Arekipo
Arequipa aŭ Arekipo estas urbo situanta en la sudokcidento de Peruo, ĉefurbo de samnomaj provinco kaj regiono.
Arekipo | |||
---|---|---|---|
| |||
urbego setlejo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 04 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 008 290 (2017) [ ] | ||
Loĝdenso | 1 551 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 24′ S, 71° 32′ U (mapo)-16.398763888889-71.536883333333Koordinatoj: 16° 24′ S, 71° 32′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 2 335 m [ ] | ||
Areo | 650 km² (65 000 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC-05:00 [ ] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arequipa [ ] | |||
Priskribo
redaktiĜi estas la dua plej grava urbo en la lando, post la ĉefurbo Limo. Ĝi situas ĉe koordinatoj 16° 24′ S 71° 33′ U / 16.400 °S, 71.550 °U (mapo). La urbo troviĝas ĉepiede de la vulkano Misti kaj proksime estas ankaŭ la populara montovulkano Ĉaĉani.
Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 1 008 290 loĝantoj sur areo de 650 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 551 loĝantoj/km².
La zono estas loĝata jam de pli ol ok mil jaroj. La nunan urbon fondis en 1540 sendito de la konkeranto Francisco Pizarro, kaj ĝi tre baldaŭ ekkreskis.
La malnova parto de la urbo estis deklarita de UNESKO Monda Kulturheredaĵo en novembro 2000. Ĝi estas konata kiel La Blanka Urbo, pro la koloro de la domoj en tiu kvartalo. Vizitindaj estas la Katedralo kaj la Monaĥejo de Sankta Katerina.
Famaj arekipanoj
redakti- José Luis Bustamante Y Rivero, Prezidento de Peruo
- Mario Vargas Llosa, verkisto
- Hernando de Soto, ekonomikisto
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.muniarequipa.gob.pe Arkivigite je 2021-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.arequipa.org
- Fotoj de Arequipa Arkivigite je 2005-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Turismo de Arequipa Arkivigite je 2005-02-12 per la retarkivo Wayback Machine
Arequipa