Béla la 3-a (Hungario)

Belo la 3-a (n. 1148-49 — mortis 1196) estis reĝo de Hungario (1172–96), dum kies regado la Hungara Reĝlando iĝis gvidanta potenco de Mez-Eŭropo.

Béla la 3-a
Persona informo
III. Béla
Naskiĝo 1-an de januaro 1148 (1148-01-01)
en Hungara reĝlando
Morto 23-an de aprilo 1196 (1196-04-23) (48-jaraĝa)
en Hungara reĝlando
Tombo Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Géza la 2-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Euphrosyne of Kyiv (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Elizabeth of Hungary, Duchess of Bohemia (en) Traduki, Helena of Hungary (en) Traduki, Géza, royal prince of Hungary (en) Traduki kaj Stefano la 3-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Agnes of Antioch (en) Traduki (1168 (Gregoria)–)
Margareto de Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Emeriko
 ( Agnes of Antioch (en) Traduki)
Andreo la 2-a
 ( Agnes of Antioch (en) Traduki)
Margaret of Hungary (en) Traduki
 ( Agnes of Antioch (en) Traduki)
Constance of Hungary (en) Traduki
 ( Agnes of Antioch (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Belo la 3-a fondas la abatejon en Szentgotthárd

Lia patro estis Géza la 2-a hungara reĝo, patrino estis Eŭfrozina, princino de Kievo. Ĉar la unua filo Stefano la 3-a estas la tronposteulo, Belo havis la rolon, taskon konstrui bonajn rilatojn al Bizanco.

Belo plenkreskis en la bizanca kortego, kie li alprenis la nomon Aleksios kaj oni fianĉigis lin kun Maria, filino de la bizanca imperiestro. Li ankaŭ ricevis novkreitan titolon - pro li -, tiel li iĝis la dua persono post la imperiestro, la despotes. Oni deklaris lin solene en 1165 tronposteulo de la Bizanca Imperio. Sed naskiĝis filo de Manuelo la 1-a, tiel oni deprenis la titolon de Belo kaj malfianĉigis lin. Kompense li edzinigis duonfratinon de Manuelo la 1-a, Châtillon Agnes.

Lian surtroniĝon en 1172 helpis per armeo Komnenos Manuel la 1-a, bizanca imperiestro. Belo nomumis sia posteulo sian junaĝan filon Emerikon tiel fortigis la dinastian heredadon. Lia estis la plej pompa kortego en la tiama Eŭropo. Belo — spite al la bizanca eduko — prenis la romkatolikan kredon kaj petis helpon de Romo, elkonstruis striktajn rilatojn al Francio.

Post morto de sia unua edzino, Châtillon Anna, li edzinigis je Margareta de Francio (1158-1197) (france: Marguerite de Francio (1158-1197)) (hungare : Capet Margita, 1186), fratinon de franca reĝo Filipo Aŭgusto. Dum sia regado multaj nobeloj studis en Parizo, el kiuj iĝis diplomatoj, sed al la stidantoj apartenis la mistera kronikisto Anonymus. Belo invitis cistercitajn kaj premontreajn monaĥojn al Hungario, kiuj enkondukis modernajn metodojn de la agrikulturo.

La rekonkero de Dalmacio — post morto de Manuelo — alportis nur partajn sukcesojn, sed por tio li militis dufoje kun Venecio (1181–88 kaj 1190–91). Aliflanke helpis li la serbojn por akiri la sendependecon el sub la grekoj kaj establi nacian reĝlandon. Li provis akiri Galicion por sia pli juna filo Andreo (1188, sed forlasis ĝin baldaŭ) kaj apogis la bizancan imperiestron Isaak Angelos la 2-an kontraŭ la bulgaroj.

Dum vizito de Frideriko, Belo akceptis lin kun tioma pompo, ke filo de Frideriko memorigis tion en fresko de palaco de Palermo.

Li iniciatis la sanktigon de la hungara reĝo Ladislao la 1-a (1192). Li starigis konstantan reĝan kancelieron.

Li heredis la tronon al sia plej aĝa filo, Emeriko. En lia testamento ordonis al filo Andreo gvidi krucmiliton. Oni entombigis lin en baziliko de Székesfehérvár, la tombejon oni trovis nur en 1848. Lia tombo estas la sola, kiun oni elfosis, analizis dokumentite.

Antaŭe:Reĝo de Hungario kaj KroatioPoste:
Stefano la 3-a11721196Emeriko