9-a de februaro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 9-a de februaro estas la 40-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 325 tagoj restas (326 en superjaroj).
Je la 9-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 790: Forta tertremo en Konstantinopolo kaj tuta Trakio
- 1111: Papo Paskalo la 2-a kaj germana-romia reĝo Henriko la 5-a sekrete interkonsentis pri tio, ke la reĝo rezignos pri rajto al investituro kaj konsentos liberan elekton de episkopoj, kaj rekompence germanaj episkopoj kaj abatoj devos redoni regalia (regitaĵojn), kiujn ili ricevis de monarkoj de la tempo de Karolo la Granda
- 1321: Pollando: en Inowrocław papa juĝo pri anekso de Gdanska Pomerio fare de la Ordeno de germanaj kavaliroj finiĝis - la ordeno estis devigita redoni la okupitan teron kaj pagi rekompencon de 30 mil monunuoj (grzywna), tamen ĝi ne akceptis la verdikton kaj gajnis suspendon fare de la Roma kurio en Avignon
- 1339: Pola reĝo Kazimiro la 3-a ratifis traktaton de Visegrád
- 1359: Pola urbo Pakość ricevis urborajton laŭ Magdeburga juro
- 1520: Krono de la Regno de Pollando: 400-persona taĉmento de la ordeno de germanaj kavaliroj nokte ekregis Pieniężno, kiu surprizita subiĝis sen rezisto
- 1528 Post enketo farita laŭ rekomendo de pola reĝo Sigismondo la 1-a pri antaŭtempaj mortoj de mazoviaj princoj oni konfirmis la mortojn pro naturaj kaŭzaoj
- 1529: Katedralo de Bazelo kaj aliaj temploj en la urbo estis profanitaj de luterana homamaso
- 1552: Oni fondis urbon Valdivia en Ĉilio
- 1573: Kroatio: decida batalo apud Stubičke Toplice inter nobeloj kaj kamparana armeo sub gvidado de Matija Gubac - malvenko de la kamparana ribelo
- 1601: Hispana reĝa kortego translokiĝis al Valadolido
- 1621: Gregorio la 15-a iĝis papo
- 1648: Bohdan Ĥmelnickij iĝis unua hetmano de Ukrainio
- 1263: Apud Rigo trupoj de grandduko Treniota venkis la ordenon de germanaj kavaliroj el Livonio
- 1788: Aŭstrio deklaris militon kontraŭ la Otomana Imperio — Habsburga monarkio aliĝis al la Rusia Imperio por partopreni la sepan rusa-turkan militon
- 1798: En Svislando fondiĝis marioneta, dependa de Francio, Helveta Respubliko
- 1801: Unua Respubliko de Francio kaj Germanio subskribis traktaton de Lunéville
- 1825: John Quincy Adams iĝis prezidanto de Usono
- 1849: Dum Printempo de la Popoloj kaj Unuiĝo de Italio - post fuĝo de papo Pio la 9-a el Romo - oni proklamis Roman Respublikon ampleksantan Papan Ŝtaton
- 1849: Transilvanio: en batalo de Piski generalo Jozefo Bem atakis imperiajn trupojn de Puchner ĉe la Piski-Ponto kaj trudis al ili decidan malvenkon
- 1851: En Madrido oni malfermis unuan stacidomon - Trajnstacidomo Atocha
- 1852: En Urba Teatro de Minsko okazis premiero surbaze de la dramo de Vincent Dunin-Marcinkieviĉ „Idilio”
- 1861: Novaj Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko elektis Jefferson Davis sia ununura prezidento
- 1864: Januara ribelo kontraŭ la Rusia imperio: ĉefkomandanto de litovaj insurekcianoj Kastus Kalinoŭski estis arestita
- 1893: Italio: en Teatro alla Scala de Milano okazis premiero de la opero Falstaff de Giuseppe Verdi
- 1895: Masaĉuseco: en loka lernejo de la Kristana Asocio de Junaj Viroj en Holyoke okazis unua matĉo de flugpilkado
- 1895: Unua kunveno de Ortografia Komisiono por la bulgara lingvo okazis sub prezido de ministro pri edukado Konstantin Veliĉkov, kiu prilaboris la nacian ortografion en 1899
- 1900: Davisa pokalo fondiĝis en Usono por tenisistoj de viraj teamoj
- 1904: Rusa-japana milito: venko de japana ŝiparo en batalo apud Ĉemulpo
- 1905: En Sosnowiec antaŭ pordego de fandejo polico pafis al manifestantaj laboristoj – 40 personoj pereis kaj ĉ. 150 vundiĝis
- 1907: Pli ol 3000 virinoj en Londono partoprenis en Kota Marŝo - unua granda manifestacio organizita de la Nacia unio de virinbalotrajto-socioj
- 1913: Teatraĵo "Paulinka" de belorusa poeto Janka Kupala estis unuafoje prezentita en Vilno
- Unua mondmilito:
- 1915: Sueza Kanalo estis fermita por neŭtralaj ŝtatoj
- 1918: Trupoj de la Ruĝa Armeo post 5 tagoj de artileria bombardo okupis ĉefurbon de Ukraina Popola Respubliko Kievon — miloj da Kievanoj iĝis viktimoj de la ruĝa teroro dum amasaj ekzekutoj fare de Miĥail Muravjov; oni subskribis en Bresto pactraktaton inter Centraj Potencoj kaj Ukraina Popola Respubliko, atendante ke UPR neŭtraligos Rusion, kaj "transdonis" al ukrainoj Chełm-gubernion kun parto de Podlaĥio kaj Zamość, rompante internacian juron sen demando de poloj - "la stelo de Habsburgoj mallumiĝis sur la pola firmamento" pro tiu ĉi laŭvica dispartigo de Pollando, Germana Imperiestra Regno kaj Aŭstrio-Hungario redonis la polajn teritoriojn kontraŭ miliono da tunoj de ukraina greno - akraj protestoj de poloj ne permesis enkorpigon de la pakto nomata "pana paco"
- 1919: Dua Pola Respubliko: en Varsovio ĉefepiskopo de Katolika Armena Eklezio kaj parlamentano Józef Teodorowicz eldiris faman predikon dum inaŭguro de Leĝdona Sejmo
- 1920: Sèvres: subskribo de traktato atribuanta suverenecon de Norvegio super la insularo Spitsbergen/Svalbardo, inkluzive la Urso-insulon
- 1920: Brita armeo bombadis Taleex, ĉefurbon de la Ŝtato de Derviŝoj en Korno de Afriko, kiu ĉesis ekzisti
- 1923: Rusia flugkompanio Aeroflot estis establita
- 1929: Sovetunio, Pollando, Estonio, Latvio kaj Rumanio subskribis en Moskvo pakton pri neagreso (t.n. protokolon de Maksim Litvinov).
- 1932: Leĝo pri malpermeso de alkoholo estis nuligita en Finnlando
- 1934: Alianco Balkana Entento formita de Grekio, Turkio, Rumanio kaj Regno Jugoslavio
- 1939: Hispana Enlanda Milito: armeo de generalo Francisco Franco okupis Majorkon
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Intelektul-kampanjo: SS pafmortigis en koncentrejo Sachsenhausen profesoron pri matematiko Antoni Hoborski, kiu pro frostiĝo kaj parta amputo de piedoj ne havis forton forlasi la koncentrejon - ĝis tiu ĉi tago pereis ĉi tie 12 polaj profesoroj de altlernejoj, arestitaj en Krakovo (Intelektulkampanjo de Krakovo); Hans Frank por eksterlanda gazetaro deklaris, ke al Ĝenerala Gubernio oni alveturigis jam ĉ. 20 mil judojn de Tria Regno; unua soveta okupdo de Pollando: komenco de la unua el 4 amasaj deportadoj de poloj el Orientaj Limregionoj: oni forveturigis, laŭ parte malkaŝitaj de rusoj donitaĵoj, 320 000 personojn ĉe temperaturo de -40°, el kiuj triono ne postvivis la ekziligon, aranĝitan de 30 mil NKVD-anoj (inter arestitoj estis 3 estintaj polaj ĉefministroj, el kiuj postvivis nur unu, 20% de la bjalistokanoj estis deportitaj); en militista kampo Coetquidan en Guer (Morbihan) komencis formiĝi Aŭtonoma Brigado de Podhale-Pafistoj; Nov-Jorko: "Nowy Świat" (Nova Mondo) publikigis donitaĵojn de pola ambasadejo en Vatikano pri la nombro de polaj militkaptitoj en Germanio (650 mil) kaj rifuĝintoj de Pollando (en Litovio - 15 mil soldatoj kaj 5 mil civiluloj, en Hungario - 50 mil soldatoj kaj 5 mil civiluloj, en Rumanio 22 mil soldatoj kaj 15 mil civiluloj); Norfolk (Anglio): germanaj destrojeroj minis 2 sablobenkojn
