Ĥmelnickija provinco
Ĥmelnickija provinco (ukraine Хмельницька область) estas unu el la 24 administraj unuoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas oblastoj (область).
Ĥmelnickija provinco (Хмельницька область) | |||
provinco | |||
Burgo en Meĝibiz
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Хмельницька область | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Historiaj regionoj | Volinio, Podolio | ||
Najbaras kun | 4
| ||
Riveroj | 5
| ||
Ĉefurbo | Ĥmelnicko | ||
Areo | 20 629 km² (2 062 900 ha) | ||
Loĝantaro | 1 228 829 (2022) | ||
Denseco | 60 loĝ./km² | ||
Fondita | 22-a de septembro 1937 | ||
Guberniestro | Serhiy Hamaliy (ekde 3-a de decembro 2020) | ||
Horzono | MET (UTC 2) | ||
- somera tempo | MET (UTC 3) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona prefikso | 380-38 | ||
Kodo ISO 3166-2 | UA-68 | ||
AKU | BE | ||
Administra divido | - | ||
Rajonoj (Distriktoj) | 20 | ||
Vikimedia Komunejo: Khmelnytsky oblast | |||
Retpaĝo: adm-km.gov.ua | |||
Geografio
redaktiĜiaj plej grandaj urboj estas krom la administra centro Ĥmelnickijo (Хмельницький) la urboj Horodok (Городок) kaj Kamjanec-Podilskij (Кам'янець-Подільський).
En la regiono vivas proksimume 1,37 milionoj da homoj (stato de decembro 2005). En ĝia teritorio fontas la rivero Suda Bugo. La rivero Dnister estas la sudokcidenta limo al la najbara Ĉernivca provinco. Norde de la urbo Ĥmelnickijo la rivero Sluŝ pasas la areon de okcidento al oriento.
La provinco estas laŭ areo la plej eta de Ukrainio - de oriento al okcidento ĝi vastas 120 kilometrojn, de sudo al nordo 220 kilometrojn. Tra la teritorio pasas gravaj fervojaj linioj kaj stratoj. Laŭ nombro de loĝantoj de la oblasto estas la 12a plej granda el entute 25 administraj regionoj de la ŝtato (krom la 24 oblastoj kunkalkuliĝas la Aŭtomona Respubliko Krimeo).