18-a de januaro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 18-a de januaro estas la 18-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 347 tagoj restas (348 en superjaroj).
Je la 18-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 336: Marko, episkopo de Ostia, iĝis papo
- 532: Popola ribelo en Konstantinopolo fiaskis - finita per masakro de 30 mil ribelintoj
- 1367: Fernando la 1-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1401: Subskribo de la traktato Vilno-Radom konfirmanta sendependecon de Grandprinclando Litovio kaj rekonanta Vytautas kiel grandprinco
- 1409: La dekreto de Kutná Hora estis eldonita de la germana-ĉeĥa reĝo Venceslao, kiu malfavoris fremdajn lekciistojn pri decidoj rilate al la Universitato de Karolo
- 1486: Angla reĝo Henriko la 7-a edziĝis al Elizabeta de Jorko
- 1493: Pollando: en Piotrków Trybunalski okazis unua kunsido de duĉambra Sejmo
- 1535: Hispana konkistadoro Francisco Pizarro fondis Limon
- 1604: Pollando: en Oliwa oni konsekris preĝejon al Sankta Jakobo
- 1562: Tria sesio de la Koncilio de Trento komenciĝis dum kiu oni konstatis neceson krei indekson de malpermesitaj libroj
- 1614: Johano Amoso Komenio aĉetis de vidvino post antaŭa posedanto de manuskripto la verkon de Koperniko De revolutionibus orbium coelestium (Pri rivoluoj de ĉielosferoj)
- 1701: Kunnegsgarbs: princo-elektisto Frederiko la 1-a kroniĝis - Prusio fariĝis Reĝlando Prusio
- 1778: James Cook kiel unua eŭropano atingis la arkipelagon Havajo
- 1788: Aŭstralio: unua ŝipo de Unuiĝinta Reĝlando alvenis al Botany Bay kun 778 kondamnitoj, en tio 192 virinoj, por fondi unuan eŭropan kolonion
- 1801: Rusia Imperio aneksis orientan Kartvelion
- 1825: Moskvo: Bolŝoj-teatro inauguris post incendio sian agadon
- 1871: Germanio unuiĝis: post Francia-Prusia Milito, malvenka por francoj, en Versailles reĝo de Prusio Vilhelmo la 1-a iĝis germana imperiestro, Otto von Bismarck proklamis kreon de la dua Germana Regno - Germana Imperiestra Regno
- 1882: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Eoso
- 1884: Antonio Cánovas del Castillo la kvaran fojon iĝis ĉefministro de Hispanio
- 1886: Germanio: unua aŭto Benz Patent-Motorwagen aperis
- 1902: Barcelono: ekkonstruo de Hospitalo de Sant Pau
- 1902: En "Tygodnik Ilustrowany" (Ilustrita Semajnrevuo) aperis unua parto de romano Chłopi (Kamparanoj) de Władysław Reymont
- 1911: Unua alŝipiĝo de aviadilo
- 1912: Robert Scott atingis la sudan poluson
- 1913: Unua Balkana milito: venko de greka ŝiparo kontraŭ la turka en batalo de Lemnos
- Unua mondmilito:
- 1918: Rusia revolucio de 1917
- Balotado por la Rusia Konstitucifara Asembleo de 1917: en Petrogrado kunvenis la unua demokratie elektita rusa parlamento — Rusia Konstitucia Asembleo, kiu venontan tagon estis dispelita de bolŝevikoj
- Studentoj de Kieva Universitato decidis fondi volontulan taĉmenton por batali kontraŭ bolŝevikoj
- 1919: Packonferenco de Parizo komenciĝis
- 1919: Anglio: aŭtomobila firmao Bentley fondiĝis
- 1919: Pola Ruĝa Kruco estis fondita
- 1920: Pola armeo eniris al forlasita de germanoj Toruń
- 1925: En Moskvo aperis monatrevuo "Novij Mir"
- 1925: Prezidento de Dua Pola Respubliko Stanisław Wojciechowski disponis pri estiĝo de Ĝenerala Direkcio de Poŝtoj kaj Telegrafoj
- 1930: Dua Pola Respubliko: en Mościce apud Tarnów ekfunkciis Ŝtata Fabriko de Kemiaj Kombinaĵoj kun Azoto
- 1934: Carlos Mendieta iĝis provizora prezidento de Kubo
- 1934: Pola ekspedicio kiel unua grimpis al montopinto Mercedario en Andoj
- 1939: En Ĥust fondiĝis Ukraina Nacia Unuiĝo, kun reprezentantoj de diversaj politikaj partioj, krom komunistoj
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Gestapo pafekzekutis en Katowice 37 el 40 loĝantoj de kvar vilaĝoj el Żywiec-regiono, arestitaj pro konservado de armiloj postlasitaj de pola soldataro (aparteno al konspira organizaĵo "Racławice"), kaj en Piotrowice 39 personojn; dekreto de Supera Soveto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko likvidis en regionoj Bjalistoko, Baranaviĉi, Brześć, Wilejka kaj Pinsko oni likvidis 101 polajn distriktojn
- 1941: Okupacia estro de Varsovio malpermesis al judoj resti ekster Varsovia geto kaj loĝantojn devigis informi pri judoj restantaj ekster la geto; germanaj regopovoj komencis likvidi orfejon gvidatan de pastroj en Płock, de kiu ili forveturigis ĉirkaŭ 70 knabojn; en Nowy Sącz estis arestita kapitano Antoni Gryzina, kiu sinmortiĝis la venontan tagon, kaj en Poznań Stefan Piotrowski, kapitano kaj bestokuracisto - ekzekutita; Ĉinio: ordono de Ĉiang Kai-ŝek pri dissolvo de Nova 4-a Armeo
- 1942: Germanaj regopovoj en Provinco Vartlando publike informis pri likvido en la unuaj monatoj de la milito ĉirkaŭ 25 mil polajn kaj judajn metiejojn; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo dispartigis en Novgoroda provinco germanajn armeojn, ekatakis direkte al Zaporiĵo kaj ekregis vilaĝon apud Vjazma
- 1943: Taĉmento de partizana komandanto Jan Piwnik konkeris germanan malliberejon en Pinsk liberigante 3 oficirojn de Pola Enlanda Armeo kune kun sovetaj partizanoj; Operaco Reinhardt: komenco de eksterma deportado de 8 mil judoj el Varsovia geto al Treblinka — responde unua ago de Juda Batal-Organizo, samtage germanoj pafmortigis socian aktivulon; de Varsovio foriris unua transporto de judoj-fremdlandanoj al franca internigejo en Vittel - oni planis ŝanĝi ilin kontraŭ internigitaj germanoj; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo liberigis Ŝlisselburgon - oni kreis teran ligon kun larĝeco de 8-11 km kun sieĝata Leningrado
- 1944: Gestapo pafmortigis en Tomaszów Mazowiecki 20 polojn venĝe pro mortigo de laboranto de krima polico flanke de Pola Rezistomovado; en Lublinio taĉmento de Kamparanaj Batalionoj atakis du vilaĝojn de germanaj koloniistoj (Ribelo de Zamość); en Volinio okazis unuaj gravaj bataloj inter la Ukraina Ribela Armeo kaj NKVD-trupoj; Itala Fronto: brita 10-a Armea Korpuso ekregis Minturnon kaj atingis Castelforte
- 1945: Germana polico murdis de la 17-a/18-a de januaro ne malpli ol 900 malliberulojn en Radogoszcz (nun en Lodzo) - pro rezisto ekbruligis la malliberejon; diversaj germanaj policoj pafekzekutis sur stadiono en Rybnik 292 malliberulojn kaj en Świerklany dekkelkajn de evakua transporto de koncentrejo Aŭŝvico, 210 enprizonigitojn en Płock, 31 personojn en Baranów, 9 en Bielsko-Biała, 6 en Gostynin; germanaj regopovoj likvidis punlaborejon por infanoj en Lubawa tra kiu trapasis pli ol 100 mil infanoj; Orienta Prusio atakata de Mława kaj ene direkte al Kenigsbergo; Ruĝa Armeo eniris al Krakovo, Łęczyca, Zgierz, Piotrków Trybunalski, Gostynin kaj Aleksandrów; Brita aviado atakis Magdeburgon kaj la usona Kaiserslautern; tria germana provo ataki Budapeŝton de Balatono
- 1950: Ĉinio kaj Vjetnamio ligis diplomatiajn rilatojn
- 1951: Stalinismo: Pola Unuiĝinta Laborista Partio nuligis interalie Feston de la Konstitucio de la 3-a de Majo por ke ĝi ne konkurencu kun Tago de la Laboro
- 1952: Papaj dokumentoj: papo Pio la 12-a en apostola letero Cupimus Imprimis kondamnis reprezaliojn de ĉinaj katolikoj
- 1952: Tunizio: eksplodo de ribelo kontraŭ la franca okupado
- 1955: Ĉina Popola Liberiga Armeo invadis tajvanan insuleton Yijiangshan - komenco de krizo en Tajvana Markolo
- 1956: Parlamento de GDR akceptis leĝon pri kreo de Nacia Popola Armeo
- 1969: En katastrofo de Boeing 727 apud Los-Anĝeleso 38 personoj pereis
- 1976: Libana Interna Milito: kristanaj milicoj masakris 1000-1500 palestinanojn en koncentrejoj por fuĝintoj de norda Bejruto
- 1977: En Usono oni trovis bakterion respondecan pri legiana malsano
- 1985: Ruhr-regiono: unuafoje en Germanio oni enkondukis alarmon pri fumnebulo pro aera poluado kaŭzita de temperatura inverso
- 1989: Estona lingvo denove iĝis ŝtata lingvo en Estonio
- 1993: En sieĝita Sarajevo komenciĝis konstruado de subaviadileja tunelo savonta vivon de loĝantoj de la urbo
- 1994: Itala politika partio Ek Italio fondiĝis
- 2005: Tuluzo: oni prezentis unuan Airbus A380
- 2009: Operaco Fandita Plumbo finiĝis - deklaro de armistico en Gaza Sektoro
- 2010: Ankaro: Mehmet Ali Ağca, kiu la 13-an de majo 1981 atencis kontraŭ papo Johano Paŭlo la 2-a, forlasis malliberejon
- 2011: Ne malpli ol 60 personoj pereis kaj 150 vundiĝis rezulte de bomba atenco de sinmortiganto kontraŭ centro de polica varbigo en iraka urbo Tikrit
- 2012: Angla vikipedio kaj multaj aliaj retpaĝaroj fermiĝis por 24 horoj proteste al la decido de Usona Kongreso, kiu povas malutili al libera interreto - Stop Online Piracy Act
- 2014: Rezulte de referendumo ekvalidis nova konstitucio de Egiptujo
- 2018: Kazaĥio: buso ekflamas sur la ŝoseo Samara-Ŝimkento en la provinco Aktobe, la fajro mortigis 52 pasaĝerojn, kun tri pasaĝeroj kaj du ŝoforoj eskapintaj
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- De la invado Rusio perdis en Ukrainio ĉ. 117 770 soldatojn; en katastrofo de helikoptero apud antaŭlernejo en Brovari pereis i.a. ministro pri internaj iferoj de Ukrainio kun du viculoj — 14 personoj pereis, inkluzive unu infano, 25 estas vunditaj, en tio 11 infanoj, la urbo anoncis tritagan funebron; ĉ. 150 mil artileriaj pafaĵoj el Israelo estas transportataj al Ukrainio
- Mondreago: ekde la rusa agreso, al Pollando enveturis 9 mln kaj kvarono de ukrainoj; en YouTube oni povas rigardi dokumentan filmon de pola ĵurnalisto Tomasz Grzywaczewski „Wymazać Naród”/„Erase the Nation” (Forviŝi la nacion - pri detruado de kultura heredaĵo de ukrainoj); germana konzerno BASF forlasas Rusion pro miliardaj perdoj