- 1941: En Poznań germanoj senkapigis 12 polojn; ĉefo de Varsovia areo nuligis ordonon deviganta judojn kliniĝi antaŭ ĉiu renkontata germano; en Ĉikago okazis premiero de pola filmo La Polujo ne pereis; Ĝenovo suferis fortan bombardadon fare de la Reĝa Mararmeo
- 1942: Speciala juĝejo en Varsovio mortpunis judon pro rita ŝoĥtado kaj vendo de viando kun altigita prezo; Orientaj Limregionoj: Popola Komisarejo pri Internaj Aferoj de Sovetunio eldonis du ordonojn pri deviga enmanigado de sovetia pasporto al iliaj loĝantoj; oni enkondukis en Usono tutjaran someran tempon por la tuta periodo de la militado; en Londono kreiĝis Pacifika Milit-Konsilio - kun reprezentantoj de Britio, Aŭstralio, Nederlanda Hindio kaj Nov-Zelando; en Kievo Gestapo arestis Olena Teliha kun aliaj reprezentantoj de ukrainaj intelektuloj, plejparte membroj de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj
- 1943: Genocido: komenco de t.n. Volinia masakro farita de ukrainaj naciistoj kaj planita de banderana frakcio de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj en Volinio, Lublinio, Polesio kaj Orienta Galicio: bandita taĉmento de la Ukraina Ribela Armeo gvidata de Hryhorij Perehijniak nokte de la 8-a/9-a de februaro masakris polan vilaĝon Parośla I en Volinio (Rivna provinco) kruele murdinte 140 ĝis 173 loĝantojn kune kun beboj, infanoj kaj maljunuloj uzante ankaŭ hakilojn kaj segilojn - la unua el centoj da amasaj murdoj; germana polico murdis en Bukowa 12 judojn kaj en distrikto Łańcucki pafmortigis 8 personojn; Britio: en Konsilio de Poloj okazis lekcio pri "Judoj en okupata Pollando - rimarkoj de okulatestanto"; Orienta Fronto: trupoj de Voroneĵa Fronto liberigis Vovĉansk (Ĥarkiva provinco) kaj Belgorod; Batalo de Guadalcanal: fino de organizita japana rezisto; Puneo: internigita en palaco de Aga Ĥan Mahatma Gandhi komencis fastadon (21 tagoj); laŭvica fazo de la Batalo de Neretvo komenciĝis, konata kiel la batalo de vunditoj — unu el la plej signifaj bataloj de Jugoslavaj Partizanoj kontraŭ faŝismo
- 1944: Germana justica murdo kontraŭ 30 viroj hazarde kaptitaj en Inowłódź (Distrikto Tomaszów); germana polico pafekzekutis venĝe 30 personojn en Tomaszów Mazowiecki, pro mortigo fare de la Pola Rezistomovado de 3 germanaj ĝendarmoj, en distrikto Nowosądecki - 30 personojn de Tomaszów Mazowiecki, kaj en Rytra - 10; en Lvovo soveta spiono kaj akompananta lin polo sukcese atencis kontraŭ du altrangaj funkciuloj en Galicio; Gestapo murdis subleŭtenanton Arkadiusza Degler, ĉefon de la stabo de Popola Armeo en la areo de Częstochowa; oka marŝo de la Ukraina Partizana Divizio de soveta generalmajoro Sidor Kovpak tra Lublinio kaj Podlaĥio komenciĝis, celante organizi sovetajn partizanojn kaj batali kontraŭ germanoj (ĝis la 17-a de februaro)
- 1945: Gestapo pafmortigis en distrikto Koniński 6 polojn; en Silezio la Ukraina Fronto konkeris Legnica, Lubin kaj Środa Śląska; Orienta Prusio: trupoj de la 3-a Belorusa Fronto okupis 2 vilaĝojn apud Górowo Iławeckie, kaj de la 2-a ĉirkaŭiris germanan garnizonon en Elbląg, kie estis arestita Aleksandr Solĵenicin, tiutempe kapitano de artilerio de la Ruĝa Armeo — la kaŭzo estis transprenita de NKVD letero al amiko, en kiu li kritikas sovetan metodon de militado kaj rolon de Stalin; brita submarŝipo HMS Venturer torpedis kaj sinkigis apud Norvegio la germanan submarŝipon U-864 - 73 maristoj kaj kelkaj germanaj kaj japanaj sciencistoj pereis (unusola atestita tiutipa kazo en la historio); en Mekko renkontiĝis Ibn Saud kun prezidento de Sirio
