Ŝafobirdoj
apartigilo
Ŝafobirdoj aŭ Ŝafbirdoj aludas al grupo de marbirdoj – ĉefe de grandaj pufinoj – kies idoj estas tradicie kolektitaj por manĝo kaj por aliaj uzoj antaŭ elnestiĝo (vidu ankaŭ Petrelidumo).
La specioj plej ofte nomataj Ŝafobirdoj (el la angla "muttonbirds") estas la jenaj:
- Fajnbeka pufino, kiu nestumas en sudorienta Aŭstralio, ĉefe en la Insularo Furneaux de oriento de Markolo Bass.
- Griza pufino, kiu nestumas ĉefe en Novzelando kaj en insuloj de Suda Atlantika Oceano
- Pacifika pufino, kiu nestumas en tropikaj kaj ĉetropikaj partoj de Hinda kaj Pacifika Oceanoj
Estas kelkaj insuloj kie reproduktiĝas la "Ŝafbirdoj" kaj tie estas kolektitaj nome:
- Ŝafobirda Insulo, Tasmanio, Aŭstralio
- Sudorienta Ŝafobirda Insuleto
- Sudokcidenta Ŝafobirda Insuleto
- Insulo Broughton, NSK, Aŭstralio
- Titi/Ŝafobirdaj Insuloj, Novzelando
En loka maoria dialekto, tiuj birdoj estas konataj kiel "tītī" (malpli komune literumitaj "tiitii")