Beaune
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Beaune (stacidomo). |
Beaune [bon], esperante Bono aŭ Baŭno[mankas fonto], estas mezgranda franca komunumo situanta en la departemento Orbordo kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj havas proksimume 23 000 loĝantojn.
Beaune | |||||
komunumo | |||||
|
|||||
komunumo en Francio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Oficiala nomo: Beaune | |||||
Moto: Orbis et urbis honor antaŭe: Causa nostra lætitiæ antaŭe: Auspice Bellona Bibracta antiqua vigebat | |||||
Regno | Francio | ||||
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | ||||
Departemento | Côte-d'Or subprefektejo | ||||
Arondismento | Beaune ties ĉefurbo | ||||
Kantono | Beaune ties ĉefurbo | ||||
Komunumaro | Beaune-Côte-et-Sud | ||||
Historia regiono | duklando Burgonjo | ||||
Konata loko | Hospicoj de Bono | ||||
Riveroj | Bouzaise, Aigue, Genet, Foulot, Rhoin, Flun | ||||
Situo | Beaune | ||||
- koordinatoj | 47° 01′ 30″ N 04° 50′ 23″ O / 47.02500 °N, 4.83972 °O (mapo) | ||||
Plej alta punkto | |||||
- alteco | 407 m s. m. | ||||
Plej malalta punkto | |||||
- alteco | 193 m s. m. | ||||
Areo | 31,30 km² (3 130 ha) | ||||
Loĝantaro | 20 032 (2021) | ||||
Denseco | 640 loĝ./km² | ||||
Urbaj rajtoj | 1203 | ||||
Urbestro | Alain Suguenot | ||||
Horzono | MET (UTC 1) | ||||
- somera tempo | MET (UTC 2) | ||||
Poŝtkodo | 21200 | ||||
INSEE | 21054 | ||||
Limoj de la komunumo
| |||||
Vikimedia Komunejo: Beaune | |||||
Retpaĝo: www | |||||
Laŭloka nomo : Beaunois | |||||
La loĝantojn de Beaune oni kutime nomigas Beaunois [bonŭa]. La urbo estas famkonata pro sia hospico, eksa malsanulejo kiu fariĝis muzeo.
Geografio
redaktiLa urbo troviĝas sur deklivo de la Pariza Baseno. Tra la urbo fluas la rivero Bouzaise, kies akvofonto situas en Beaune mem. Du aliaj riveretoj fontis en Beaune: Aigue kaj Genet.
Klimato
redaktiLa averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 745 mm. La averaĝa ĉiujara sunumado estas 2000 horoj. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 11,5 °C.
Ekonomio
redaktiPlej multaj enspezoj venas de la vino kaj la malsanulejo. Decembron 2007, 1 412 entreprenoj pagis 17 940 salajrojn.
Vino
redaktiBeaune estas la aŭtenta ĉefurbo de la burgonjaj vinoj. Ĝi situas meze de Côte-d'Or, kaj estas ĉirkaŭata de pluraj vilaĝoj kies nomoj famiĝas ĉe la vinamatoroj: Pommard, Meursault, Pernand-Vergelesses, Puligny-Montrachet, Savigny-lès-Beaune ...
La surfacampleksoj ĉe Beaune pri produktado estas:
- ruĝaj: 413 ha : Beaune premier cru 313 ha, Beaune village 81 ha, Côte de Beaune 19 ha
- blankaj: 41 ha : Beaune premier cru 22 ha, Beaune village 13 ha, Côte de Beaune 6 ha
biodinamikaj metodoj estas kelkfoje uzataj.[1] [2] [3]
Mustardo
redaktiUnu mustardejo fabrikas diĵonan mustardon kaj burgonjan mustardon. Diĵona mustardo estas nur recepto (ĝi ne estas fabrikata en Dijon). Burgonja mustardo estas fabrikata kun burgonja Brassica juncea kaj burgonja blanka vino.
Biero
redaktiUnu bierfarejo fabrikas bieron nomatan Belenium. Iam bierfarejo fabrikas bieron nomitan La Suprême de Beaune[4].
Demografio
redaktiHistorio
redaktiAntaŭ 1203
redaktiHomoj de neolitiko ĝis Halŝtata ferepoko loĝis ĉefe en la altoj kaj apud fontoj (Bouzaize, Aigue). De neolitiko estis silikoj de Le Grand-Pressigny. Nur dum la Latena Ferepoko, aperis logejoj kaj vojoj en la ebenaĵo apud la fontoj dediĉitaj al Belenos, la gaŭla dio de akvo. La nomo Beaune devenas de Belenos. La urbo prosperis dum la romia periodo ĝis ĉirkaŭ 259 kaj la invadoj. Tiam ĉirkaŭ 275, la urbaj muroj konstruiĝis en mallonga areo. Ĉirkaŭ 475 burgundoj, germana popolo (la nomo devenas de Bornholm) okupis pace la urbon. 534, frankoj venkis la burgundojn. En la jaro 731 arabaj militistoj ruinigis ĉirkaŭe la urbon. En la jaro 994 kaj la jaro 1089, la lando suferis teruran epidemion kaŭzitan de Claviceps purpurea. En 1099 teksto de Urbano la 2-a citis preĝejojn Saint-Martin kaj Saint-Pierre. En la jaro 1171 herezuloj nomitaj Cottereaux estis evikciitaj de la urbo. En la jaro 1203, la duko Odo la 3-a donis al la urbo la rajton de komunumo.
1203-1477
redaktiLa komunumo konstruis remparojn. La tertremo de Bazelo en 1356 okazigis detruojn. La urbo brulegis en 1401. Produktado da vino kaj da drapo rezultigis du riĉecojn. En 1443, Nicolas Rolin starigis la hospitalon. Kiam Karlo la Brava la duko de Burgonjo mortis ĉe Nancio la 5-an de januaro 1477, la urbo iĝis francia.
1477-1789
redaktiEn 1478, la urbo defendis la rajtecon de Maria, la filino de la duko. Sieĝo de la urbo per Ludoviko la 11-a armeo daŭradis pli ol kvin semajnojn. Poste Ludoviko la 11-a konstruigis kastelon por pririgardi la urbon. 1562-1596 Beaune suferis pro la religiaj militoj. En 1656, Kristina de Svedio vizitis la urbon. En 1658, Anna de Aŭstrio vizitis la urbon kun sia filo Ludoviko la 14-a. En 1754 la rabisto Louis Mandrin kaptis la urbon kaj ĝia urbestro Pierre Gilet[6].
1789 ĝis hodiaŭ
redaktiEn 1793, estis detruita la timpano de la preĝejo Notre Dame. La preĝejo de la Madeleine estis detruita en 1798, la preĝejo Saint Martin estis detruita en 1800, la preĝejo Saint Pierre estis detruita de 1803 ĝis 1805. En 1888 la prezidento Sadi Carnot oficiale vizitis la urbon. En 1893 Camille Fondet ekkonstruis siajn vilaojn. En 1918 usona universitato estas konstruita por la militistoj. La 17-an de junio 1940, post duhora batalo kaj 70 francaj mortintoj, la germania armeo okupaciis Beaune. Ĝi forlasis la urbon la 8-an de septembro 1944. En 1952 la fervojo estis elektrizita. En 1970 la prezidento Georges Pompidou inaŭguris la novan aŭtovojon A6 kaj samtempe li inaŭguris la konstruitan novan malsanulejon. En 1971 la hospico establis la novan malsanulejon. En 1975 nova fervoja stacidomo estis konstruita.
Administrado
redaktiListo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
1932 | 1965 | Roger Duchet | bestkuracisto
| |
1965 | 1968 | Lucien Perriaux | profesororo
| |
1968 | 1995 | Henri Moine | bestkuracisto
| |
1995 | --- | Alain Suguenot | UMP | advokato
|
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Religia vivo
redaktiTie estas sanktejo de Jesuĉjo (Jesu-Infaneto) ekde 1639.
Kvar pastroj kaj tri diakonoj (en 2015) zorgas pri la paroĥo. La paroĥo enhavas 18 komunumojn (32 671 loĝantojn en 2009): Beaune, Corcelles-les-Arts, Merceuil, Tailly, Bligny, Montagny, Levernois, Sainte-Marie-la-Blanche, Combertault, Meursanges, Chevigny-en-Valière, Corgengoux, Corberon, Villy-le-Moutier, Marigny-lès-Reullée, Ruffey, Vignoles kaj Chorey.
Tie estas moskeo ekde 2011.
Vidindaĵoj
redakti- Baziliko Dipatrino
- Preĝejo Sankta Nikolao
- Hospico kaj ĝia mirinda pentraĵo de la Fina Juĝo
- Sonorilejo (Beffroi)
- Vilaoj Fondey
- Muzeo Salvador Dalí
- Belarta muzeo de Beaune
Lokaj famuloj
redakti- Jacques de Molay 1243-1314 grandmajstro de la templanoj.
