Aŝramo de Sabarmati
Aŝramo de Sabarmati (en angla konata kiel Sabarmati Ashram, Gandhi Ashram, Harijan Ashram, aŭ Satyagraha Ashram) estas aŝramo (religia lernejo, komparebla al okcidenta monaĥejo (kaj ofte tiel nomita), kie disĉiploj vivas en komunumo kun aŭ ĉirkaŭ guruo) en la kvartalo Sabarmati de Ahmadabado, Guĝarato, Barato, apud la vojo "Ashram Road", ĉe la bordo de la rivero Sabarmati, 4.0 mejlojn el la urbocentro. Tiu estis unu el multaj loĝejoj de Mahatma Gandhi kiu loĝis kaj en Sabarmati (Guĝarato) kaj Sevagram (Ŭardha, Maharaŝtro) kiam li ne estis veturanta tra Hindio aŭ en prizono.[1] Li loĝis ĉu en Sabarmati ĉu en Ŭardha dum totalo de dekdu jaroj kun sia edzino Kasturba Gandhi kaj sekvantoj, kiel Vinoba Bhave. La Bagavadgito estis deklamita tie ĉiutage kiel parto de la aŝrama taskaro.
Aŝramo de Sabarmati | |||
---|---|---|---|
muzeo | |||
Lando | Barato | ||
Regiono | Guĝarato | ||
Situo | Ahmadabado | ||
Posedanto | Mohandas Karamchand Gandhi vd | ||
Arkitekto(j) | Charles Correa vd | ||
Estiĝo | 25-a de junio 1915 | ||
Malfermo | 17-a de junio 1917 | ||
Koordinatoj | 23° 3′ 36″ N, 72° 34′ 51″ O (mapo)23.0672.580833Koordinatoj: 23° 3′ 36″ N, 72° 34′ 51″ O (mapo) | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 700 000 | ||
Retpaĝo | http://www.gandhiashramsabarmati.org | ||
Estis el tiu sidejo de kie Gandhi estris la Dandi marŝo konata ankaŭ kiel Salmarŝo Satyagraha la 12an de marto 1930. Kiel agnosko al la grava influo kiun tiu marŝo havis sur la Hindia sendependiga movado la Barata registaro establis la aŝramon kiel nacia monumento.
Bildaro
redakti-
Aŝramo de Sabarmati en 1948
-
Fronta vido al la hejmo de Gandhi
-
Malfronta vido al la hejmo de Gandhi
-
Vido el la pordo de la hejmo de Gandhi
-
Gandhi Sangrahlay - Ekstere
-
Gandhi Sangrahlay - Internaj koridoroj
-
Vinobha Kutir borde de la rivero Sabamati
-
Reprezentado de malgranda statuo de Gandhi pri la tri saĝaj simioj
-
Ŝpinilo kaj tablo de Gandhi
-
Kopioj de la sandaloj kaj okulvitroj de Gandhi
-
Artefaktoj uzitaj de Mahatma Gandhi kaj Kasturba Gandhi
-
Kopioj de la subskribo de Mahatma Gandhi en diversaj lingvoj
-
Dio estas vero, ĉirkaŭ 1927
-
Surŝtonaj skribaĵoj antaŭ la kutira Hrudaya Kunja de Maganlaal Gandhi
-
Ŭarli Arto en la Aŝramo de Sabarmati
-
Statuo de Mahatma Gandhi en la Aŝramo de Sabarmati
Notoj
redakti- ↑ "Ashram introduction". [www.gandhiashramsevagram.org.] Sevagram Gandhi Ashram. Alirita la 29an de aprilo 2020.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- Historio de Satyagraha Ashram en Guĝarata lingvo – સત્યાગ્રહાશ્રમનો ઈતિહાસ fare de Mahatma Gandhi