Brändö
komunumo en Finnlando
Brändö estas insulo kaj komunumo en la aŭtonoma provinco Alando en Finnlando - kvankam necesas atenti ke insulo kaj komunumo ne identas: la komunumo ampleksas multe pli vastan teritorion ĉirkaŭ la insulo Brändö kaj multegajn pliajn insulojn kaj insuletojn. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 436 loĝantoj sur areo de 108,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km². Brändö situas en plej nord-okcidenta parto de Alando, proksime al komunumo Kustavi de la provinco Varsinais-Suomi (Origina Finnlando); sume la teritorio havas komunan (akvan) limon kun Pargas, Kumlinge, Kustavi kaj Sottunga. En la sveda lingvo la nomo signifas brula insulo.
Brändö | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | Situo | ||||
komunumo | |||||
| |||||
www.brandoaland.fi | |||||
Gubernio | Alando | ||||
Provinco | Alando | ||||
Fondita | 1866 | ||||
Areo | 108,13 km² | ||||
Loĝantaro | 519 | ||||
Finnlingvaj | 8,7% | ||||
Svedlingvaj | 87,9% | ||||
Eksteraj ligiloj
redakti