Božena Benešová
ĉeĥa verkistino
Božena BENEŠOVÁ, fraŭline Zapletalová (naskiĝis la 30-an de novembro 1873 en Nový Jičín - mortis la 8-an de aprilo 1936 en Prago) estis ĉeĥa verkistino.
Božena Benešová | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Božena Zapletalová | ||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1873 en Novajiĉino | ||||
Morto | 8-an de aprilo 1936 (62-jaraĝa) en Prago | ||||
Tombo | Bubeneč Cemetery (en) vd | ||||
Etno | ĉeĥoj vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa • germana • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Aŭstrio-Hungario vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto dramaturgo tradukisto redaktoro ĵurnalisto poeto literaturkritikisto bibliotekisto vd | ||||
Laborkampo | Poezio, romano, novelo, literaturo, literatura kritiko, ĵurnalismo kaj traduko vd | ||||
Aktiva en | Napajedla • Uherské Hradiště vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi naskiĝis en riĉa familio (avo deputito kaj urbestro, patro advokato). Junaĝon ŝi travivis en Napajedla, kie ŝi edziniĝis al fervojista oficisto Jiří Beneš.
Ŝiaj rakontoj priskribas infanojn kaj adoleskantojn, kiuj - plenaj de iluzioj - konfrontiĝas kun la mondo de plenkreskuloj. Pere de junaj okuloj ŝiaj rakontoj akre kritikas la socion.
Verkoj
redakti- Verše věrné i proradné (Versoj fidelaj kaj perfidaj, 1909, poemoj)
- Nedobytá vítězství (Negajnitaj venkoj, 1910, rakontoj)
- Chlapci (Knaboj, 1914)
- Myšky (Musetoj, 1916)
- Kruté mládí (Kruela junaĝo, 1917)
- Člověk (Homo, 1919-1920)
- Tiché dívky (Silentaj knabinoj, 1922)
- Rouhači a oblouzení (Blasfemantoj kaj trompitoj, 1923)
- Úder (Frapo, 1926)
- Podzemní plameny (Subteraj flamoj, 1929)
- Tragická duha (Tragedia ĉielarko, 1933)
- Don Pablo, Don Pedro a Věra Lukášová (Don Pablo, Don Pedro kaj Věra Lukášová, 1936)
En Esperanto aperis
redakti- Teorioj (tr. Tomáš Pumpr, Ĉeĥoslovaka antologio 1935)