Aŭstrofaŝismo

faŝisma politika sistemo de Aŭstrio, ekde la Maja Konstitucio de 1934 ĝis la aneksado al Nazia Germanio je 1938

Aŭstrofaŝismo estas komune uzata vorto de la nekonservativaj historiistoj por priskribi la aŭtoritatecan reĝimon reganta en Aŭstrio inter la jaroj 1934 kaj 1938. Ties registaro estis bazita en la partio Vaterländische Front (Patriota Fronto) kaj ĝia paramilitista milico Heimwehr. La junularo organiziĝis en Aŭstra Juna Popolo.

Flago de la Patriota Fronto de Aŭstrio.

La partio estis fondata en majo 1933 de Engelbert Dollfuß, kiu forpasis dum intenco de ŝtatpuĉo ekzekutita de naziaj simpatiantoj la 25-an de julio 1934; anstataŭata de Kurt Schuschnigg, eksa membro de la partio Christlichsoziale Partei (Social-Kristana Partio), kiu integriĝis al la Vaterländische Front.

La ideologio de la registaro estis bazita sur la itala faŝismo kaj la klera faŝismo, kio en la praktiko videblis per la anstataŭado de la demokratia konstitucio kaj la parlamenta sistemo tiame ekzistantaj per aŭtoritateca reĝimo nomata Ständestaat. Ĉi tiu faŝismo samtempe intencis bremsi la nazian tutgermanismon kiu minacis ekde 1933 la malgrandan landon. Ĝi fiaskis fine per la aneksado de Aŭstrio al la nazia Germanio la 13-an de marto 1938 (Anschluss) kaj la reĝimo ĉesis ekzisti.

La konservativaj historiistoj preferas uzi la vorton "Ständestaat" (Ŝtatoj de ŝtatoj) por priskribi tiun reĝimon.

En filmoj

redakti
  • La familio Von Trapp en Melodio Muzika estas Aŭstrofaŝistoj, kies stardardoj ornamas murojn dum festa sceno en kiu la familio gastigas ĉe si siajn amikojn.

Aŭstrofaŝismo kaj Lingvo Internacia

redakti

Ĉiukaze, kontraŭe al la hitlera Germanlando pluraj aŭstraj politikistoj tiutempe tre favoris Esperanton kaj mem volis igi ĝin ilo de propagando por ilia politiko[1]. Peranto inter politiko kaj Esperanto-movado estis Hugo Steiner.