- 1946: Josef Stalin dum parolado diris pri izolado koncerne Okcidenton, kio estis antaŭanonco de la malvarma milito
- 1950: Makartiismo: usona senatano Joseph McCarthy akuzis 205 dungitojn de la Usona Departmento de Ŝtato pri komunismemo, lanĉinte longdaŭran kampanjon de forta kontraŭkomunismo
- 1953: Venĝe pro persekuto de judoj lige al la kazo de kuracistoj, membroj de naciisma-cionisma subtera movado bombatencis kontraŭ soveta ambasadejo en Tel-Avivo, vundinte tri ĝiajn kunlaborantojn — post 3 tagoj Sovetunio rompis diplomatiajn rilatojn kun Israelo
- 1953: Regopovoj de Pola Popola Respubliko dekretis rajton por la ŝtato rifuzi nomumojn fare de la Katolika Eklezio
- 1956: Pollando: en ĉevalejo de Albigowa, apud Łańcut, naskiĝis araba ĉevalo Bask, kiu post vendo al Usono iĝis patro de 1035 ĉevalidoj
- 1960: Inaŭguro de la Trotuaro de famo en Holivudo
- 1962: Jamajko fariĝis sendependa nacio ene de la Komunumo de Nacioj
- 1963: Testoflugo de la usona pasaĝera aviadilo Boeing 727
- 1965: Premiero de filmo Manuskripto trovita en Zaragozo de Wojciech Jerzy Has, reĝisorita laŭ rakonto de Jan Potocki
- 1968: Nederlando: unua linio de metroo estis malfermita en Roterdamo
- 1969: Testoflugo de la jetmotora aviadilo Boeing 747 nomata Jumbo Jet
- 1970: En Pollando finiĝis proceso de opoziciaj aktivuloj (t.n. tatranoj), kiuj kontrabandis tra ĉeĥoslovaka-pola landlimo publikaĵojn de la pariza "Kultura" - inter akuzitoj estis interalie eminenta pola sociologo Jakub Karpiński kaj bardo Jan Krzysztof Kelus - 5 personoj estis kondamnitaj al mallibero, la lasta estis malliberigita septembre 1971
- 1978: Kanado elpelis 13 diplomatojn de Sovetunio akuzitajn pri spionado
- 1982: Pola Popola Respubliko: komunista juĝejo en Vroclavo verdiktis pri gvidantoj de protestoj dum la milita stato en Pollando, t.e. pafita striko de ministoj en Katowice kun 9 viktimoj - po 4, 3,5 kaj 3 jaroj da mallibero (la pafanta milico kaj juĝistoj apartenis al la sama reĝimo de Wojciech Jaruzelski)
- 1986: Haleja kometo atingis apsidon por la dua fojo en la 20-a jarcento
- Revolucioj de 1989
- 1990: En la blazonon de Pollando revenis krono laŭ modelo de 1927
- 1991: Referendumo por sendependeco de Litovio — 90% voĉdonis kontraŭ la soveta okupado; unua numero de la Nacia Volontul-Defendo "Savanoris" estis publikigita
- 1992: Alĝerio enkondukis krizostaton
- 1996: Germanio: en Darmstadt en Esplor-Instituto de Pezaj Jonoj oni unuafoje ricevis kopernicion - kemian elementon kun atomnumero 112
- 1998: Tbilisi: sensukcesa atenco kontraŭ prezidento de Kartvelio - Eduard Ŝevardnadze
- 2001: Taksin Ĉinaŭat iĝis ĉefministro de Tajlando
- 2005: Eŭska ETA eksplodigis aŭtomobilan kaptilon apud kongresa centro en Madrido - 43 personoj vundiĝis
- 2005: Unuafoje en Pollando oni festis Tagon de Sekura Interreto - laŭ iniciato de Eŭropa Komisiono festata en la unua duono de februaro
- 2007: Komunikado: Koninklijke PTT Nederland NV nuligis teleksan reton en Nederlando
- 2010: Eŭropa Parlamento aprobis Komisionon Barroso
