ceremonio
La brit mila (hebree בְּרִית מִילָה, bʁit miˈla; aŝkenaza prononco: bʁis ˈmilə, "interligo de cirkumcido"; jida prononco: Bris bʀɪs) estas juda religia maskla cirkumcida ceremonio. Ĝin realigas aparta judisma fakulo pri rita cirkumcido, nomata mohel (מוֹהֵל [moˈhel], aŝkenaza prononco [ˈmɔɪ.əl], plurale: מוֹהֲלִים mohalim [mo.haˈlim], aramee מוֹהֲלָא mohala, "cirkumcidanto", ofte - sed ne nepre - rabeno) je la oka vivtago de virseksa bebo. La brit mila estas sekvata per festa manĝo, nomata seudat Mitzvah (סעודת מצוה).