Alkazaro de Sevilo
La Reĝaj Alkazaroj de Sevilo, estas komplekso de palacegoj konstruitaj ekde la Alta Mezepoko ĝis niaj tagoj, en la urbo Sevilo (Hispanio), en kiu troviĝas diversepokaj stiloj laŭ la konstruado de la alkazaro kun la paso de la tempo. La konstruaĵo estas uzata kiel gastigejo de la Hispana Reĝa Familio kaj Ŝtatestroj kiuj vizitas la urbon.
Alkazaro de Sevilo | |||
---|---|---|---|
Reales Alcázares | |||
| |||
palaco (1250 (Gregoria)–1364 (Gregoria)) Alkazaro (1150 (Gregoria)–1250 (Gregoria)) Alkazaro (913 (Gregoria)–) tombo monumento hydraulic structure (en) | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Art of Moroccan Andalusian vd | ||
Areo | 9,8 m² | ||
Adreso | |||
Lando | Hispanio | ||
Situo | Sevilo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 37° 23′ 4″ N, 5° 59′ 28″ U (mapo)37.384426149067-5.9911866258535Koordinatoj: 37° 23′ 4″ N, 5° 59′ 28″ U (mapo) [ ] | ||
| |||
Parto de | Cathedral, Alcázar and Archivo de Indias in Seville (en) kaj Seville old town (en) vd | ||
Retejo | http://www.alcazarsevilla.org/ | ||
La origina fortikaĵo konstruiĝis sur antikva setlejo de la romia imperio kaj poste visigota. Ĝi prenas ĝian nunan aspekton post la konkero en 712 de Sevilo fare de la araboj; kiu ekde la jaro 720 uzis la konstruaĵon kiel rezidejo de ĝiaj gvidantoj. En la jaro 884 la fortikaĵo kontribuis eviti la invadon de la vikingoj de la urbo.
Grava kaj vizitinda parto de la Alkazaroj estas la Ĝardenoj de la Alkazaro en kiuj oni katalogis pli ol 170 speciojn en 60 000 m² de areo.