Bergama
Bergama estas urbo en okcidenta parto de Turkio, en la provinco de Izmir, 80 km norde de urbo Izmir, kun ĉirkaŭ 60mil loĝantoj. Ĝi situas apud la praa ruinurbo Pergamo.
Bergama | |||||
---|---|---|---|---|---|
distrikto de Turkio urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 35700 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 105 754 (2022) [ ] | ||||
Loĝdenso | 68 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 7′ N, 27° 11′ O (mapo)39.119154427.1777296Koordinatoj: 39° 7′ N, 27° 11′ O (mapo) [ ] | ||||
Alto | 68 m [ ] | ||||
Areo | 1544 km² ( 154 400 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 03:00 [ ] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bergama [ ] | |||||
La nuna urbo estis konstruita sur la ruinoj de la romepoka komunumo. La akropolo de la praa greka urbo troviĝas nordokcidente de rivero Bergama, aliflanke de rivero, sur kruta monteto. Oni povas trovi en la okcidentaj randurboj grekajn ruinojn.
En la arkeologia muzeo estas ekspoziciitaj la elfositaj trovitaĵoj, ekde la nova ŝtonepoko ĝis la bizanca tempo. La urbo havas koton- kaj ledoindustrion, oni kulturas en la ĉirkaŭo kotonon, tabakon kaj vinberon.