Austin Richardson
Abato Austin RICHARDSON [riĉardsn], anglo, abato, prof. de la angla lingvo en Instituto St. Louis, Bruselo. Naskiĝis en la 21-a de oktobro 1843 en Ahmedmigur apud Mumbajo, ĉiam en Angla Hindio, de anglikanaj gepatroj Augustin Richardson kaj Catherine Jeanne Boye Cocheteŭ. Pro la dolorega morto de sia juna edzo, kiu estis armekuracisto, lia patrino baldaŭ poste reiris al Anglio. Austin fariĝis, 21-jaraĝe, katoliko en 1864 kaj pastriĝis en 1873. Kelkajn monatojn antaŭ sia pastriĝo li fariĝis instruisto de la Bazaj Lernjaroj ĉe la Instituto Saint-Louis. Dum la instruo-periodo en Saint Louis, li multe aktivis por la unuiĝo de la Eklezioj, precipe por la reveno de anglikanoj al la katolika Eklezio; li batalis por pacismo kaj flamiĝis je la fino de sia vivo por la celoj de Esperanto. Li esperantistiĝis oktobre de 1906 (63-jaraĝe). Li predikis ĉe la UK 1907 en Cambridge. Multfoje li defendis Esperanton kontraŭ Idistaj atakoj. Por li Ido estas lingvo malagrabla malvira, bastarda kaj plena da difektoj gravaj[1].
Austin RICHARDSON | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-a de oktobro 1843 en Ahmedmigur apud Mumbajo |
Morto | la 20-an de aŭgusto 1913 en Bossey (Haute-Savoie) |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1906–) |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1906 |
Vojaĝante al la UK 1913 en Bern kaj al la 4-a Kongreso de IKUE en Romo, li pasigis kelkajn tagojn ĉe s-ino Maria Milsom (al kies konvertiĝo li influis per Esperanto), en Bossey, Francio, por prepari la farotaĵojn de la du kongresoj. Sed la morto trafis lin tie en la 19-a de aŭgusto 1913 pro subita sufokatako en Bossey (Haute-Savoie). Diservon, okazintan por li, en la 26-a de aŭgusto 1913 dum la UK en Bern, partoprenis ankaŭ Zamenhof. Austin Richardson estis animo de la katolika Esperanto-movado, prezidanto de IKUE kaj de Belga Katolika Ligo Esperantista, direktoro de „Espero Katolika“, vic-prezidanto de Belga Ligo Esperantista.
Eksteraj ligiloj
redakti- Detala biografio de Austin François Richardson Taylor Arkivigite je 2017-12-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Jean Amouroux: "Pastro A. Richardson - Apostolo de Katolikismo kaj de Esperanto" - krome kun biografio de Marie Milsom kaj fotoj de ambaŭ
Referencoj
redakti- ↑ La belga sonorilo - Numero 092, Septembro (1908)
- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto.
- Kromfolio de "Juna Esperantisto", n-ro 8-9, 1913, p. 29 (informo pri mortotago)