- 2024: Konstitucia juĝejo en Pollando agnoskis nekonstitucia likvidon de publikaj amaskomunikiloj kaj ŝanĝon de iliaj estraroj fare de nova registaro de Donald Tusk; en akceptita buĝeto oni signife reduktis monon por funkciado de la Instituto pri Nacia Memoro, enketanta komunistajn krimojn kontraŭ la pola nacio
- 2003: Nuna Esperanto-movado en Brazilo: en interreto brazilano Flavio Rebelo lanĉis Ĝangalo E-Portalon kun ĉiutagaj mondaj kaj Esperanto-novaĵoj, kompletigataj de blogoj, babilejo kaj aliaj servoj - post paŭzo jarŝanĝe de 2004/2005 ekfunkciis Internacia Televido
Naskiĝoj
redakti- 1519: Izabela Jogajlido, pola reĝidino, litova princino, reĝino de Hungario (m. 1559)
- 1641: François Michel Le Tellier de Louvois, franca ministro (m. 1691)
- 1689: Charles Montesquieu, franca politika filozofo, juristo, verkisto (m. 1755)
- 1743: Louis Claude de Saint-Martin, franca filozofo, teozofo kaj mistikulo, kunfondinto de martinismo (m. 1803)
- 1750: Johann Gottlob Schneider, germana filologo kaj naturscienculo (m. 1822)
- 1752: Josias Friedrich Löffler, germana superintendanto
- 1767: Carl Wilhelm Heinrich von Lyncker, germana juristo kaj soldato (m. 1843)
- 1778: George Bellas Greenough, angla pionira geologo (m. 1855)
- 1782: Daniel Webster, usona ministro pri eksteraj rilatoj (m. 1852)
- 1801: James Evans, usona-kanada metodista misiisto kaj amatora lingvisto, kreinto de silabaro por inuita lingvaro (m. 1846)
- 1825: Edward Frankland, angla kemiisto, kiu enkondukis nocion valento (m. 1899)
- 1835: César Cui, rusa komponisto, muzikkritikisto kaj oficiro (m. 1918)
- 1841: Emmanuel Chabrier, franca komponisto kaj pianisto (m. 1894)
- 1841: Wilhelm Velten, germana mezlerneja instruisto, esperantistiĝinta antaŭ UK 1908, membro de Lingva Komitato, komisaro por instruisto-ekzamenoj ĉe Saksa Esperanto-Instituto, tradukisto de la komedio La malsanulo pro imago de Molière (m. 1928)
- 1845: Hermann Grotefend, germana arĥivisto kaj diplomatikisto (m. 1931)
- 1849: Edmund Barton, unua ĉefministro de Aŭstralio (m. 1920)
- 1867: Rubén Darío, nikaragva verkisto, poeto, diplomato (m. 1916)
- 1869: Andor Roboz, hungara verkisto, redaktoro (m. 1944)
- 1874: Egid Filek von Wittinghausen, aŭstra juristo, pedagogo kaj verkisto (m. 1949)
- 1877: György Wass, hungara poeto, rakontisto, redaktoro (m. 1929)
- 1879: János Espersit, hungara advokato, ĵurnalisto (m. 1931)
- 1882: Alan Alexander Milne, angla verkisto (m. 1956)
- 1882: Monteiro Lobato, brazila spiritisto, ĵurnalisto, tradukisto, verkisto kaj eldonisto (m. 1948)
- 1882: Sándor Puhala, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto pri pedagogio (m. 1962)
- 1884: Ödön Kuncz, hungara juristo, ekonomikisto, profesoro (m. 1965)
- 1892: Oliver Hardy, brita aktoro ludanta en komika dueto Laurel kaj Hardy (m. 1957)
- 1893: Jorge Guillén, hispana poeto (m. 1984)
- 1897: Antal Friss, hungara violonĉelisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto (m. 1973)
- 1898: Albert Kivikas, estona ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1978)
- 1900: Herbert W. Duda, aŭstra orientalisto
- 1902: Sándor Szent-Iványi, hungara unitariisma pastro kaj historiisto (m. 1983)
- 1904: Cary Grant, brita-usona aktoro (m. 1986)
- 1908: Jacob Bronowski, brita matematikisto, poeto kaj sciencisto (m. 1974)