- Nicolas Rolin 1376-1462, fondinto de la hospicoj
- Guigone de Salins 1403-1470, fondinto de la hospicoj
- Marguerite du Saint-Sacrement[fr] (1619-1648) [7], monaĥino
- Gaspard Monge 1746-1818, matematikisto kaj politikisto
- Victor Masson (éditeur)[fr] 1807-1879, libristo kaj scienca eldonisto
- Xavier Forneret 1809-1884, dramisto, poeto kaj ĵurnalisto
- Félix Ziem 1821-1911, pentristo
- Hippolyte Michaud 1823-1886, pentristo
- Marie Favart 1833-1908, aktorino
- Camille Fondey 1844-1927, urbisto
- Étienne-Jules Marey 1830-1904, kuracisto kaj fiziologo
- E. Bord 1858-1919, profesoro kaj esperantisto
- Adolphe Retté 1863-1930, verkisto
- Édouard Joly[fr] 1898-1982, aviadfaristo
- Jean-Pierre Ponnelle[fr] 1932-1988, teatristo
- Bruno Latour[fr] 1947 Sociologo kaj filozofo
- Alwyn Hamilton verkistino de Rebel of the Sands[en] eldonita en 2016, junaĝe vivis en Beaune
Okazoj
redakti- Vinoaŭcio de hospico
- Polica filmfestivalo
- Baroka muziko-festivalo
- Boogie-woogie-festivalo
Esperanta vivo
redaktiAntaŭ Zamenhof, Moïse Lyoen kreis tie internacian lingvon.
Dum la komenco de la dudeka jarcento en Beaune estis multaj esperantistoj. La Esperanta grupo datiĝis de la 23-an de januaron de 1903. Ĝi havis 140 anojn en majo 1907 kaj 220 anojn en majo 1908,[8]. Pli poste ĝi havis 306 anojn[9]. En 1912 la nombro da anoj preterpasis 400[10]. La rektoro Émile Boirac estis honora membro. La 2-an de majo 1909 okazis en Beaune la dua kongreso de la federacio de la esperantistaj grupoj burgonaj. En la kongreso partoprenis la administrantoj de la UEA, Théophile Rousseau kaj Hector Hodler. Oni trovis en Beaune esperantajn poŝtkartojn (eldonitaj de la vidvino Caucal), turistajn dokumentojn kaj menuojn en restoracioj. Ernest Bord, profesoro de la liceo en Beaune instruis Esperanton ĉe unuagrada knabina lernejo kaj kolegio. Oni instruis ankaŭ esperanton en la vinberkultura lernejo kaj en la liberaj knaba kaj knabina lernejoj. La komunumo eldonis du tekstojn por subteni la instruadon de Esperanto, unue la 20-an de junio 1934 por postuli devigan Esperanton en lernejoj kaj poste la 22-an de novembro 1957 por postuli laŭvolan Esperanton en abiturienteco[11].
La arkivo de la forminta klubo estas hodiaŭ konservita en la Nacia Esperanto-Muzeo de Gray.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 18 voĉojn (0,36 %) en 2004, 19 voĉojn (0,38 %) en 2009 kaj 30 voĉojn (0,55 %) en 2014.
- Dominique Jacquin, administranto de Vikipedio en la nomo Pino, naskiĝis la 9an de julio 1958 en Nancio, vivis kaj forpasis la 19-an de januaro 2017 en Beaune. Li estas entombigita en Limey-Remenauville (Loreno) apud la familia bieno.
Partneraj urboj
redaktiNotoj kaj referencoj
redakti- ↑ biodinamika vinberisto. Arkivita el la originalo je 2010-09-22. Alirita 2010-03-02 .
- ↑ biodinamika vinberisto. Arkivita el la originalo je 2010-02-24. Alirita 2010-03-02 .
- ↑ biodinamika vinberisto
- ↑ (fr) Jean Salat kaj Marc Sorlot, Les riches heures des Fils de France de 1854 à nos jours, (ISBN 979-10-95116-00-4), p. 75
- ↑ base Cassini
- ↑ Mandrin
- ↑ Marguerite du Saint-Sacrement
- ↑ (1908) “Notre groupe en 1907”, Jara revueto de la esperanta grupo de Beaune (2).
- ↑ Paul Guillot. (2009) Beaune des rues et des hommes.
- ↑ (1912) “Nouvelles des groupes”, Burgonja stelo (6).
- ↑ Municipaj interkonsiliĝoj en la arĥivo de la urbodomo
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- TTT-ejo de la paroko
- TTT-ejo de la turisma oficejo
- TTT-ejo de la bona centro pri historiaj studoj[rompita ligilo]
- Bildoj de la hospico
- Festoj de la vendo da vinoj Arkivigite je 2011-11-02 per la retarkivo Wayback Machine