Alfred Dreyfus
Alfred DREYFUS [alˈfʁɛd dʁɛˈfys] (naskiĝis la 9-an de oktobro 1859 en Mulhaŭzo — mortis la 12-an de julio 1935 en Parizo) estis juddevena franca oficiro, pri kiu estiĝis la tiel-nomata Dreyfus-afero, kiu estis politikosocia krizo de Francujo komenciĝinta fine de la 19-a jarcento.
Alfred Dreyfus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1859 en Mulhouse, Dua Franca Imperio |
Morto | 12-an de julio 1935 (75-jaraĝa) en Parizo |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Tombejo de Montparnasse |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | École supérieure de guerre (1890–) Lycée Chaptal Franca Politeknika Lernejo Collège Sainte-Barbe (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)oj | Mathieu Dreyfus (en) kaj Jacques Dreyfus (en) |
Edz(in)o | Lucie Dreyfus (en) |
Infanoj | Pierre Dreyfus (en) , Jeanne Lévy (en) |
Parencoj | Jérôme Salomon (en) (prapranepo) Henri Jacques Dreyfus (en) (nevo) |
Okupo | |
Okupo | militisto army officer (en) |
Dreyfus-krizo
redaktiAlfred Dreyfus estis filo de juda teksaĵ-entreprenisto el Mulhouse (Elzaso). Li studis de 1882 ĝis 1889 kaj iĝis profesia oficiro de la franca armeo. En 1894 li estis akuzita – intertempe kiel kapitano – je perfido de sekretoj al la Germana Imperio. Li estis juĝita fare de soldata tribunalo je ĝismorta ekzilo sur Diabloinsulo, Franca Gujano. En Francio okazis dum la proceso antisemitaj manifestacioj. La francan respublikon skuis la Dreyfus-afero. Baldaŭ montriĝis, ke la akuzoj uzis pruvojn falsitajn. Émile Zola kaj aliaj elpaŝis por la rehabilitado de Dreyfus. Mondkonata iĝis la letero de Zola J'accuse! (france por Mi akuzas) al la franca prezidento, kiu aperis en la gazeto L’Aurore.
En 1899 la proceso estis denove redaŭrigita. Oni juĝis pri Dreyfus je 10-jara prizono pro mildignaj cirkonstancoj. La franca prezidento klinis sin antaŭ la internacia kritiko kaj post dek tagoj donis amnestion por Dreyfus. En 1906 la verdikto estis nuligita de la kasacia kortumo. Reiĝinte armeano li ricevis la kavalirecon de la Honora Legio. Alfred Dreyfus oficiris en la unua mondmilito kiel vickolonelo en la franca armeo. Malgraŭ la rehabilitado de Dreyfus, la krizo akre damaĝis la prestiĝon de la tria franca respubliko.
Internacia signifo
redaktiLa skandalo montris, ke la tiutempa antisemitismo kreskis al pli granda danĝero ol antaŭe. Tiu evoluo ne haltiĝis, sed pluiĝis ĝis almenaŭ la komenciĝo de la Dua Mondmilito, iniciatita de la antisemita naziisma reĝimo en Germanujo. Pri la rilato inter Dreyfus, la antisemitismo kaj la totalisma ŝtato skribis Hannah Arendt en sia libro La originoj de totalismo.
Filmoj
redaktiPri Dreyfus kaj pri la Dreyfus-skandalo estis verkitaj pluraj filmoj:
- Dreyfus de Richard Oswald (1930)
- The Life of Emile Zola de Wilhelm Dieterle, kun Paul Muni kiel Zola kaj Joseph Schildkraut kiel Dreyfus (1937)
- Prisoners of Honor de Ken Russell (1991)
- L’affaire Dreyfus de Yves Boisset - duparta (1994)
- J’accuse de Robert Bober kaj Pierre Dumayet (1998)