- 1908: Zygmut Hertz, pola eldonisto, kunkreinto de Literatura Instituto por cenzuritaj verkistoj el Mez-Orienta Eŭropo (m. 1979)
- 1911: Gábor Darvas, hungara komponisto, muzikhistoriisto (m. 1981)
- 1922: Júlia Visky, rumania hungara eklezia verkistino (m. 2005)
- 1925: Gilles Deleuze, franca filozofo (m. 1995)
- 1927: Gyula Maurer I., rumania hungara matematikisto (m. 2012)
- 1927: Márta Vámszer, rumania hungara lingvistino (m. 2000)
- 1929: Franz Kreuzer, aŭstra ĵurnalisto kaj politikisto (m. 2015)
- 1931: Chun Doo-Hwan, prezidento de Sudkoreio, respondeca pri la masakro en Kŭangĵuo (m. 2021)
- 1932: Robert Anton Wilson, usona verkisto, filozofo, psikologo, okultisto, esploristo de konspiraj teorioj (m. 2007)
- 1934: Péter Erőss, rumania hungara bibliotekisto, redaktoro
- 1934: Zsuzsanna Kemény, hungara ĵurnalistino, verkistino (m. 1979)
- 1936: Pál Gyulai, rumania hungara historiisto, muzeologo (m. 2007)
- 1946: Joseph Deiss, prezidento de Svislando
- 1946: Éva Lukács Solymossy, rumania hungara pentristino
- 1947: Kitano Takeshi, japana reĝisoro kaj komika aktoro
- 1955: Kevin Costner, usona aktoro, reĝisoro kaj produktoro
- 1955: Fernando Trueba, hispana reĝisoro kaj scenaristo
- 1961: Miĥail Ŝiŝkin, sovetia, rusia verkisto
- 1968: László Bíró, rumania hungara/hungara poeto
- 1969: Batista, usona spektakla luktisto, aktoro kaj korpokulturisto
- 1979: Jay Chou, tajvana muzikisto, kantisto kaj aktoro
- 1979: Roberta Metsola, malta politikistino, Prezidanto de la Eŭropa Parlamento
- 1984: Cho Seung-Hui, amasmurdisto ĉe Masakro de Virginia Tech (m. 2007)
- 1999: Agnieszka Dmochowska, pola ŝakistino
Mortoj
redakti- 474: Leono la 1-a la Traco, bizanca imperiestro (n. 401)
- 748: Odilo (Bavarujo), duko
- 1213: Tamara de Kartvelio, reĝino de Kartvelio (n. ĉirkaŭ 1160)
- 1223: Georgo la 4-a, reĝo de Kartvelio (n. 1193)
- 1271: Margareta de Hungario, hungara princino, dominikanino, mistikulino, sanktulino (n. 1242)
- 1367: Petro la 1-a, reĝo de Portugalio (n. 1320)
- 1427: Eberhard von Neuhaus, ĉefepiskopo de Salcburgo (n. nekonata)
- 1479: Ludoviko la 9-a, duko de la Duklando Bavario (n. 1417)
- 1547: Pietro Bembo, venecia kardinalo kaj humanisto, poeto, filologo, historiisto (n. 1470)
- 1580: Antonius Scandellus, itala komponisto kaj kapelmajstro (n. 1517)
- 1586: Margareta de Parmo, dukino de Parmo kaj Piaĉenco (n. 1522)
- 1677: Jan van Riebeeck, nederlanda kolonia administranto, surŝipa kuracisto (n. 1619)
- 1821: Christian zu Stolberg-Stolberg, germana verkisto (n. 1748)
- 1848: Imre Sükei, hungara reformita pastro (n. ĉirkaŭ 1780)
- 1854: Károly Sükei, hungara ĵurnalisto, verkisto, tradukisto (n. 1824)
- 1859: Alfred Vail, usona inĝeniero kaj inventisto, konstruisto de morsa telegrafo (n. 1807)
- 1862: John Tyler, prezidento de Usono (n. 1790)
- 1873: Edward George Bulwer-Lytton, angla verkisto, vojaĝisto kaj politikisto (n. 1803)
- 1878: Antoine César Becquerel, franca fizikisto (n. 1788)
- 1890: Amadeo la 1-a, reĝo de Hispanio (n. 1845)
- 1911: Arthur Marvin, usona reĝisoro kaj kameraisto (n. 1859)
- 1926: Lujza Blaha, hungara aktorino-kantistino (n. 1850)
- 1934: Léda, Diósy Ödönné, hungara amantino de poeto Endre Ady (n. 1874)
