Aarono
Aaron, aŭ Esperante Aarono,[1] estas nomo el hebrea origino. Ĝi devenas el rolulo de la Biblio.
Aarono | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono | |
Verko | La Princo de Egipto Korano Eliro Levidoj Nombroj Readmono |
Informoj | |
Eble sama | Aarono laŭ Islamo |
Sekso | vira |
Religio | Moseismo |
Posedaĵo | Aaron's rod |
Okupo | koheno • profeto |
Patro | Amram |
Patrino | Joĥebed |
Gefratoj | Mirjam • Moseo |
Edzo/Edzino | Eliŝeba |
Infanoj | Eleazar • Itamar • Nadab • Abihu |
La biblia Aarono estis laŭ la Biblio pli aĝa frato de Moseo. Informoj pri tiu Aaron sole venas de religiaj tekstoj, kiel la Biblio kaj la Korano.
Biblia Aarono
redaktiLa biblia Aarono frue vivis en la orientaj bordaj teritorioj en Antikva Egiptio,[2] kaj eble naskiĝis en 1396 a. K..[3] Laŭ la libro Eliro en Biblio, liaj gepatroj estis Amram kaj Jokebed, de la gento de Levi, la praavo de Aaron (Eliro 6:13, 16-20.) Li havis pli aĝan fratinon, Mirjam, kaj fraton tri jarojn pli junan, Moseo (Eliro 2:1-4; 7:7). Li edziĝis al Eliŝeba, filino de Aminadab, kiu naskis kvar filojn: Nadab, Abihu, Eleazar kaj Itamar (Eliro 6:23). Laŭ la Biblio, li mortis 123-jaraĝa (Nombroj 33:39) en 1274 a. K..[4]
Ĉar Moseo ne parolis flue, la Eternulo nomis Aaronon la parolanto anstataŭ Moseo antaŭ Faraono.
Moseo investis Aaronon je la devoj konsekritaj kiel reprezentanto de Dio en ceremonio, kiu daŭris sep tagojn (Le 8:7-9; El 28). Aaron estis sanktoleita, laŭ priskribo de la Psalmo 133:2, kaj de tiam povis esti nomata מָשִׁיחַ "mesio" ("la sankteoleita" – septuaginte, Χριστός, "kristo") (Le 4:5, 16; 6:22). Dio indikis, ke el lia idaro oni devos enoficiigi ĉiujn estontajn superajn pastrojn.
Lia nomo eble devenas el sama radiko ol "hā'ārōn", kiu signifas "La Kesto", aŭ eble ĝi devenas el la egipta.
Referencoj
redakti- ↑ Aarono en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ teksto en la Juda Enciklopedio (angle)
- ↑ The Jewish Time Line Encyclopedia, Mattis Kantor, 1993, p. 25
- ↑ The Jewish Time Line Encyclopedia, Mattis Kantor, 1993, p. 34
Eksteraj ligiloj
redakti- Aaron en la Juda Enciklopedio angle
- Aaron, aŭtomata traduko de Wikilingue el la hispana
- Aaron, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Aaron