- 2014: Dum Vintra Olimpiko de 2014 en Soĉio pola sportisto Kamil Stoch gajnis oran medalon en konkurso de skisaltado
- 2016: Niĝerio: pro bombatenco de sinmortiganto en subŝtato Borno 56 personoj pereis kaj 78 vundiĝis
- 2016: En Bavario rezulte de Fervoja akcidento de Bad Aibling 11 personoj pereis, 82 vundiĝis
- 2017: Normandio: eksplodo kun incendio okazis en maŝinejo kaj nuklea centralo en Flamanville (Manche)
- 2018: En sudkorea Pjonĉango komenciĝis la 23-a Vintra Olimpiko
- 2020: Sur insulo Seymour, marborde de Antarkta duoninsulo, oni registris la plej altan temperaturon de aero en la historio de Antarkto 20,7 °C
- 2021: Kontraŭpolismo: oni malblokis post kelkaj tagoj anglalingvan historian paĝon ĉe Facebook de la pola Instituto pri Nacia Memoro pri la germanigo de polaj infanoj dum la dua mondmilito
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 351-a tago de rusa agreso: Pasinttage Rusia armeo pripafis pli ol 100 lokojn en Ukrainio; ĝis nun pli ol 7 600 rusiaj soldatoj libervole iris al ukraina mallibero; laŭ militista blogo Oryx el 3 mil tankoj uzitaj de Rusia armeo komence de la invado 1000 estis detruitaj, kaj 544 transprenitaj de ukraina armeo, Ukrainio perdis en bataloj 459 tankojn; laŭ retejo Meduza, Rusio perdis li ol 20 generalojn; en Donbaso vidvinoj de mortfalintaj separistoj ricevis dekkelkajn peltojn kiel rekompencon post perdo de la edzo; en okupata Tokmako rusoj starigis moveblajn krematoriojn
- Mondreago: en Parizo prezidanto de Ukrainio renkontiĝis kun Emmanuel Macron kaj kanceliero de Germanio Olaf Scholz — ukraina nacio ricevis francan ordenon de Honora legio; usona Instituto pri Milit-Studoj: rusa ofensivo, helpe de 3 grandaj divizioj, jam komenciĝis en Luganska provinco — konsilisto de ukraina prezidento samopinias (koncerne la tutan Donbason); sur armea spaco en apudlima kun Pollando Kaliningrada provinco rusaj bombaviadiloj ekzercas bombadon kunlabore kun ĉasaviadiloj; Pollando fermis pro sekureco polan-belorusan limpasejon en Distrikto Bjalistoko - reage al malliberigo de Andrzej Poczobut; oni likvidis milojn da rusaj propagandaj kontoj ĉe TikTok; en Belgio ukrainaj soldatoj komencis instruon uzi subakvajn senpilotajn aviadilojn
Naskiĝoj
redakti- 1060: Honorio la 2-a, papo (m. 1130)
- 1441: Aliŝer Navoi, veziro, poeto kaj politikisto, reprezentanto de ĉagataja literaturo (m. 1501)
- 1471: Elisabetta Gonzaga, itala dukino (m. 1526)
- 1579: Johannes Meursius, nederlanda humanisto, filologo, helenisto (m. 1639)
- 1645: Johann Aegidius Bach, germana vjolisto kaj aldisto (m. 1716)
- 1700: Daniel Bernoulli, svisa matematikisto kaj fizikisto kontribuinta al evoluo de aerodinamiko (m. 1782)
- 1717: Johann August von Hellfeld, germana jurscienculo (m. 1782)
- 1737: Thomas Paine, usona eseisto, revoluciulo, inventisto, unu el Patroj-fondintoj de Usono (m. 1809)
- 1753: Václav Matěj Kramerius, ĉeĥa patrioto, eldonisto kaj verkisto (m. 1808)
- 1756: Friedrich Wilhelm Döring, germana filologo kaj pedagogo (m. 1837)
- 1773: William H. Harrison, prezidento de Usono, ekspansionisto (m. 1841)
- 1775: Farkas Bolyai hungara matematikisto kaj dramverkisto (m. 1856)
- 1783: Vasilij Ĵukovskij, rusa poeto, verkisto kaj tradukisto, enkondukinto de romantikismo en la rusan literaturon (m. 1852)
- 1791: Julius von Plänckner, germana oficiro kaj kartografo (m. 1858)
- 1795: Joseph Trausch, transilvania (literatur)historiisto kaj juristo (m. 1871)