- 1934: Otakar Ševčík, ĉeĥa violonisto kaj pedagogo (n. 1852)
- 1936: Rudyard Kipling, brita Nobelpremiita verkisto, enestanta en Angla Antologio (n. 1865)
- 1941: Anton Kuh, aŭstra verkisto, eseisto, ĵurnalisto, rakontisto (n. 1890)
- 1946: Feliks Nowowiejski, pola komponisto, dirigento, pedagogo, orgenisto-virtuozo (n. 1877)
- 1952: Jonas Staugaitis, prezidento de Litovio (n. 1868)
- 1955: Saadat Hasan Manto, pakistana ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1912)
- 1961: Franz Kleinsteuber, germana arĥitekto (n. 1886)
- 1967: Thyde Monnier, franca verkistino kaj feministino (n. 1887)
- 1968: Artúr Plesz, Plesz-Páll, rumanua hungara-israela ĵurnalisto, redaktoro, verkisto (n. 1905)
- 1969: Ismael Gomes Braga, brazila librotenisto, spiritisto kaj Esperanto-vortaristo, vic-prezidanto de Amerika Esperanto-Akademio, kreinto de Esperanta departemento en Brazila Spiritisma Federacio, tradukisto de La Evangelio laŭ spiritismo, gvidanto de la unua esperantista kunsido en la sidejo de Pernambuka Spiritisma Federacio (n. 1891)
- 1972: Irén Barát, hungara fiziologino kaj ĉefkuracistino (n. 1890)
- 1977: Carl Zuckmayer, germana verkisto, elmigrinta al Usono (n. 1896)
- 1985: Béla Köllő, rumania hungara aktoro (n. 1929)
- 1990: József Kis, hungara verkisto, reĝisoro kaj scenaristo de dokumentaj filmoj (n. 1917)
- 1991: Kawasaki Naokazu, japana literatur-sciencisto, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, membro de Lingva Komitato, enkondukinto de lekcioj pri esperantologio dum Japanaj Esperanto-Kongresoj, membro de Akademio de Esperanto (n. 1902)
- 1996: Leonor Fini, argentina superrealista pentristino (n. 1907)
- 1996: N. T. Rama Rao, barata aktoro kaj politikisto, ĉefministro de Andra-Pradeŝo (n. 1923)
- 1997: Stefan Rehrl, aŭstra teologo (n. 1912)
- 1999: Rudolf Meinhold, germana geofizikisto (n. 1911)
- 2001: Milada Hemerková, ĉeĥa esperantistino, estraranino de Mondpaca Esperantista Movado, instruistino en Somera Esperanto-Tendaro Lančov (n. 1925)
- 2006: Jan Twardowski, pola katolika prelato kaj poeto, partopreninto de la ribelo de Varsovio (n. 1915)
- 2008: Bobby Fischer, usona-islanda grandmajstro de ŝako (n. 1943)
- 2009: Nóra Kováts, hungara-usona baletistino (n. 1931)
- 2010: Kate McGarrigle, kanada kantistino (n. 1946)
- 2014: István Sigmond, rumania hungara verkisto, redaktoro (n. 1936)
- 2016: Michel Tournier, franca verkisto kaj tradukisto (n. 1924)
- 2016: Thirugnana Sampanthar Sinnathuray, singapura juristo kaj juĝisto (n. 1930)
- 2019: Brian Stowell, manksa lingvisto kaj verkisto, reviviginto de la manksa lingvo (n. 1936)
- 2020: Claudio Roditi, brazila ĵaztrumpetisto kaj -flugilkornisto (n. 1946)
- 2021: Jean-Pierre Bacri, franca aktoro kaj scenaristo (n. 1951)
- 2022: Shi Jiuyong, ĉina juristo, prezidanto de la Internacia Kortumo (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Margareta de Hungario, hungara reĝidino, stigmatita mistikulino
- Preĝo-Semajno pri Unueco de Kristanoj komenciĝas (proponita en 1908)
- Tago de Winnie-la-Pu - memore al naskiĝtago de ĝia kreinto Alan Alexander Milne
La 18-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1863 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098.