Bastila Elefanto
Bastila Elefanto (france: Éléphant de la Bastille) estis vidindaĵo simbola en Parizo ekzistinte inter 1813 kaj 1846.
Historio
redaktiNapoleono Bonaparte intencis starigi sian triumfan arkon sur la grundo de la malkonstruita Bastilo antaŭ ol oni aliplanis la tuton elektante Placon Charles-de-Gaulle kiel lokon triumfarkan. Fundamenta ŝtono jam estis metita en la 2.12.1808 fare Emmanuel Crétet, ministro de la interno. Jam en la 21.12. la imperiestro letere esprimis siajn ideojn pri la aspekto de kolosa elefanto kiu staru centre de akvejo. Per dekreto de la 9.2.1810 estis ordonita giso de monumenta puto en formo de bronza elefanto kaj oni mendis planojn ĉe la arĥitekto Jean-Antoine Alavoin. Venu la metalo el batalprenitaj kanonoj de hispanaj ribeluloj. Akvo ŝprucu el la trunko kaj supre estu turforma selo kiel belvedero. Projekto simila jam estis estinta en la 1758-a jaro sub la regado de reĝo Ludoviko la 15-a.
Tamen la en 1811 planita senvualigo ne eblis. La skulptisto Pierre-Charles Bridan devis unue krei modelon el ligno kaj gipso starigota ĉe la placorando. Ĝi iĝis reala elefanto ekde 1814. Post la abdiko de Napoleono la ministro pri interno ordonis en la 4.7.1815 la ĉeson de la monumentlaboradoj ĉar ekzistis aliaj planoj por Bastila Placo - kiu tiam alinomiĝis Placo Saint-Antoine: ekz. statuoj de Eŭropo aŭ de Ludoviko la 18-a aŭ de malsimila elefanto. Daŭris la staro de la gipsa besto-maketo ĉe la orienta flanke, kie nun troviĝas Operejo Bastille. Ĝin citis diversaj turismaj gvidlibroj, Franz Grillparzer en siaj vojaĝtaglibroj, Honoré de Balzac kaj Heinrich Heine dufoje. Heine ĉe Essays II. Über Frankreich (Dua parto: Lutetia, sekcio L; 29.7.1842) detale raportis pri la ratoplago ene kaj ĉirkaŭ la skulptaĵo.[1] Finfine estis starigita kolono de Julio. La ankorau ekzistanta marĝena elefanto ne estis tiel ŝatata fare de la apudloĝantoj pro ke ĝi allogis trampojn.
Ĝi malaperis post detruordono de la pariza prefekto en la 19.6.1846. Victor Hugo porĉiamigis ĉi emblemon literature kiam li deklaris lin loĝejo de la heroeca kaj vagabunda knabo Gavroche kaj igis lin scenejon ene de la romano Les Misérables (kvara parto, sesa libro).
Literaturo
redakti- Yvan Christ: Paris des Utopies, Paris 1970
- Achim Hölter: "Un monument manqué“ – Der Elefant auf der Place de la Bastille". Ĉe: Heine-Jahrbuch 2000, S. 135–164.
- Hans-Jürgen Lüsebrink, Rolf Reichardt: Die Bastille. Zur Symbolgeschichte von Herrschaft und Freiheit. Fischer Taschenbuch Verlag, Frankfurt am Main 1990.
- Barbara von Orelli-Messerli: "Der Elefant auf der Place de la Bastille: Eine Architektur?" Ĉe: Barbara von Orelli-Messerli: Ein Dialog der Künste. Neuinterpretation von Architektur und die Beschreibung in der Literatur der Frühen Neuzeit bis zur Gegenwart. Michael Imhof Verlag. Petersberg 2020, p. 73–97
- Matthieu Beauhaire, Mathilde Béjanin, Hubert Naudeix, L'Éléphant de Napoléon, Honoré Clair, Paris 2014
Eksteraj ligiloj
redakti- Wolf Jöckel: "Der Elefant der Bastille", ĉe: paris-blog.org
- "Eléphant de la Bastille" - ĉe: france-pittoresque.com
- Lucie Niccoli: "L'Éléphant de la Bastille. L'histoire par l'image" - ĉe: histoire-image.org
Notoj
redakti- ↑ Seitdem ward man andern Sinnes, und man errichtete zur Verherrlichung jenes glorreichen Ereignisses die große Juliussäule. Aber die Forträumung des Elefanten erregte große Besorgnisse. Es ging nämlich unter dem Volk das unheimliche Gerücht von einer ungeheuren Anzahl Ratten, die sich im Innern des Elefanten eingenistet hätten, und es sei zu befürchten, daß, wenn man die große Gipsbestie niederreiße, eine Legion von kleinen, aber sehr gefährlichen Scheusalen zum Vorschein käme.