Attila Árpa
Attila Árpa, laŭ hungarlingve kutima nomordo Árpa Attila estas hungara prezentisto, aktoro, scenaristo, produktoro. Lia nomvarianto estis ekster Hungario Attila C. Arpa.
Attila Árpa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1971 (53-jaraĝa) en Munkeno |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro scenaristo filmproduktoro filmreĝisoro |
Attila Árpa[1] naskiĝis la 17-an de novembro 1971 en Munkeno (Okcidenta Germanio).
Biografio
redaktiAttila Árpa maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, sed jam en 1979 li ricevis filman roleton. Li studis en Universitato de Kalifornio kaj Altlernejo pri Teatro kaj Filmo de Budapeŝto. Ekde 1995 li ricevis rolojn en diversaj landoj, ankaŭ en Hungario. Li ricevis gravan postenon en 1999 en signifa hungara privata televizio, en 2004 li eklaboris en la rivala televizio. En tiuj periodoj li ne finis la partoprenojn en filmoj, pli malofte en teatroj. Li edziĝis en 2005, eksedziĝis en 2016.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Cabiria éjszakái (2010, Teatro Karinthy)
- Sándor Hunyady: Lovagias ügy (2012, Teatro Karinthy)
- Stephen King: Tortúra (2017, Teatro Karinthy)
Liaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Notsignale (televizia serio, 1977)
- Nosferatu: Phantom der Nacht (1979)
- Hatschipuh (1987)
- Wildbach (televizia serio, 1997)
- Sonĝoaŭto (nova versio, 2000)
- Liebe in anderen Umstanden (2009)
- Válaszcsapás (televizia serio, 2011-2017)
- Argo 2. (2015, ankaŭ reĝisoro kaj scenaristo)
- Apatigris (televizia serio, 2021) - Artúr Gombos
Liaj produktoraĵoj (elekto)
redakti- Necropolis (1997, ankaŭ aktoro)
- Heti Hetes (1999-2004)
- Argo (2004, ankaŭ reĝisoro)
- Argo 2. (2015, ankaŭ reĝisoro kaj aktoro)
Elektitaj prezentistaj laboroj
redakti- Mokka (2007-2009)
- Szerencsekerék (2011-2012)
Elektitaj scenarlibroj
redakti- Pasik! (2000)
- Meldrum House (mallonga filmo, 2012)
Elektitaj libroj
redakti- Ha én ezt a klubról egyszer elmesélem (2003)
- Valótlan Világtalan avagy Halál egyenes adásban (kunaŭtoro, 2004)
- A sólyom országa (fabellibro, 2007)
- Holtomiglan (2012)