Aŭstria Marbordo
La Aŭstria Marbordo estis provinco (administra unuo) de Aŭstrio-Hungario kaj apartenis al Cislajtio. Ĝi ekzistis de 1849 ĝis la fino de la unua mondmilito. Ĝia ĉefurbo estis Triesto.
Aŭstria Marbordo | |||||||||
| |||||||||
historia neagnoskita ŝtato • eksa administra teritoria unuo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
duobla monarkio • monarkio
| |||||||||
| |||||||||
En diverslingvaj partoj de la imperio ĝi havis jenan nomojn:
- Germana lingvo: Küstenland, ekster Aŭstrio: Österreichisches Küstenland
- Hungara lingvo: Tengermellék
- Itala lingvo: Litorale austriaco
- Kroata lingvo: Austrijsko primorje
- Slovena lingvo: Avstrijsko primorje (la nomo restas en la nuna slovenia provinco Primorska)
La provinco havis areon de ĉirkaŭ 8.000 km² kaj 900.000 loĝantojn; ĉirkaŭ du kvinonoj estis italoj, triono slovenoj, kvinono kroatoj kaj dekono aŭstroj. Ĝi konsistis el tri partoj:
- princa graflando Gorica kaj Gradiška
- urbo Triesto
- Istrio
En 1918 la Marbordon ricevis Italio. Post la Dua Mondmilito ĝin ricevis Jugoslavio, nur Triesto kaj Gorizia restis italaj.