Aleksej Staĥanov
Aleksej Grigorjeviĉ STAĤANOV (ruse Алексей Григорьевич Стаханов; naskiĝis la 21-an de decembro 1905/3-an de januaro 1906 en Lugovaja ĉe Orjol, mortis la 5-an de novembro 1977 en Ĉistjakove ĉe Doneck) produktis 102 tunojn da karbo en unu skipo, la 31-an de aŭgusto 1935 en karbokaverno kiel minhakisto en Donecka baseno. Tiel li troplenumis 13-oble la validan labornormon. Tiuokaze oni falsis la ciferojn kaj helpis lin 7 kunlaboristoj. Post tio organizis la sindikatoj kaj la KPSU la Staĥanov-movadon, por altigo de la laborproduktemo en la Sovetunio kaj oni faris el li ekzemplon. Li estis premiita.
Aleksej Staĥanov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de januaro 1906 en Lugovaya |
Morto | 5-an de novembro 1977 (71-jaraĝa) en Ĉistjakove |
Mortokialo | Multloka sklerozo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio |
Alma mater | Industrial Academy (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto ministo nomenklatura (en) |
Tiu laborrekordo iĝis bazo por la fortaj altigoj de la labornormoj. Sekvo de tio estis malaltiĝo de la kvalito.
Staĥanovisto estis tia laboristo, kiu laboris super la normalaj laborniveloj.