Apostolo Bartolomeo
La apostolo Bartolomeo vivis komence de la 1-a jarcento, supozeble en la loĝloko Kana en Galileo.
Sankta | |||||
Bartolomeo | |||||
---|---|---|---|---|---|
La apostolo Bartolomeo (el la fama fresko de la artisto Mikelanĝelo en la Sikstina Kapelo en Vatikan-Urbo, Romo)
| |||||
Persona informo | |||||
בר תולמי | |||||
Naskiĝo | en Kana | ||||
Morto | 1-a jarcento en Albanopolis | ||||
Mortis pro | Mortpuno vd | ||||
Mortis per | Senhaŭtigo kaj senkapigo vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | presbitero vd | ||||
| |||||
Apostolo, sanktulo | |||||
Festotago | 24-a de aŭgusto, 11-a de junio | ||||
Atributoj | tranĉilo, propra haŭto | ||||
Patroneco | urboj Altenburg, Frankfurto ĉe Majno, Pilzeno, Maastricht; profesioj ministo, gipsisto, kamparano, vinkultivisto, bestogardisto, ledisto, tanisto, selisto, ŝuisto, tajloro, bakisto, buĉisto, librobindisto | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Bibliaj fontoj
redaktiLaŭ kristana kompreno, Bartolomeo estis unu el la disĉiploj de Jesuo (vidu Evangelio laŭ Marko 3, 14 - 19) kaj unu el la dek-du apostoloj, kiuj nomiĝas en la Evangelioj laŭ Luko, Marko kaj Mateo. Lia plena nomo supozeble estis Natanael Bar-Tolmai, kaj plejverŝajne li estis juda klerulo.
Legendo
redaktiLaŭ la kristana tradicio, Bartolomeo predikis pri kristanismo en Hindio, Mezopotamio kaj precipe en Armenio, kie li estis mortigita kiel kristana martiro. Laŭdire Astyages, frato de la armena reganto Polymios donis la ordonon, senhaŭtigi la vivantan kristanon kaj poste najle fiksi lin je ligna kruco. Pli posta legendo informis, ke la ĉerko kun lia kadavro flosis en la Mediteranea Maro kaj albordiĝis en la itala insulo Lipari apud Sicilio. Sur tiu insulo li enteriĝis. Super lia supozebla tombo konstruiĝis kristana preĝejo, kiun dum la jaro 831 detruis la Saracenoj.
Eklezia historio
redaktiLa germana imperiestro Otto la 2-a la ostojn dum la jaro 983 transportigis al Romo, kie ili konserviĝas en la preĝejo San Bartolomeo. La kranio dum la 13-a jarcento transportiĝis al Frankfurto ĉe Majno en la Imperiestra Katedralo Sankta Bartolomeo.
La Monaĥejo de Sankta Bartolomeo de Lupiana estas monaĥejo de la hieronimanoj situanta en la urbeto de la distrikto Alcarria nome Lupiana en la provinco kastilimanĉa de Guadalajara (Hispanio). En tiu monaĥejo naskiĝis la ĝermo de la Ordeno de Sankta Hieronimo (O.S.H.). La Monaĥejo de Guadalupe estis de hieronimanoj el 1389 al 1835.
Ikonografio
redaktiLa apostolo kaj kristana sanktulo Bartolomeo plej ofte en skulptaĵoj, pentraĵoj kaj aliaj artaĵoj bildiĝas kun tranĉilo, foje li ankaŭ portas sian propran haŭton en la manoj. Tio memorigas pri lia martira morto pro senhaŭtigo.
Memortago
redakti- katolika: 24-a de aŭgusto
- protestanta: 24-a de aŭgusto
- anglikana: 24-a de aŭgusto
- ortodokse kristana: 11-a de junio
Patronecoj
redaktiBartolomeo konsideriĝas patrono
- interalie de la urboj Altenburg, Frankfurto ĉe Majno, Pilzeno kaj Maastricht,
- kaj de la profesioj ministo, gipsisto, kamparano, vinkultivisto, bestogardisto, ledisto, tanisto, selisto, ŝuisto, tajloro, bakisto, buĉisto, librobindisto, kaj krome en Florenco de la komercistoj pri oleo kaj fromaĝo.