Bad Pyrmont
komunumo en Malsupra Saksio, Germanio
Bad Pyrmont estas kurac- kaj banurbo en la distrikto Hameln-Pyrmont de la germana federacia lando Malsupra Saksio kun ĉirkaŭ 21.000 loĝantoj. Ĝi troviĝas ĉirkaŭ 20 km sudokcidente de Hameln kaj ĉirkaŭ 70 km sudokcidente de Hanovro.
Bad Pyrmont | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
memstara komunumo de Malsupra Saksio urba komunumo de Germanio banloko vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 31812 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 19 596 (2023) [ ] | ||||
Loĝdenso | 316 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 59′ N, 9° 16′ O (mapo)51.9866666666679.2636111111111Koordinatoj: 51° 59′ N, 9° 16′ O (mapo) [ ] | ||||
Alto | 111 m [ ] | ||||
Areo | 61,99 km² (6 199 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bad Pyrmont [ ] | |||||
La urbo estas konata pro siaj multaj kurac- kaj mineralakvaj fontoj. Vidindaĵoj estas i.a. la akvokastelo de la princoj de Waldeck (rekonstruita en la komenco de la 18-a jarcento) kaj la granda kurac-urba parko (Kurpark) kun centoj da palmoj.
Urbopartoj
redaktiBad Pyrmont konsistas el la sekvantaj urbopartoj:
- Pyrmont
- Oesdorf
- Holzhausen
- Neersen
- Baarsen
- Eichenborn
- Großenberg
- Kleinenberg
- Hagen
- Löwensen
- Thal