Aagot SLETTERØD [Ogot SLEtered] (naskiĝis Aagot Johansen la 17-an de julio 1883) estis norvega esperantistino, oficistino en Oslo, honora membro de Norvega Esperantista Ligo (NEL) ekde 1967.

Aagot Sletterød
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1883 (1883-07-17)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Norvegio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Esperantisto de 1912. Fondinto de la restarigita Klubo Esperantista en Oslo la 28-an de novembro 1916, kie ŝi poste estis prezidanto, vicprezidanto, ktp.

Sekretario de NEL kelkajn jarojn. Gvidis kursojn pri Esperanto.