Béla Brindza

hungara matematikisto, universitata instruisto

Béla Brindza, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Brindza Béla, estis hungara matematikisto, altlerneja instruisto.

Béla Brindza
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1958 (1958-09-18)
en Csongrád
Morto novembro de 2003
en  Hungario Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Debrecen Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Béla Brindza[1][2] naskiĝis la  18-an de septembro 1958(nun 1958-09-18) en Csongrád (urbo), li mortis en novembro de 2003 en Debrecen.

Biografio

redakti

Béla Brindza maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li havis aŭtomatan studentiĝon al Scienca Universitato Attila József pro sukcesa matematika konkurso. Post jaro studis plu en Scienca Universitato Lajos Kossuth, kie li akiris diplomon en 1983. En la sekva jaro li doktoriĝis, en 1995 li akiris ankaŭ tradukistan diplomon. Inter 1983–1986 li estis aspiranto ĉe Kálmán Győry kaj inter 1984–1987 li estis asistanto en Universitato Lajos Kossuth, poste docento (1990–2000), pli poste profesoro. Interrompe li esploris en Universitato de Lejdeno (1985), li instruis en Universitato Macquarie (1987–1990) kaj en:Kuwait University. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1986, li doktoriĝis en 1999 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li precipe okupiĝis pri la nombroteorio. Lia edzino naskis filinon. Li ricevis 3 premiojn inter 1983-1992.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Vizsgálatok az algebrai kódelméletben és a számelméletben. (disertaĵo, 1984)
  • Zeros of Polynomials and Exponential Diophantine Equations. (1987)
  • On a Speciel Superelliptic Equation. (1991)
  • On Large Values of Binary Forms. (1996)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti