AEGEE
La Association des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe (AEGEE) (Asocio de ĝeneralaj statoj de eŭropaj studentoj), ankaŭ konata kiel la Eŭropa Studenta Forumo, estas unu el la plej grandaj studentaj organizaĵoj de Eŭropo. La nomo devenas de la Egea Maro, unu el la luliloj de demokratio, kaj de la unua parlamento establita dum la Franca Revolucio, la "Ĝeneralaj Statoj".
AEGEE | ||
---|---|---|
junulara asocio | ||
Komenco | 1985 vd | |
Lando(j) | Belgio vd | |
Sidejo | Brusela Ĉefurba Regiono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | international non-profit association | |
loko | Parizo, Francio |
jaro de fondiĝo | 1985 |
oficialaj lingvoj | Angla kaj franca |
Prezidento | Luis Alvarado Martínez (Las Palmas) |
Ĝenerala Sekretario | Lucille Rieŭ (Toulouse) |
Kasisto | Anna Gots (Kievo) |
Comité Directeur - Estraro | Pavel Zbornik (Prago) Kathrin Renner (Passau) Beáta Matuszka (Budapeŝto) Miguel Gallardo Albajar (Alakanto) |
AEGEE estas fondita en 1986 en Parizo kaj nuntempe havas pli ol 15.000 membrojn en 243 eŭropaj universitataj urboj ("antennae") en pli ol 40 eŭropaj landoj. Unu el la celoj de AEGEE estas eŭropa integriĝo, kaj pro tio la asocio ne havas landan nivelon — kontraste al preskaŭ ĉiuj internaciaj organizaĵoj en la mondo — sed nur lokan kaj eŭropan nivelon. La eŭropa estraro de AEGEE (Comité Directeur) havas oficejon en Bruselo.
Eksa prezidento de AEGEE-Eŭropo Burcu Becermen estis elektita Juna Eŭropa Civitano de la jaro 2006 pro ŝia projekto de greka-turka intercivitana dialogo[1] Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine.