2-a de majo
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2025 tagoj |
La 2-a de majo estas la 122-a tago de la jaro (la 123-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 243 tagoj restas.
Je la 2-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 1194: Reĝo Rikardo la 1-a donis al Portsmouth ĝian unuan Reĝan Ĉarton
- 1312: Papo Klemento la 5-a per buleo Ad providam malfondis ordenon de templanoj
- 1368: Du mil maristoj de Hansa ligo konkeris kaj tute detruis Kopenhagon
- 1392: Prago: festa turniro sur Malnovurba Placo okaze de vizito de la duko de Bavario Jan, bopatro de reĝo Venceslao
- 1497: Giovanni Caboto elnavigis de Bristolo al Nordameriko por trovi nordokcidentan pasejon
- 1536: Anne Boleyn, la dua edzino de angla reĝo Henriko la 8-a, estis arestita kaj loĝigita en Turo de Londono
- 1559: Presbiteriana pastro John Knox revenis el ekzilo por gvidi la skotan reformacion
- 1611: Protestantisma traduko de la Biblio - Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo aperis anglalingve
- 1635: En Parizo kuracistoj de Ludoviko la 13-a organizis botanikan ĝardenon de kuracplantoj
- 1637: Reĝo Ferdinando la 3-a nomumas György Jakusics episkopo kaj ĉefa sinjoro de Veszprém
- 1656: Incendio detruis la germanan urbon Aachen
- 1668: Traktato de Aachen: en Aachen oni subskribis pactraktaton finantan la francan-hispanan militon de Devolucio
- 1670: Komerca kolonia kompanio de la Hudsona Golfo fondiĝis en Londono ricevante monopolon pri peltindustrio
- 1692: Tute bruliĝis la pola urbo Żelechów
- 1703: Granda Nordia Milito: decida venko de svedoj super armeo de Saksio en batalo de Pułtusk
- 1720: Aŭgusto la 2-a, unua reĝo de Pollando el dinastio Wettin, urbigis Suwałki
- 1734: Francoj konkeris fortikaĵon Traben-Trarbach (milito pri la pola sukcedo)
- 1762: Sepjara milito: oni subskribis rusa-prusan pacon
- Napoleonaj Militoj
- 1808: Insurekcio de la 2-a de majo: madridanoj atakis francajn trupojn - Milito de Hispana Sendependiĝo komenciĝis
- 1809: Nokte taĉmentoj de Varsovia Duklando venkis militistaron de Aŭstra imperio en la batalo de Ostrówek (proksime al Otwock)
- 1813: Napoleono en batalo de Lützen venkis armeon de la 6-a kontraŭfranca koalicio
- 1848: Dum la ribelo de Poznań kontraŭ Reĝlando Prusio en batalo de Sokołowo (proksime al Września) venko de poloj
- 1876: Julia kalendaro: bulgara aprila ribelo kontraŭ la preskaŭ 500-jara regado de Otomana Imperio komenciĝis
- 1879: Pablo Iglesias Posse fondis partion, kiu post 10 jaroj renomiĝis al Hispana Laborista Socialista Partio
- 1885: Belga reĝo Leopoldo la 2-a deklaris la afrikan ĝangalon en Konga Baseno sia "persona posedaĵo"
- 1888: Inaŭguro de la Universala Ekspozicio en Barcelono (Hispanio)
- 1892: En Kievo ekfunkciis elektra tramo, unua en la Rusia Imperio
- 1892: Pollando: en Lodzo eksplodis ĝenerala striko, kiun partoprenis 70 mil laboristojn - sange subpremita, ĉirkaŭ 200 personoj pereis
- 1895: Pola verkisto Bolesław Prus finis verkadon de la historia romano - La Faraono
- 1896: Inaŭguro de la metroo de Budapeŝto okaze de la simbola miljara datreveno de la eniro de hungaroj en la Karpatan basenon
- 1900: Oscar la 2-a de Svedio deklaris subtenon al Britio en la Dua Bura milito
- 1906: Ferma ceremonio de Inter-Olimpiko en Ateno
- 1908: Pola aktorino Irena Solska kaŭzis skandalon en la Urba Teatro de Krakovo aperiĝante nuda (tamen vualita per tulo kaj la propraj haroj) en spektaklo de Leopold Staff pri Godiva
- Unua mondmilito
- 1919: Bavara Soveta Respubliko falis — en la bataloj kontraŭ Reichswehr kaj Libera korpuso pereis ĉirkaŭ 1000 homoj
- 1921: Marŝalo de Pollando Józef Piłsudski ricevis honoran doktorecon de Varsovia Universitato
- 1921: Dua Pola Respubliko: rezulte de plebiscito en Supra Silezio eksplodis la Tria Silezia Ribelo
- 1923: En stacidomo en Dziedzice divizia generalo Kazimierz Sosnkowski enmanigis al Ferdinand Foch nomumigan dekreton por la soldata rango de marŝalo de Pollando
- 1927: Fondo de la Akademio de Kinematografaj Artoj kaj Sciencoj en Hollywood
- 1927: Flago de Alasko akceptiĝis
- 1933: En Germanio oni malfondis sindikatojn
- 1933: En la gazeto The Northern Chronicle aperis unua mencio pri la monstro de Loch Ness
- 1938: Adolf Hitler verkis sian testamenton
- 1940: Papo Pio la 12-a kanonizis Gema Galgani, italan mistikulinon kun stigmatoj
- 1940: Somera Olimpiko 1940 nuligita
- Dua mondmilito
- 1940: unua transporto de ĉirkaŭ 1500 poloj foriris el Varsovia enketa malliberejo Pawiak al koncentrejo en Sachsenhausen
- 1941: En Francio eksplodis strikoj en minejoj de Nord kaj Pas-de-Calais; Iraka Fronto: aviadiloj de brita aerarmeo en Habbaniya (gubernio Anbar) atakis iranajn trupojn blokantaj aerodromon, kiuj ekregis fortikaĵon Rutba sur la dezerta itinero inter Bagdado kaj Transjordanio - komenco de la milito inter Britio kaj Irako
- 1942: Pola Rezistomovado: Ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo fondis flankatakan Taĉmenton; pola generalo Władysław Anders rifuzis la postulon de Ĵukov senprokraste sendi al fronto polajn trupojn kiujn li konsideris ne sufiĉe pretaj
- 1943: Volinia masakro: en vilaĝo Hurby taĉmento de Ukraina Ribela Armeo apogita de taĉmentoj de ukraina memdefendo murdis ĉirkaŭ 250 polojn
- 1944: Trajno de Hungario kun deportitoj en brutvagonoj kun 1800 homoj plejparte en aĝo de 16-60 jaroj, alvenis al Aŭŝvico-Birkenau; germanoj atakis kaj detruis vilaĝon Hanaczów (nun en Lviva provinco), ekzekutis judojn kaj parton de poloj, la ceteron kunvenigis al Lvivo; de la 1-a/2-a de majo kaj ankaŭ en sekva nokto Aviado de Malproksima Agado atakis Lvivon (Lwow) kaj Ivano-Frankivsk (Stanisławów); Itala Fronto: al bataloj aliĝis pola 318-a ĉasaviadila-skoltada skadro "Gdańsk"
- 1945: Berlina operaco atingis sian kulminon; kungvidanto de Tria Regno Martin Bormann frumatene sinmortigis per kalia cianido; Orienta Fronto: sude de la elfluo de Odro trupoj de la 9-a Armeo trapasis markolon Świna kaj atingis la insulon Wolin/Wollin, kaj trupoj de 2-a Sturma Armeo trapasis markolon Piana atingante la insulon Usedom/Uznam; soveta Aviado de Malproksima Agado atakis Swinemünde (poste renomata Świnoujście); Kapitulaco de la Germana Regno de majo 1945: defend-komandanto de Berlino ordonis rompi batalojn kaj kapitulacis antaŭ soveta generalo Ĉujkov - ĝis la fino de la tago formetis armilojn pli ol 134 000 germanaj soldatoj; sur ekstera ĉirkaŭigo de Berlino la sovetia 61-a Armeo atingis la Elbon, kaj 1-a Armeo de Pola Soldataro same atingis la riveron post konkero de Rhinow; Okcidenta Fronto: brita armeo konkeris Eutin en Ŝlesvigo-Holstinio; Balkana Fronto: en Triesto jugoslavia 4-a Armeo kun korpuso de la Nacia Liberiga Armeo de Slovenio kaj la novzelanda 2-a Divizio de Infanterio ekregis pliparton de la urbo; Itala Fronto: kapitulacis la germanaj armitaj fortoj en Italio; germanoj ekzekutis 56 membrojn de la ĉeĥa rezistomovado en la fortikaĵo Terezín; Britio: reorganizo de la Pola ekzila registaro
- 1946: Pollando: Venĝe pro helpo al partizanaj taĉmentoj de subtera sendependiga movado funkciuloj de Ministerio pri Publika Sekureco masakris vilaĝon Wąwolnica en distrikto Puławski
- 1950: Francio transdonis al Barato la urbon Ĉandanagaro
- 1952: En Pollando oni komencis konstrui Varsovian Kultur- kaj Sciencpalacon kaj reglamenti sapon kaj lavpulvoron
- 1953: Kronado de la reĝo Husejn de Jordanio el haŝemida dinastio
- 1955: Usona verkisto Tennessee Williams ricevis premion Pulitzer por la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento
- 1964: Ĉina ekspedicio unuafoje grimpis Ŝiŝapangmon
- 1968: En Parizo studentaj manifestacioj komencis la Majon de 1968
- 1980: Apostola vizito de Johano Paŭlo la 2-a al Centra Afriko kaj Okcidentafriko komenciĝis - la papo vizitis Zairon, Kenjon, Ganaon, Burkinon kaj Ebur-Bordon
- 1982: Falklanda milito: argentina krozoŝipo ARA General Belgrano estis sinkigita de brita atoma submarŝipo HMS Conqueror - 323 maristoj pereis
- 1982: Milita stato en Pollando: en la tuta lando oni nuligis milican elirblokadon
- 1989: Hungaraj landlimaj gardistoj kun tenajloj rompis pikdraton de la Fera kurteno markanta la landlimon kun Aŭstrio (Hegyeshalom)
- 1990: Árpád Göncz iĝis prezidento de Hungario
- 1992: Subskribo de interkonsento pri la Eŭropa Ekonomia Areo
- 1995: Tagon post kroata invado al okcidenta Slavonio serboj pripafis Zagrebon - 7 personoj pereis kaj 175 vundiĝis
- 1997: La sciencistaro de Atapuerca akiras Premiojn Princo de Asturio pri Scienca Esplorado
- 1997: Tony Blair el Laborista Partio iĝis ĉefministro de Britio post 18 jaroj de konservisma regado - la plej juna ĉefministro de la pasintaj 185 jaroj
- 1998: En Bruselo fondiĝis Eŭropa Centra Banko
- 1999: Mireya Moscoso iĝis prezidentino de Panamo
- 2000: Prezidento de Usono William J. Clinton anoncis, ke aliro al precizaj pozicioj per GPS ne plu estas rezervita por la usona militistaro
- 2004: Martín Torrijos gajnis prezidentan balotadon en Panamo
- 2004: Poloj unuafoje festis Tagon de la Flago de Pola Respubliko
- 2006: Muzeo de Pola Historio en Varsovio fondiĝis
- 2008: Birmo: ciklono Nargis mortigis dekkelke da miloj de homoj
- 2011: Konservisma Partio de Kanado gajnis sufiĉe da sidlokoj en federacia elekto por establi sian unuan plimultan registaron
- 2011: Pakistano: noktomeze de la 1-a/2-a de majo gvidanto de Al-Kaida Usama bin Laden, kaŝiĝanta en Abbottabad, estis mortigita
- 2014: Post revolucio de Eŭromajdano en tumulto de Odesa 48 personoj pereis kaj 214 estis vunditaj
- 2014: Pli ol 2100 personoj pereis rezulte de la terglito en Afganio en provinco Badaĥŝan
- 2018: Eŭskaj naciistoj el ETA anoncis sian malfondon kaj ĉeson de ĉiu agado
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: Hungario remalfermis sian ambasadejon en Kievo; Nov-Zelando sankciigis 170 rusiajn senatanojn; Israelo kondamnis vortojn de Sergej Lavrov, kiu interparolante kun itala televido sugestis judajn radikojn de Adolf Hitler - Tel Avivo postalas pardonpeton de Moskvo; Ukrainio ricevis 495 milionojn da eŭrojn de Usono, Norvegio kaj Aŭstrio
- 2023: Eŭropa Komisiono malpermesis liveradon de tritiko, maizo, kanolo kaj helianto al Bulgario, Hungario, Pollando, Rumanio kaj Slovakio - la landoj nuligos internajn limigojn, transito de ukraina greno estos permesita, agrokulturistoj ricevos rekompensojn de EU
Naskiĝoj
redakti- 1360: Jongle, imperiestro de Ĉinio el dinastio Ming translokiginta ĉefurbon de Nankino al Pekino (m. 1424)
- 1437: Filippo Buonaccorsi, itala humanisto, poeto kaj verkisto kreanta en la latina (m. 1497)
- 1451: Renato la 2-a, lorena duko, nepo de Renato de Anĵuo (m. 1508)
- 1543: Johano Moreto la 1-a, brabanta presisto, libristo kaj eldonisto de la Biblio en la latina (1599) (m. 1610)
- 1579: Tokugawa Hidetada, japana ŝoguno, filo de Tokugawa Ieyasu (m. 1632)
- 1602: Athanasius Kircher, germana jezuito, orientalisto, esploranto de hieroglifoj (m. 1680)
- 1660: Alessandro Scarlatti, itala baroka komponisto fama pro siaj operoj kaj ĉambraj kantatoj (m. 1725)
- 1702: Friedrich Christoph Oetinger, germana teologo kaj gvida reprezentanto de virtemberga pietismo (m. 1782)
- 1729: Katerino la 2-a, "la Granda", imperiestrino de Rusio (m. 1796)
- 1737: Grafo de Shelburne, brita ĉefministro (m. 1805)
- 1772: Novalis, germana romantikisma kaj mistikisma poeto kaj sciencisto (m. 1801)
- 1773: Henrich Steffens, germana-norvega naturscienculo kaj verkisto (m. 1845)
- 1791: János Pergel, hungara historiisto, jursciencisto, akademiano (m. 1838)
- 1803: Christoph Schmidt, germana entreprenisto, konata de la Palmejo de Erfurto (m. 1868)
- 1807: József Engel, hungara kuracisto kaj apotekisto (m. 1870)
- 1831: Jan Bochenek, germana religia pentristo kaj portretisto (m. 1909)
- 1859: Jerome K. Jerome, angla humura verkisto, enestanta en "Literatura Mondo", rete legebla (m. 1927)
- 1860: Theodor Herzl, juda ĵurnalisto kaj verkisto, kreinto kaj ĉefa ideologo de cionismo (m. 1904)
- 1866: Albrecht Dieterich, germana klasika filologo kaj religiosciencisto (m. 1908)
- 1867: Péter Szabó, hungara matematikisto kaj instruisto (m. 1914)
- 1881: Aleksandr Kerenskij, rusia advokato kaj politikisto, membro de la Ŝtata Dumao, estro de la Portempa Registaro de Rusio (m. 1970)
- 1886: Gottfried Benn, germana verkisto, reprezentanto de la ekspresionismo, esperantigata de Guido Holz (m. 1956)
- 1887: Vernon Castle, usona dancisto populariganta i.a. tangon (m. 1918)
- 1888: Wilhelm Benary, germana psikologo, komercisto kaj eldonisto (m. 1955)
- 1892: Manfred von Richthofen, germana flug-aso pafalteriginta ĉirkaŭ 80 aviadilojn dum la unua mondmilito (m. 1918)
- 1894: Domokos Pap, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 1970)
- 1902: Kazimierz Zarankiewicz, pola matematikisto, profesoro pri teoria mekaniko, teoriulo de kosmaj flugoj (m. 1959)
- 1906: Philippe Halsman, latva-usona portreta kaj moda fotisto laboranta por fotoĵurnalisma revuo Life (m. 1979)
- 1907: Lajos Nagy, hungara juristo rolinta en parlamento Vaŝarheja Renkontiĝo (m. nekonata)
- 1912: Axel Springer, germana eldonisto kaj ĵurnalisto (m. 1985)
- 1913: József Óváry-Óss, hungara ĵurnalisto, libroeldoneja redaktoro (m. 1981)
- 1921: B. B. Lal, barata arkeologo (m. 2022)
- 1921: Satyajit Ray, barata reĝisoro kaj scenaristo, komponisto, ilustristo, verkisto kaj kantaŭtoro (m. 1992)
- 1929: Jigme Dorji Wangchuck, reĝo de Butano (m. 1972)
- 1934: Sándor Szenyei, hungara verkisto, redaktoro (m. 1993)
- 1934: Gersi Alfredo Bays, brazila esperantisto, fondinto de la eldonejo Fonto kun la beletra revuo "Fonto", kunlaboranto de "Monato", aŭtoro de La Profeto el Pedras, membro de la Akademio de Esperanto, ricevinto de FAME-premio, honora membro de UEA
- 1936: László Péterfy, hungara skulptisto, laŭreato de la premio Kossuth
- 1939: Peter Smalun, germana dezajnisto
- 1942: Jacques Rogge, belga kirurgo kaj sportisto, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato (m. 2021)
- 1942: Arne A. Ambros, aŭstra fizikisto kaj orientalisto-islamologo
- 1944: Franz Innerhofer, aŭstra verkisto
- 1945: Mihály Jánó, rumania hungara arthistoriisto, muzeologo
- 1946: György Lőrincz, hungara verkisto, publicisto
- 1946: David Suchet, angla aktoro konata de la rolo de Hercule Poirot
- 1947: Zsuzsa Heitel, rumania hungara arthistoriistino
- 1947: Sándor Tonk, hungara historiisto (m. 2003)
- 1948: Duncan Charters, brita esperantisto
- 1953: Valerij Gergijev, sovetia, rusia dirigento de la Mariinskij-Teatro, tutmonde premiita
- 1953: Domitien Ndayizeye, burunda politikisto, prezidanto de Burundo
- 1957: Miklós Miriszlai, rumania hungara inĝeniero, poeto, grafikisto
- 1960: Gjorge Ivanov, prezidento de Nord-Makedonio
- 1968: Fanny Eszter Fogel, hungara-itala operkantistino
- 1975: David Beckham, angla futbalisto ludinta i.a. ĉe Manchester United kaj Real Madrid
- 1978: Intars Busulis, latva kantisto
- 1982: Lorie, franca kantistino kaj aktorino
- 2015: Princino Charlotte Elizabeth Diana de Kembriĝo, la kvara laŭvice tronheredontino de Unuiĝinta Reĝlando
Mortoj
redakti- 373: Atanazio - sanktulo de Katolika Eklezio kaj ortodoksismo, unu el Patroj de la Eklezio kaj Doktoro de la Eklezio
- 1459: Antonino de Florenco, itala ĉefepiskopo de Florenco, sanktulo (n. 1389)
- 1495: Georg Altdorfer, germana teologo, juristo kaj episkopo de Chiemsee (n. 1437)
- 1519: Leonardo da Vinci, itala sciencisto, artisto kaj inventisto de la Alta Renesanco, tutfakulo kontribuinta al anatomio, konstruinĝenieriko, fluidodinamiko, konata de la pentraĵoj Mona Lisa, Damo kun ermeno, La Lasta Vespermanĝo (n. 1452)
- 1576: Bartolomé Carranza, hispana ĉefepiskopo kaj teologo (n. 1503)
- 1736: Albertus Seba, nederlanda apotekisto, zoologo kaj kolektisto (n. 1665)
- 1777: György Klimó, hungara episkopo kaj mecenato (n. 1710)
- 1813: Jacques Delille, franca poeto kaj tradukisto de Georgiko de Vergilio (n. 1738)
- 1816: Justus Perthes, germana fondinto de kartografia eldonejo (n. 1749)
- 1854: Franc Ksaver Lušin, aŭstra teologo kaj episkopo slovenlingva (n. 1781)
- 1857: Alfred de Musset, franca poeto, membro de Franca Akademio, konata de esperantigita La du Amatinoj. La Kapricoj de Mariano, rete legebla (n. 1810)
- 1864: Giacomo Meyerbeer, germana komponisto kaj dirigento (n. 1791)
- 1881: Anna Pustowójtówna, pola elmigrinta aktivulino, partoprenantino de la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio sub la komando de Marian Langiewicz, sanitaristino dum la Francia-Prusia milito kaj Pariza komunumo (n. 1838)
- 1884: Adelino Fontoura, brazila aktoro, ĵurnalisto, poeto kaj verkisto (n. 1859)
- 1892: Hermann Burmeister, germana zoologo, entomologo, herpetologo kaj botanikisto (n. 1807)
- 1899: Miklós Bethlen, hungara kapitano, aktoro, ĵurnalisto (n. 1831)
- 1900: Ivan Ajvazovskij, rusia mar-pentristo, mecenato (n. 1817)
