Achille Motteau
francdevena brita esperantisto
(Alidirektita el Ach. Motteau)
Achille MOTTEAU [moTO] (naskiĝis en Francio en 1836, mortis la 3-an de marto 1906 en Londono) estis franca angliĝinta presisto kaj esperantisto, kiu aŭtoris diversajn literaturajn verkojn en franca lingvo.
Achille Motteau | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Esperantisto 6266 |
Naskiĝo | 1836 |
Morto | 3-an de marto 1906 en Londono |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1901–) presisto vortaristo |
Motteau unue estis Volapükisto, ĝis kiam li esperantistiĝis en 1901. Li fondis Esperanto-grupon en Forest Gate kaj verkis la duan muzikon por la poemo La Espero. En 1904 li aŭtoris siaepoke vaste uzatan vortaron Esperanto-anglan.
Motteau estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato[1]. Kelkfoje, li uzis la pseŭdonimon "Esperantisto 6266".
Verkoj
redaktiTradukoj
redakti- 1903: La Ventego (Shakespeare)
- 1905: Ŝi kliniĝas por venki (komedio en kvin aktoj), k.m.a.
Notoj
redakti- ↑ Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.