Araba dezerto
La Araba dezerto (arabe ٱلصَّحْرَاء ٱلْعَرَبِيَّة) aŭ Granda Araba dezerto estas vasta dezertaro; kiu okupas preskaŭ la tutan Araban duoninsulon kun areo de 2.330.000 km². Ĝi etendiĝas de Jemeno al Persa golfo kaj de Omano al Jordanio kaj Irako, kie ĝi transiras en la Sirian dezerton, en nordoriento ĝi etendiĝas ĝis Zagros-Montaro en Irano.
Araba dezerto | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
dezerto [ ] | ||||
Koordinatoj | 18° 16′ 2″ N, 42° 22′ 5″ O (mapo)18.26722222222242.368055555556Koordinatoj: 18° 16′ 2″ N, 42° 22′ 5″ O (mapo) [ ] | |||
Plej alta punkto | Jabal an Nabi Shu'ayb [ ] | |||
- alteco | 12 336 m [ ] | |||
Akvokolektejo | 2 330 000 km² (233 000 000 ha) [ ] | |||
Areo | 2 330 000 km² (233 000 000 ha) [ ] | |||
|
||||
Araba dezerto | ||||
Vikimedia Komunejo: Arabian Desert [ ] | ||||
Partoj de la Araba dezerto estas konataj laŭ siaj propraj nomoj:
- Rub-al-Ĥalo, "vaka kvartalo" (vakkvartala dezerto) - granda sablodezerto en la sudo (vidu la duan bildon, notu la ruĝan koloron en la satelita foto).
- Nefudo, An Nafud (Nefuda Dezerto) - sablodezerto norde de la centra altebenaĵo Naĝdo
- Daĥnao, Ad-Dahna (Dahnaa Dezerto) - sablodezerta zono, kiu ligas Nefudon al Rub-al-Ĥalo
- Tihamaho, Tihamah - sablodezerta zono laŭlonge de la marbordo al Ruĝa Maro.
Klimato
redaktiLa klimato de la Araba dezerto estas ekstreme sekega (arida) kun nur 35 mm da pluvo jare, la temperaturoj ankaŭ ekstremas: dumtage 40-50 °C, nokte foje eĉ frosto.
Resursoj
redaktiEn la Araba dezerto troviĝas en vastaj kampoj enormaj provizoj de nafto kaj tergaso, krome fosfatoj kaj sulfuro.
Faŭno
redaktiLa Araba dezerto havas malgrandan biodiversecon, ĝi estas malriĉa en biologiaj specioj. Pro ĉasado kaj detruo de habitato malaperis jam Striita hieno (Hyaena hyaena), ŝakalo (Canis aureus), dukolora mielvorulo (Mellivora capensis). Kelkaj specioj malaperintaj en la regiono estis sukcese reenkondukitaj: Arabia orikso (Oryx leucoryx), sablogazelo (Gazella leptoceros)
La ekosistemo estas endanĝerigita per tropaŝtado de bovaroj, per la ekspluatado de nafto kaj tergaso kaj per la sekvoj de la golf-milito (1990-1991): pro la detruo de naftoputoj 10 milionoj m ³ da nafto verŝiĝis en la dezerton kaj kovris areon de 49 km², kio kaŭzis vastegan malpurigon de grundo kaj grundakvo.