- 1905: Karl Schneider, germana teologo, pedagogo kaj politikisto (n. 1826)
- 1909: Manuel Amador Guerrero, unua prezidento de Panamo, kuracisto kaj politikisto (n. 1833)
- 1924: Andor Lovassy, hungara ĵurnalisto, kunlaboranto de la ekonomia ĵurnalo "Nagyvárad" (n. 1869)
- 1925: Johann Palisa, aŭstra astronomo, malkovrinto de 122 asteroidoj (n. 1848)
- 1935: Heinrich Schmidt, germana arkivisto, naturisto, filozofo, disĉiplo de Ernst Haeckel (n. 1874)
- 1939: Gerő Bárány, hungara verkisto kaj jurfilozofo (n. 1878)
- 1941: Penelope Delta, greka verkistino de adoleska literaturo (n. 1874)
- 1945: Frieda von Oppeln, germana verkistino (n. 1866)
- 1945: Martin Bormann, germana SS-generalo, politikisto de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, anstataŭanto de Hitler, akuzita pri krimoj kontraŭ la homaro (n. 1900)
- 1960: Caryl Chessman, usona rabisto kaj seksperfortisto (n. 1921)
- 1966: Henri Micard, franca esperantisto, fondinto de la Kulturdomo de Esperanto en Kastelo Greziljono (n. 1897)
- 1969: Franz von Papen, germana politikisto kaj diplomato de Vajmara Respubliko kaj Nazia Germanio (n. 1879)
- 1972: J. Edgar Hoover, usona juristo, direktoro de FBI (n. 1895)
- 1976: Thea de Haas, germana verkistino kaj pentristino (n. 1885)
- 1979: Giulio Natta, itala kemiisto Nobelpremiita pro esploro de polimeroj (n. 1903)
- 1981: David Wechsler, usona psikologo, okupiĝanta pri intelekta kvociento (n. 1896)
- 1987: Dalida, franca kantistino kantinta en ok lingvoj (n. 1933)
- 1988: Nikolaj Danovskij, latva inĝeniero, ĵurnalisto kaj tradukisto, scienca redaktoro de Granda Sovetia Enciklopedio, kontribuinto al "Paco", kies traduko de unu el noveloj de Miĥail Lermontov aperis en "Ruslanda Esperantisto" (n. 1905)
- 1997: Paulo Freire, brazila pedagogo kaj teoriisto pri edukado (n. 1921)
- 1999: Igor Diakonov, soveta, rusia lingvisto, orientalisto kaj historiisto pri Proksima Oriento (n. 1915)
- 2005: Wee Kim Wee, ĵurnalisto, diplomato kaj prezidento de Singapuro (n. 1915)
- 2009: Augusto Boal, brazila reĝisoro, aŭtoro de teatraĵoj kaj teoriisto pri la teatro (n. 1931)
- 2011: Usama bin Laden, saŭd-araba sunaista islama fundamentisto, kunfondinto kaj gvidanto de Al-Kaida (n. 1957)
- 2014: Tomás Balduino, brazila episkopo, reprezentanto de la Teologio de la Liberigo (n. 1922)
- 2015: Maja Pliseckaja, soveta, rusia baleta dancistino, koreografo, reĝisorino kaj aktorino (n. 1925)
- 2020: Stefan Hambura, pola advokato kun pola-germana civitaneco, batalanta pri reakiro de statuso de la pola nacia malplimulto kaj bieno de polaj organizaĵoj de antaŭ 1939 (n. 1961)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Atanazio, patriarko de Aleksandrio, kristana teologo de Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio, verkisto, episkopo kaj doktoro de la eklezio, sanktulo de Katolika Eklezio kaj Ortodoksa Kristana Eklezio
- Antonino de Florenco, ĉefepiskopo de Florenco, sanktulo
- Sigismundo de Burgundio, reĝo de burgundoj, martiro
- Bahaa Kredo: dek-dua tago de la Festo de Ridvan
- Hispanio: Insurekcio de la 2-a de majo - Regiona tago en Madrida Regiono
- Irano kaj Indonezio: Tago de instruisto
- malnova Dziady – printempa, slava festo memoriganta mortintojn
- Pollando:
La 2-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1863 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.