Anaheim
Anaheim, esperante Anahejmo, estas urbo en Kantono Orange (Kalifornio) en subŝtato Kalifornio (Usono). Ĝi situas ĉirkaŭ 60 km sudoriente de Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 346 824 loĝantoj sur areo de 131 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 648 loĝantoj/km².
Anaheim | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego ĉarta urbo en Kalifornio vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 92800–92899 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 346 824 (2020) [ ] | ||||
Loĝdenso | 2 648 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 50′ N, 117° 53′ U (mapo)33.836111111111-117.88972222222Koordinatoj: 33° 50′ N, 117° 53′ U (mapo) [ ] | ||||
Alto | 157 m [ ] | ||||
Areo | 131 km² (13 100 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC-08:00 [ ] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Anaheim [ ] | |||||
Historio
redaktiAnaheim ekestis en 1870 el setlejo de germanaj enmigrintoj fondita en 1857. Granda parto de tiuj unuaj setlistoj devenis el la ĉirkaŭaĵo de Rothenburg ob der Tauber (Bavario). La nomparto "-heim" ankoraŭ hodiaŭ montras al la germana deveno de la fondintoj, "Ana-" rilatas al la proksima rivero Santa Ana.
Je la fino de 19-a jarcento bakterioj de la specio Xylella fastidiosa detruis la vitejon.
Parto de la teritorio estas la amuzparko Disneyland, kaj ankaŭ muzeo kaj kultura centro nomata "MUZEO", kiu en siaj informiloj fiere elstarigas ke la nomo venas de la internacia lingvo Esperanto.[1]
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ retejo de la muzeo kaj kultura centro "MUZEO" - la fonto de la vorto muzeo malkaŝiĝas ekzemple jen kaj ĉi tie (angle)