Ahmad Ŝah Masud
Ahmad Ŝah Masud (perse احمد شاه مسعود) estis taĝika studento en la universitato de Kabulo, kiu iĝis militestro dum la milito inter Afganio kaj Sovetunio. Post tiu milito oni donis al li la kromnomon "Leono de Panĝŝir". Liaj apogantoj nomis lin "Amer Sahib e Ŝahid", kio signifas "Nia Martira Estro". Masud estis unu el la estroj plej por-okcidentaj kaj plej fervore kontraŭ-sovetuniaj[1].
Ahmad Ŝah Masud | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
احمد شاه مسعود احمد شاه مسعود | |||||
Naskiĝo | 2-an de septembro 1953 en Bazarak | ||||
Morto | 9-an de septembro 2001 (48-jaraĝa) en Khwaja Baha Wuddin | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Mortis per | Improviza eksploda aparato vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Ŝtataneco | Afganio vd | ||||
Alma mater | Kabula Universitato Lycée Esteqlal (en) vd | ||||
Partio | Jamiat-e Islami (en) vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Ahmad Zia Massoud (en) kaj Ahmad Wali Massoud (en) vd | ||||
Infanoj | Ahmad Massoud (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militestro vd | ||||
Laborkampo | Politiko, militaj aferoj kaj islamo vd | ||||
Aktiva dum | 1975– vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li iĝis post la milito ministro pri defendo de Afganio en 1992 en la registaro de la prezidento Burhanuddin Rabbani. Post la falo de la Rabbania registaro kaj la alveno de la Talibanoj, Masud iĝis la estro de Islama Unuiĝinta Fronto por la Savo de Afganio. En septembro 2001 Masud estis murdita de du araboj, kiuj ŝajnigis sin ĵurnalistoj. En la sekva jaro li estis proklamita "Nacia Heroo" fare de la nova prezidento Hamid Karzai.
Neniu konfesis aŭ pretendis la aŭtorecon de la atenco, sed eblas, ke la du atencintoj estis anoj de al-Kaida.
Milito kontraŭ Sovetunio
redaktiMilito kontraŭ la Talibanoj
redaktiAliflanke, lia armeo, nomita "Norda Alianco" regis pli aŭ malpli 10 % de la lando kun apogo de 30 % de la loĝantoj.
La usona komponisto David Gaines (kiu estas esperantisto) memorige pri Masud dediĉis al la afgania popolo sian Sinfonion n-ro 2, "The Lion of Panjshir" ("La Leono de Panĝŝir")[2].
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ anglalingva artikolo de Roy Gutman, kiu klarigas sian opinion kio misis en la jardeko antaŭ la atakoj de septembro 2001. Arkivita el la originalo je 2008-03-15. Alirita 2008-03-15 .
- ↑ anglalingva priskribo en la retejo de David Gaines: "The Lion of Panjshir (Symphony No. 2) for narrator and symphonic band. In memory of Ahmad Shah Massoud. Dedicated to the people of Afghanistan"