- 1798: Jules Michelet, franca historiisto, verkisto kaj filozofo (m. 1874)
- 1812: Josef Jiří Kolár, ĉeĥa aktoro, tradukisto kaj verkisto (m. 1896)
- 1815: Federico Madrazo, hispana pentristo, membro de la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando (m. 1894)
- 1826: Konstantin Trutovskij, rusa ĝenrisma pentristo kaj ilustristo (m. 1893)
- 1846: Wilhelm Maybach, germana inĝeniero kaj industriisto (m. 1929)
- 1854: Aletta Jacobs, nederlanda kuracistino kaj feministino (m. 1929)
- 1866: Charles Lambert, franca literaturisto kaj profesoro, membro de la unua provizora Lingva Komitato, redaktoro de la revuo Esperanto, kontribuanto de La Revuo (m. nekonata)
- 1867: Natsume Sôseki, japana verkisto, kreinto de la nova japana romano (m. 1916)
- 1874: Amy Lowell, usona kritikistino kaj poetino (m. 1925)
- 1880: Antal Schmidt, hungara zoologo modele evoluiginta la papilikolekton de la Naturscienca Muzeo (m. 1966)
- 1885: Alban Berg, aŭstra komponisto, membro de la Dua Viena Skolo (m. 1935)
- 1891: Marie Strejčková-Šamlová, ĉeĥa esperantistino, parolantino de Verda Stacio en Brno (m. 1970)
- 1895: Hermann Brill, germana kuracisto kaj politikisto socialdemokratia (m. 1959)
- 1900: Imre Mikes, hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1990)
- 1905: Henrik Seppik, estona turisma aganto, kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, tradukisto, gramatikisto, vortaristo (m. 1990)
- 1909: Carmen Miranda, portugala sambo-kantistino (m. 1955)
- 1915: István Vörös, rumania hungara literaturhistoriisto (m.1979)
- 1917: Zoltán Csizér, rumania hungara kuracisto, lekciisto de la Universitato pri Medicino kaj Farmacio (m. 1996)
- 1923: Brendan Behan, irlanda poeto (m. 1964)
- 1925: Burkhard Heim, germana fizikisto kaj teknikisto pri eksplodaĵoj (m. 2001)
- 1930: Zoltán Berde, rumania hungara instruisto, literaturhistoriisto, lokhistoriisto (m. 2005)
- 1931: Thomas Bernhard, aŭstria verkisto (m. 1989)
- 1931: László Vita, rumania hungara ekonomikisto (m. 2013)
- 1932: Edward Zwolski, pola historiisto, profesoro de Katolika Universitato de Lublin, klasika filologo, tradukisto (m. 1997)
- 1936: István Znám, slovaka-hungara matematikisto okupiĝanta pri nombroteorio kaj grafeo (m. 1993)
- 1936: Georg Maximilian Sterzinsky, germana kardinalo, membro de la Kongregacio por la katolika edukado (m. 2011)
- 1940: John Maxwell Coetzee, sudafrika Nobelpremiita verkisto
- 1943: Zbigniew Święch, pola ĵurnalisto kaj verkisto
- 1943: Joseph E. Stiglitz, usona Nobelpremiita ekonomikisto, kontraŭa al privatigo kaj administrado pri tutmondiĝo
- 1943: Joe Pesci, usona aktoro
- 1944: Alice Walker, usona verkistino
- 1950: Gábor Koltay, hungara reĝisoro, verkisto, teatrestro
- 1952: Gyöngyvér Horváth Szőke, rumania hungara grafikistino (kolografino)
- 1954: Kevin Warwick, brita kibernetikisto, konata kiel Kapitano Ciborgo
- 1954: Walter Baier, aŭstra politikisto komunista
- 1959: Ali Bongo Ondimba, prezidento de Gabono
- 1974: Amber Valletta, usona modelo kaj aktorino
- 1979: Zhang Ziyi, ĉina aktorino
- 1985: Csongor Köllő, rumania hungara aktoro laboranta en la Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo
Mortoj
redakti- 1199: Minamoto no Yoritomo, japana ŝoguno (n. 1147)
- 1640: Murado la 4-a, sultano de Turkio (n. 1612)
- 1670: Frederiko la 3-a, reĝo de Danio-Norvegio, fondinto de absolutismo (n. 1609)
- 1740: Vincent Lübeck, germana komponisto (n. 1654)
