Arŝakidoj

dinastio kiu regis la Reĝlandon Armenio inter la jaroj 12 (aŭ 54) kaj 428

La Arŝakida dinastioArsakida dinastio (armene Արշակունիներ [Arŝakuniner]) regis en la Armena reĝlando ekde la jaro 54 ĝis 428 p.K. Malgraŭ ĝia deveno de la arsakida dinastio de Parta imperio, ĝi instaŭriĝis kiel grava aparta dinastio en la Armena imperio. La arsakidaj reĝoj regis iom neregule ĝis la jaro 62, dum la ĥaosaj jaroj kiuj faligis la Artaksidojn, kiam Tiridates la 1-a sekurigis la kontrolon de la arsakidoj en la Armena imperio. Sendependa linio de reĝoj estis establita de Vologases la 2a de Armenio aŭ Vologases la 5-a de Partio (Valarses/Vagharŝak, parte 𐭅𐭋𐭂𐭔, Valagaŝ) en 180. Du el la plej rimarkindaj okazintaĵoj sub la regado de tiu ĉi dinastio estis la kristanigo de la Armena imperio fare de Sankta Gregorio la Iluminanto en 301 kaj la kreado de la armena alfabeto fare de Mesrop Maŝtoc en 405.

Arŝakidoj
Dinastio
nakhararq • dinastio
Apero 66 vd
Fino 428 vd
Lando Reĝlando Armenio vd
Religio paganismokristanismo vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Tiridato la 1-a vd
Branĉo de Arsakidoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Reĝlando Armenio dum regado de la arsakidoj, ĉ. la jaro 150 p.K

Vidu ankaŭ

redakti