Alegana Altebenaĵo
Alegana Altebenaĵo estas granda tratranĉita altebenaĵa areo en okcidenta kaj centra Nov-Jorkio, norda kaj okcidenta Pensilvanio, norda kaj okcidenta Okcidenta Virginio, kaj orienta Ohio. Ĝi estas dividita en la neglacikovritan Aleganan Altebenaĵon kaj la glacikovritan Aleganan Altebenaĵon. La altebenaĵo etendas suden en okcidenta Okcidenta Virginio, orienta Kentukio kaj Tenesio kie ĝi estas anstataŭe nomita la Kumberlanda Altebenaĵo. La altebenaĵo finiĝas en la oriento ĉe Alegana Montaro, kiu reprezentas la plej altajn krestojn ĵus okcidente de Alegana Fronto. La Fronto etendas ekde centra Pensilvanio tra Marilando kaj en orientan Okcidentan Virginion.
Alegana Altebenaĵo | ||||
---|---|---|---|---|
Altebenaĵo | ||||
dissected plateau, physiographic section [ ] | ||||
Lando | Usono | |||
Koordinatoj | 41° 0′ 0″ N, 80° 0′ 0″ U (mapo)41-80Koordinatoj: 41° 0′ 0″ N, 80° 0′ 0″ U (mapo) | |||
|
||||
Alegana Altebenaĵo | ||||
Vikimedia Komunejo: Allegheny Plateau [ ] | ||||
La altebenaĵo estas limigita al la okcidento per glaciej-tilitaj ebenaĵoj en la nordo, ĝenerale norde de la Ohio-Rivero, kaj la Blugras-Regiono en la sudo, ĝenerale sude de la Ohio-Rivero.
Altitudoj tre varias. En glacikovrita Alegana Altebenaĵo, la reliefo povas nur atingi tridek metrojn aŭ malpli. En la neglacikovrita Alegana Altebenaĵo en sudorienta Ohio kaj okcidenta Okcidenta Virginio, la reliefo tipe sumiĝas je sesdek al cent dudek metrojn. La absolute plej altaj altitudoj en tiu areo estas ofte 270 ĝis 460 m. Pri Alegana Fronto, aliflanke, altitudoj povas atingi pli ol 1 200 m, kun reliefoj de 610 m.
Unu el la pli rimarkindaj geologiaj areoj ene de la Alegana Altebenaĵo estas la Regiono Hocking Hills en sudorienta Ohio.
Geologio kaj fiziografio
redaktiAlegana Altebenaĵo estas fiziografia sekcio de la pli granda Apalaĉ-altebenaĵa Provinco, kiu siavice estas parto de la pli granda Apalaĉ-fiziografia Divisio [1].
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Physiographic divisions of the conterminous U. S.. U.S. Geological Survey. Alirita 2007-12-06 . angle
Eksteraj ligiloj
redakti- Bildoj de Alegana Altebenaĵo kaj alegan-rivera akvodislima regiono. Arkivigite je 2017-10-02 per la retarkivo Wayback Machine angle