Auguste Charlois
Auguste Honoré Charlois (naskiĝis la 26-an de novembro 1864 en La Cadière-d'Azur, mortis la 26-an de marto 1910 en Nico) estis franca astronomo Li estas ĉefe konata por la malkovro de 99 asteroidoj, kiam li laboris en la Observatorio de Nico.
Auguste Honoré Charlois | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Auguste Honoré Charlois |
Dato de naskiĝo | 26-a de novembro 1864 |
Naskiĝloko | La Cadière-d'Azur |
Dato de morto | 26-a de marto 1910 |
Mortoloko | Nico |
Aĝo je morto | 45 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Francio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | franca lingvo [ ] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Prix Jules Janssen [ ] |
Portalo pri Homoj | |
Lia unua eltrovo estas la asteroido 267 Tirza en 1887, li ankaŭ malkovris 433 Eros, la saman nokton kiam Gustav Witt, sed Gustav Witt publikigis sian malkovron pli rapide.
Li komencis sian karieron dum la tempo de la vidaj malkovroj, sed en 1891, Max Wolf ekuzis la astrofotografion, kio permesis al Wolf kaj al Charlois malkovris multe pli da asteroidojn ol per vida eltrovo.
Auguste Charlois estis murdita[1] far de lia eks-bofrato (frato de lia unua virino), kiu incitiĝis kontraŭ li pro lia re-edziĝo. La murdinto estis kondamnita al perpetua punlaboro en Nov-Kaledonio.
La asteroido 1510 Charlois[2] estis tiel nomata en honoro al Auguste Charlois.