- 1803: Jean-François de Saint-Lambert, franca verkisto, poeto, filozofo (n. 1716)
- 1807: Lorenz Hübner, germana jezuito kaj racionalisma gazetredaktoro
- 1812: Franz Anton Hoffmeister, germana komponisto kaj eldonisto
- 1852: Karl Friedrich Horn, germana teologo kaj pedagogo
- 1856: Pierre Étienne Rémillieŭ, franca pentristo (n. 1811)
- 1857: Dionisios Solomos, greka poeto, aŭtoro de la nacia himno - Himno je la libero (n. 1798)
- 1860: Dániel Vajda, hungara fakverkisto pri vinber-kulturo (n. 1793)
- 1860: János Zeyk, hungara poeto, verkisto kaj politikisto (n. 1786)
- 1874: Jules Michelet, franca historiisto, verkisto kaj filozofo, kreinto de la "blanka" legendo pri la Franca revolucio de 1789 kaj kontribuinto al la ideo pri la Eŭropa integrado (n. 1798)
- 1875: Jegor Timkovskij, rusia diplomato kaj vojaĝisto, esploristo de Mongolio kaj Ĉinio (n. 1790)
- 1881: Fjodor Dostojevskij, rusa verkisto (n. 1821)
- 1916: Heinrich August Schwabe, germana-usona pentristo (n. 1843)
- 1917: Aurel Popovici, rumana juristo, profesoro kaj politikisto (m. 1863)
- 1930: Paul Levi, germana juristo kaj advokato, kunfondinto de la Komunista Partio de Germanio (n. 1883)
- 1939: Karl Florenz, germana japanologo (n. 1865)
- 1943: Johann Trollmann, germana boksisto, murdita (n. 1907)
- 1944: Friedrich von Lama, aŭstra-germana katolika ĵurnalisto, murdita (n. 1876)
- 1948: Karl Valentin, germana komikisto, aktoro kaj produktoro (n. 1882)
- 1954: Richard D. Volkmann, germana majoro (n. 1870)
- 1957: Miklós Horthy, hungara politikisto kaj diktatoro, regento de Hungara reĝlando (1920-1946) (n. 1868)
- 1960: Alexandre Benois, rusa artisto, aranĝisto de la spektakloj de la Rusaj Baletoj (n. 1870)
- 1960: Ernő Dohnányi, hungara-usona komponisto kaj pianisto (n. 1877)
- 1964: Ary Barroso, brazila juristo, sportraportisto kaj unu el la plej popularaj komponistoj kaj kantistoj (n. 1903)
- 1972: József Lázár, rumania hungara publicisto, redaktoro (n. 1908)
- 1979: Dennis Gabor, hungara Nobelpremiita fizikisto, inventinto kaj evoluiganto de holografio (n. 1900)
- 1981: Bill Haley, usona rokenrolo-kantisto (n. 1925)
- 1984: Jurij Andropov, ĉefo de KGB, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio (n. 1914)
- 1989: Tezuka Osamu, japana mangaverkisto kaj animeverkisto (n. 1928)
- 1990: László Póka, hungara kirurgo] (n. 1908)
- 1996: Antal Rónai, hungara operdirigento (n. 1906)
- 1996: Sylwester Braun, pola fotoĵurnalisto dokumentinta la germanan okupadon kaj la ribelon de Varsovio (n. 1909)
- 2001: Herbert Simon, usona Nobelpremiita tutfakulo, sociologo, psikologo kaj ekonomikisto (n. 1916)
- 2009: Tibor Siklódy, rumania hungara pentristo (n. 1929)
- 2010: Ĥaskel Besser, pola-usona rabeno (m. 1923)
- 2020: Mirella Freni, itala operkantistino (soprano) (n. 1935)
- 2021: Chick Corea, usona ĵaza pianisto kaj komponisto, unu el la prauloj de ĵazroko (n. 1941)
- 2024: Robert Badinter, franca politikisto (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Anna Katerina Emmerich, germana mistikulino, stigmatulino, viziulino
- Sankta Marono el Libano - patrono de la maronita eklezio
- Internacia Pico-Tago
- Italio: Memor-Tago pri etnaj purigoj faritaj de komunistoj - ekde 2005
La 9-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1863 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Vendredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097.